Post longa paŭzo: BET-20 apud Kaŭno (1983)

BET-20

BET-20. Grupfoto. Por pligrandigi la foton musklaku ĝin.

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Jam aperis en nia retejo raportoj kaj fotoj pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964), BET-9 (Vilno, 1967), BET-12 (Kretinga, 1970), BET-17 (Viekšniai, 1976).

Post BET-18 en Latvio (1977) kaj BET-19 en Estonio (1978), la 20a BET devis okazi en Litovio en 1979, sed oni ne permesis organizadon de BET en 1979, 1980, 1981 kaj 1982. BET-20 povis okazi nur la 1–10an de julio 1983 en Noreikiškės, apudurbo de Kaŭno. Ĉi-sube ni aperigas du artikolojn pri BET-20, kiuj reciproke kompletigas unu la alian.

La 20a tendaro de esperantistoj de Baltaj landoj

De la 1a ĝis la 10a de julio 1983 en Noreikiškės [Norejkiŝkes] apud Kaŭno okazis la 20a tendaro de esperantistoj de Baltaj respublikoj. La devizo de la tendaro estis “Por paco kaj amikeco inter popoloj!” Ĝin organizis Litovia filio de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), celante ne nur profundigon de la lingvoscio, sed ankaŭ plifortigon de la ideologia kaj politika rolo de Esperanto. Tia direkto de la tendaro konvenas al nia tempo, kiam la Esperanto-movado akiris novajn formojn kaj novan enhavon.

La tendaron partoprenis 307 reprezentantoj de 13 nacioj el 10 sovetiaj respublikoj. La organiza komitato de la tendaro (vicprezidanto de Litovia filio de ASE P. Jegorovas, membro de Klaipėda Esperanto-klubo V. Baniulaitis, prezidanto de Kaŭna Esperanto-klubo E. Laiconas kaj aliaj) faris grandan laboron. La organizan komitaton efike helpis la Respublika Konsilantaro de Sindikatoj, Litova Societo de Amikeco kaj Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando, Centra Komitato de Lenina Komunista Junularunio (Komsomolo) de Litovio, Rektora Administracio de Litova Agrikultura Akademio (kiu gastame akceptis partoprenintojn de la tendaro) – ili ĉiuj aktive aliĝis al plena efektivigo de la planita programo.

La ceremonion de la malfermo de la tendaro partoprenis la prezidanto de Litova Societo de Amikeco kaj Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando R. Petrauskas, provizora rektoro de Litova Agrikultura Akademio P. Bėčius, membro de la estraro de ASE kaj funkciulo de Komitato de Junularaj Organizaĵoj de Sovetunio V. Verigin, funkciuloj de Litova Societo de Amikeco kaj Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando, reprezentantoj de Leningrada, Ukrainia, Latvia kaj Estonia filioj de ASE, prezidantoj de urbaj Esperanto-kluboj el Kujbiŝevo, Odeso, Tbiliso kaj aliaj.

Konforme al la programo de la tendaro estis organizitaj kelkaj amasaj politikaj aranĝoj. Unuavice estas notinda la pacdefenda mitingo la 6an de julio, kiun ĉeestis ĉiuj partoprenantoj de la tendaro. Inter la parolintoj menciindas: docento V. Ĥromov (Talino), inĝeniero V. Titov (Leningrado), instruistinoj E. Anosova (Seversk, Donecka regiono), T. Vasjanina (Ĉuvaŝio), M. Vaŝĉinina (Strij, Lvova regiono), Leningrada poeto M. Denisov, membro de estraro de ASE J. Ojalo (Talino), kamarado M. Cuckiridze (Tbiliso). La mitingo finiĝis per komuna voĉdono uzante specialajn bultenojn “Mi voĉdonas por paco” kaj certe estis ideologie kaj politike altnivela.

En la tendaro estis aranĝita vespero dediĉita al la 30-jariĝo de la Mondpaca Esperantista Movado (MEM). Dum la vespero membro de la Internacia Komitato de MEM, prezidanto de Litovia filio de ASE docento de Vilna Ŝtata Universitato L. Skūpas prelegis pri la historio, taskoj kaj rezultoj de la movado. Ankaŭ interese pasis renkontiĝo kun partoprenintoj de la Granda Patria Milito: ili prezentis siajn rememorojn, aparte pri la Leningrada blokado, substrekante la gravecon de gardado kaj plifortigo de paco. Fine de la renkontiĝo estis prezentitaj du filmoj sonigitaj en Esperanto: “Viva Lenin” kaj “La tutpopola heroaĵo”. Ankaŭ menciindas la kvizo “Kion Vi scias pri la Soveta Litovio?” kiun partoprenis 90 personoj. En la komplika kvizo venkis V. Titov kaj J. Ojalo.

