Konatiĝu: Aleksandr Melnikov

BET-52Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La kvina prezentato estas prof. Aleksandr Melnikov el Rostov-na-Donu (Ruslando). En BET-52 li prelegos pri lingvaj kaj movadaj temoj. Li mem verkis la suban prezentotekston.

Por oficialuloj mi naskiĝis en 1951. Por mi mem – en 1965. Ja ĝuste tiam mia panjo diris al mi, ke ŝi vidis afiŝon pri Esperanto-kurso. Internacia lingvo – tio estis io stranga, sekve, esplorinda. El pli-malpli 100 ekintoj restis nur du. Unu baldaŭ poste pruvis la faman konkludon de R. Schwartz “edzino – fino!” Por la dua – mi mem – Esperantio fariĝis parto de … ĉio.

Tio dum ioma tempo eĉ kaŭzis bedaŭron de panjo, ke ŝi malfermis al mi tiun “skatolon de Pandora”. Ja necesis prepari la filon al studentiĝo, sed li pensas nur pri Esperanto… Tamen finfine evidentiĝis, ke Esperanto rolis en mia vivo pozitive.

Profesio kaj kariero

Fininte la duan jaron (el la kvin necesaj) de kemistudado ĉe universitato, mi konkludis, ke mi verkos disertacion pri… Esperanto. Tamen se mi forlasus la universitaton, mi tuj estus rekrutita por du jaroj. Mi kaj la armeo estas du aferoj nekunigeblaj, tial mi preferis finstudi kaj ricevi diplomon de kemiisto, kio ebligis al mi instrui fizikon, kemion, biologion kaj paralele studi denove (la anglan), ĉar ne eblas doktoriĝi pri lingvistiko havante diplomon pri kemio.

Intertempe venis perestrojko, kaj mi ekpovis labori kiel … salajrata prezidanto de Esperanto-klubo, kion mi faris paralele al verkado de disertacio. Post longaj esploroj kaj burokratismaj baraktoj en 1990 decide de la Belorusia Ŝtata Universitato mia esploraĵo “La principoj de konstruado kaj funkcia evoluo de internacia planlingvo en la moderna lingvistiko” havigis al mi la titolon “doktoro”. Kombino de miaj doktoreco kaj Esperanto-posedo rezultigis postenon de docento pri la angla ĉe inĝeniera akademio, ĉar ĝi komencis kunlaboron kun AIS kaj planis libervolajn Esperanto-kursojn.

En 2004 mi defendis la duan disertacion, kiu montris, kial kaj kiel en Esperanto eblas produkti, konservi kaj transigi kulturaĵojn, kio similigas la Esperanto-komunumon al etno, kiujn specifaĵojn havas lingvopersoneco de “tipa esperantisto” k. s. Tio promociigis min al profesoro kaj ĉefo de fremdlingva katedro.

Preskaŭ ĉiuj miaj sciencaj verkoj (pli ol 70) temis pri interlingvistiko kaj Esperanto. Malgraŭ la onidira malprestiĝo de tiu scienca kampo en 2007 la Rusia ministerio pri scienco kaj edukado distingis min per Honorfolio. Kaj en 2009 mi fariĝis laŭreato de la premio “akad. Paul Ariste” (pro interlingvistikaj meritoj, 2009).

Persona vivo

Esperanto fariĝis por mi ne simpla hobio, sed lernejo de komunikado (origine mi estas introvertito, sed nun oni apenaŭ divenas tion), fonto de plej diversaj scioj kaj spertoj (kiam en Sovetunio “sekso ne ekzistis” mi legis en Esperanto kontrabande ricevitajn :pornografian kaj kontraŭsovetian” laŭ tiama klasifiko “ABZ de amo”-n kaj “Bestofarmo”-n de Orwell). Prelegante aŭ gvidante Esperanto-kursojn kaj seminariojn, mi vizitis 43 landojn de kvin kontinentoj. Mi konatiĝis kun interesaj homoj, kiuj ne maloftas en la movado, kaj kun funkciuloj. Kiel prezidanto de SEJM mi kontaktis eĉ kun instruktoro de la Centra Komitato de la Komunista Partio – altega nivelo en tiu tempo – kiam fine de la 1970-aj la ŝtato decidis „ĉirkaŭbraki la sovetian movadon (fondi oficialan Esperanto-asocion)… por sufoki ĝin“.

Mi estis TEJO-Komitatano, Ĉefdelegito de UEA por USSR, estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, vicprezidanto de SEU (postperestrojka tutsovetia unuiĝo, kiu ekzistis ĝis la disfalo de USSR), “Rusia esperantisto de la jaro 2004”. Nun – aktuala UEA-Delegito en Rostov-na-Donu kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Mi fieras, ke mi greftis amon al Esperanto al mia filino, kiu estas denaska esperantistino, premiito de Esperanto-poeziaj konkursoj “Liro” kaj Belartaj Konkursoj.

Do, Esperanto neniam perfidis min, kaj, mi esperas, mi neniam perfidis Esperanton…

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/01/bet-24/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Konatiĝu: Aleksandr Melnikov1

  1. Valdas Banaitis diras:

    Saluton, Aleksandro Segejeviĉ, parenca animo!!
    Ni iris paralele, kun 9-jara interspaco, kaj kvazaŭ imitis unu la alian. Ghis 1965 mi estis antau Vi, sed 1 jaron forrabis armea servo,20 narkologia fronto, kiun mi publike dizertis en 1992 kaj 24 jarojn oficis eksperte. En 1985 mi revenis al Esperanto, sed 1995/1998 instruis fono- kaj grafopedion de English en elementa lernejo kaj mnemonikan maketon de angla sonsistemo. Ekde 1990 mi fosadis pri la gramatike nuda mekanismo de Esperanto kaj malkovris ties sinteksan sintakson, la ŝlosilan rolon de korelativa sistemo, 9 vortigajn uniformojn, apartecon de leksiko kaj solstarivaj helpvortetoj(dankal Gacond, Cherpillod, Wennergren kaj Lucien Tesniere). Kiel Kolumbo – Amerikon anstatau Hindio. Dum Vi prelegis en BET-52 mi legis hejme la rakonton “Nokto” de Nikolao Borovko en Fundamenta Krestomatio. Revenintu el Birŝtonas rakontis pri Vi, kaj Via libro, kaj mi rekonsciiĝis, ke mi, dupa, ne distingis du Melnikovojn.

Respondi