Al la tendaranoj estis prezentitaj diversaj prelegoj. Membro de la societo “Scio” A. Gulbinskienė prezentis prelegon “Karl Marx kaj la hodiaŭa mondo”, membro de la sama societo I. Korotkov prezentis prelegon “Batalo de la Komunista Partio de Soveta Unio kaj de la Sovetia Registaro por paco kaj senarmigo”, J. Ŝitov el Lvovo – prelegon “Historia graveco de la 2a Kongreso de Ruslanda Socialdemokrata Laborista Partio”, V. Verigin – prelegon “La internacia jaro de komunikado”.

Dum la tendaro funkciis somera universitato. En la tri fakoj de la universitato (lingvistika, literatura kaj sciencteknika) estis prezentitaj 40 prelegoj: 13 lingvistikaj, 9 literaturesploraj, 13 sciencteknikaj kaj 5 pri ĝeneralaj sciencaj temoj. La prelegojn ĉeestis ĉirkaŭ 160 aŭskultantoj. Inter la plej interesaj prelegoj menciindas “Pri la semantika signifo de refleksiva verbo en franca kaj litova lingvoj kaj en Esperanto” (L. Skūpas), “Idiomaĵoj en Esperanto” (G. Noreikaitė), “Modernismo de franca teatro de la dudeka jarcento” (N. Korĵenevskaja, Ufa), “Pri litovaj kuracaj herboj” (A. Inokaitienė).

Por la partoprenantoj estis aranĝitaj kursoj por perfektigo de Esperanto-scioj. Entute laboris ok grupoj, kiujn gvidis spertaj pedagogoj (doc. A. Kerner, V. Cvetkova kaj aliaj). 66 instruistoj partoprenis du seminariojn, kie estis diskutataj problemoj de metodoj de la lingvoinstruado kaj priparolita la neceso de eldono de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj, pri atestado de instruistoj ktp.

Tre gravaj estis tri seminarioj por estraranoj de Esperanto-kluboj. Prezidantino de Ukrainia filio de ASE E. Majburova tre interese rakontis pri la agado de Esperanto-kluboj de la respubliko. E. Majburova substrekis gravecon de ideologia laboro en la kluboj lige kun la efektivigo de la rezolucioj de la junia (1983) plenkunsido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Soveta Unio; ŝi kritikis la klubojn, kiuj praktikas nur distran aŭ turisman agadon, rakontis pri la respublika seminario de klubprezidantoj kaj la seminario por Esperanto-instruistoj. J. Ojalo rakontis pri la agado de estoniaj kluboj, pri la lerneja konkurso ktp. Partoprenantoj de la seminarioj eksciis pri agado de la Esperanto-kluboj en Vilno, Kaŭno, Kujbiŝevo kaj kelkaj aliaj urboj, pri la sabataj ordigoj de la teritorio, kiujn aranĝis moskvaj Esperanto-volontuloj, pri partopreno de leningradaj esperantistoj en marŝo por la paco, pri ciklo de publikaj prelegoj “Rolo de Esperanto en la batalo por paco” prezentita en Kujbiŝevo, pri la internacia ekspozicio de infanaj desegnaĵoj kiun aranĝis Esperanto-klubo de Pasvalys (Litovio). Estis interesaj raportoj pri internacia edukado (Kuršėnai, Lvovo, Panevežys, Samarkando k. a.), pri temaj vesperaranĝoj dediĉitaj al diversaj landoj, pri internaciaj rilatoj, pri la ĝemeliĝoj de Esperanto-kluboj de diversaj landoj: Minska Esperanto-klubo kun Potsdama Esperanto-klubo (GDR), Kieva Esperanto-klubo kun Kioto Esperanto-klubo (Japanio), Klaipėda Esperanto-klubo kun Debrecena Esperanto-klubo (Hungara Popola Respubliko) ktp.

Estis aranĝitaj tri seminarioj por tradukistoj. Ilin gvidis verkistino N. Andrianova (Ukrainio) kaj instruisto P. Čeliauskas (Litovio). La partoprenantoj diskutis la malfacilaĵojn de tradukado, la problemon de eldono de literaturo en Esperanto en sovetiaj respublikoj (krom Estonio, kie la eldonado estis sufiĉe bone organizita).

Ankaŭ la kultura programo estis sufiĉe riĉenhava. Ĉiuvespere okazis koncertoj. Estis aranĝitaj konkursoj de politika kanto kaj arta legado. Interesaj programoj estis prezentitaj dum vesperoj de Ruslando, Ukrainio, Litovio. Precipe menciindas la alta nivelo de Lvova amatora grupo (Ukrainio) kaj de la grupo el Klajpeda Esperanto-klubo (Litovio). Tre interesa estis la teatraĵo “La ŝlosilo de abismo“ (de Krzysztów Gruszczińsky) en Esperanto kiun prezentis amatora grupo el Paneveĵisa Esperanto-klubo (ĝin reĝisoris profesia aktoro de Paneveĵisa drama teatro). Post la koncertoj estis bruligataj lignofajroj de amikeco, la junularo kantis kaj dancis. Dum ekskurso en Kaŭno la tendaranoj vizitis la muzeon de la 9a fortikaĵo – la estinta koncentrejo, kie hitleranoj mortigis milojn da senkulpaj homoj.

La ceremonion de la fermo ĉeestis sekretario de la respublika konsilantaro de sindikatoj R. Baltrušaitis. La plej aktivaj esperantistoj (lokaj kaj gastantaj) ricevis memordonacetojn. La tendaro pruvis la neceson de tiaj renkontiĝoj en estonteco. Ili ne nur prezentas eblecon por profundigi la lingvoscion, sed ankaŭ estas lernejoj de ideologia-politika kaj organiza agado, helpas eduki sovetiajn esperantistojn en la spirito de sovetia patriotismo kaj proleta internaciismo, kontribuas al aktivigo de la agado de Esperanto-kluboj.

La stafeto de la tendaro estis transdonita al esperantistoj de Latvia SSR.

L. Skūpas
membro de la Internacia Komitato de MEM
prezidanto de Litovia filio de ASE

Fonto: Informa bulteno de ASE (Moskvo), 1983, №8-9.
Tradukis el la rusa Inita Tamošiūnienė

La 20a kunflugo

La 1–10an de julio 1983 en la urbeto de la Litovia Agrikultura Akademio en Kaŭna distrikto okazis la 20a tradicia Balta kunflugo – tendaro de esperantistoj. Ĝia devizo – “Por kunlaboro inter popoloj, por paco, por amikeco”. La aranĝo estis dediĉita al celebrado de la Internacia Jaro de Komunikado.

En la malfermo parolis respondeca funkciulo de Komitato de Junularaj Organizaĵoj de USSR V. Verigin, la prezidanto de Litovia Societo de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlandoj R. Petrauskas, la prezidanto de Litovia Filio en Asocio de Sovetiaj Esperantistoj L.-A. Skūpas, vicrektoro de Litovia Agrikultura Akademio P. Bėčius, reprezentantoj de esperantistaj organizaĵoj el Latvio, Estonio, Ukrainio, Kartvelio kaj aliaj respublikoj.

Al la jubilea kunflugo venis 307 partoprenantoj el 10 Sovetuniaj respublikoj.

Okazis mitingo por paco kaj senarmiĝo, la monumento de V.Lenin en Kaunas estis omaĝita per floroj. Okazis renkontiĝo kun veteranoj de la Granda Patria Milito, kunveno dediĉita al la 30-jara jubileo de MEM, sportaj aranĝoj, vesperoj de poezio kaj amatora arto, ekskursoj al la 9a fortikaĵo en Kaŭno, vizitindaj lokoj de revolucia pasinteco , aliaj vidindaĵoj, muzeoj.

La laboro de la somera universitato pasis en tri sekcioj: lingvistika, literatura, sciencpopulara. Oni aŭskultis 40 lekciojn: 13 pri lingvistikaj temoj, 9 – literaturaj, 13 – sciencaj kaj teknikaj temoj. El la pli interesaj ni menciu: “La semantika signifo de refleksivaj verboj en la lingvoj franca, litova kaj Esperanto” (doc. L. A. Skūpas) , “Problemo de frazeologismoj en Esperanto” ( G. Noreikaitė), “La modernismo de franca teatro en la 20a jarcento” (N. Korĵenevskaja el Ufa), “La kuracaj herboj de Litovio” (farmaciistino A. Inokaitienė).

Funkciis 8 grupoj por perfektiĝo en la lingvokono. Instruis spertaj pedagogoj esperantistoj – doc. A. Kerner, V.Cvetkova kaj aliaj. Estis organizitaj du seminarioj por instruistoj, kiujn partoprenis 66 personoj.

Pasis viglaj diskutoj pri enhavo kaj formo de la agado de Esperanto-kluboj. Kun granda atento estis auskultitaj opinioj de prezidantino de Ukrainia Filio de ASE J. Majburova, verkistino el Kiiv N. Andrianova, prezidanto de Tallinna Esperanto-klubo J. Ojalo, doc. V. Hromov el Tallinn, instruistino T. Vasjanina el Ĉuvaŝio, M. Cuckiridze el Tbilisi, instruistino M. Vaŝĉiŝina el Lviv, instruisto P. Čeliauskas el la distrikto Šilutė.

En la preparo kaj efektivigo de la kunflugo precipe multe laboris la vicprezidanto de Litovia filio de ASE P. Jegorovas, membro de Klaipėda Esperanto-klubo V. Baniulaitis, prezidanto de Kaŭna E-klubo E. Laiconas, ankaŭ gastoj el Riga T. Bercis, V. Titov el Leningrad. La kunflugo kontribuis al fortigo de la ligoj kaj kunlaborado de sovetiaj esperantistoj por gardo de la paco en la tuta mondo.

L. A. Skūpas

Fonto: Horizonto de Soveta Litovio, 1983, №7.

Fotoj pri BET-20

BET-20

En la solena inaŭguro. Parolas Talis Bercis (Rigo), en la prezidio plej madekstre estas Jekaterina Majburova (Kievo).

BET-20

Pli ol 300 personoj partoprenis.

BET-20

Grupo el Armenio.

BET-20

Parolas Vjaĉeslav Ĥromov (Talino), sidas Laurynas Algimantas Skūpas (Vilno) kaj Povilas Jegorovas.

BET-20

Viktoras Baniulaitis kaj Povilas Jegorovas.

BET-20

En la solena fermo: Povilas Jegorovas enmanigas dankfolion al Jaan Ojalo (Talino).

BET-20

Povilas Jegorovas parolas en la solena fermo. En la prezidio de maldekstre: Telesforas Lukoševičius (Panevėžys), Viktoras Baniulaitis (Klaipėda), Adomas Vaitilavičius (Vilno), Jekaterina Majburova (Kievo), Romualdas Baltrušaitis (Vilno), Laurynas Algimantas Skūpas (Vilno), Nadija Andrianova (Kievo).

La fotoj estas prenitaj el la fotokolekto de la latva esperantisto Aleksandrs Strautmanis (1912-1995). La kolekto estas gardata en la Esperanto-domo en Kaŭno. La fotojn elektis kaj komentis Povilas Jegorovas.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/01/bet-25/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Post longa paŭzo: BET-20 apud Kaŭno (1983)

  1. Tiu-chi BET estas la unua, kiun mi organizis. Ankau ghi estis endangherigita, char antau kelkaj tagoj ghis la komenco estis malpermesita fare de respublikaj tiutempaj komunistpartiaj instancoj. Tiam mi entreprenis tre drastan kaj dangheran pashon – sendis ampleksan plendotelegramon al tiutempa Centra Komitato de Komunista partio de Sovetunio.Tio fulme efikis, la malpermeso tuj estis nuligita kaj rezulte chio finighis tre bone kaj sukcese.

  2. Inter 1976-82 mi studis en Kievo, kie kompreneble mi aktive esperantumis, eĉ fondis tie lokan universitatan E-grupon. Ni multe aŭdis pri la bonfamo kaj legis laŭdojn pri BET. Ni tre deziris partopreni ĝin, sed ĝuste en tiuj jaroj ili ne estis organizitaj… Mi revenis hejmen al Hungario en 1982, do jam ne havis la eblon partopreni tiun faman, 20-an BET-on… Ni vidos, ĉu sekvajare eble mi sukcesos viziti…

Respondi