Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro 2015

Foto: Dennis BemmannLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014).

En ĉi tiu jaro 17 kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj 16 elektantoj jene donis la voĉojn:

Chuck Smith 12 voĉoj
Stefan MacGill 5 voĉoj
Carlo Minnaja 4 voĉoj

Du kantidatoj ricevis po du voĉojn, kvin kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Chuck Smith, la 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, fondinto de la Esperanta Vikipedio (2001) kaj eksestrarano de TEJO, estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto, precipe, pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie dum kelkaj monatoj Esperanton eklernis pli ol 200 mil personoj.

En la februara kajero de La Ondo aperos intervjuo kun Chuck Smith, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Renato Corsetti (Italio): kasisto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de Akademio de Esperanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Sibayama Zyun’iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
José Antonio Vergara (Ĉilio): estrarano de UEA
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI
Anna Jausions (Francio): vic-prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktanto de edukado.net
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): konsiliano de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA
Syôzi Keiko (Japanio): estrarano de JEI, eldonanto ĉe Libroteko Tokio

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

En nia retejo estas legeblaj ankaŭ:

Mireille Grosjean respondas: Intervjuo
Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014: Oficiala komuniko
Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado: Intervjuo kun Mark Fettes
Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013: Oficiala komuniko
Konciza prezento de la antaŭaj laŭreatoj (1998–2012
Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012: Oficiala komuniko
La estonteco certe ne estos enua: Intervjuo kun Peter Baláž
Dennis Keefe: la Esperantisto de la Jaro 2011: Oficiala komuniko
Dennis Keefe: “Mi fieras esti esperantisto”: Intervjuo kun Dennis Keefe
Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro

Legu pli pri la projekto en la retejo de La Ondo de Esperanto

Foto: Dennis Bemmann.

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/smith/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro 2015

  1. Svetlana diras:

    Gratulojn al Chuck, li estas barvulo! Kaj plurajn sukcesojn al li kaj lia teamo!
    Grigorij, Berlino estas bona urbo, sed via opinio estas subjektiva.
    Tamen, tie loghas multaj bonaj esperantistoj. Saluton al ili!

  2. Grigorij Arosev diras:

    Mihxail, ne ironiumu tro.
    Gratulo al Ĉak estis plejsincera, same kiel la fakto, ke Berlin estas la plej bona urbo de la mondo.

  3. Mikaelo Povorin diras:

    Cxu sxerco estas nur pri vi aux la tuta komento (inkluzive Berlinon)?

  4. Grigorij Arosev diras:

    Gratulojn al Ĉak!

    Nature ke la plej bona urbo de la mondo (Berlin) emisias la plej bonajn esperantistojn.

    La sekva estos mi. (Ŝerco.)

  5. dennis keefe diras:

    En majo, antau duonjaro, mi skribis reagon sl la artikolo en Libera Folio titolita “9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj” Eble Chuck Smith au aliaj interesighus pri tiuj komentoj kaj vidpunkto. Jen la tuta komentado el majo:

    Se iu volas bonan kandidaton por Esperantisto de la Jaro, jen li. Se iu bezonas ideon pri la Atingo de la Jaro por la Ronda Tablo de la Ondo de Esperanto, jen ĝi.

    Chuck Smith estus alia speco de Esperantisto de la Jaro. Laŭ mia scio, li ne havas grandajn subvenciojn de la potencaj filantropiaj organizoj de Esperanto, kia Esperantic Studies Foundation (ESF). Li ankaŭ ne apartenas al la potenco-nukleo de la tradicia Universala Esperanto-Asocio (UEA).

    Li estas unu el la miloj da Esperantistoj kiuj laboras laŭ sia ritmo ekster la tradiciaj kadroj. Estas multe da bonaj laborkampoj: verkado, muziko, instruado, bibliotekoj, kongresoj, lokaj asocioj, redaktado, lingvaj festivaloj, historio de Esperanto, ktp. En sia kampo (en mia menso, interreta strategio kaj merkatiko), Chuck Smith kaj lia teamo sukcesas pli ol aliaj kiuj tamen havas fortan, monan, tradician helpon de diversaj esperantaj asocioj, grupoj, instancoj.

    Chuck Smith per sendependa, entreprenika aliro, celadas krei utilajn servojn por Esperantujo. Li faris la unuan, iom aŭdacan, paŝon por krei Esperanto-Vikipedion. Li kreis la celtrafan, laŭ merkatika analizo, retejon EKLABORU. Li ankaŭ laboras mikronivele, kreinte, laŭ mia memoro, novan, esperantan klavaron por poŝtelefono.

    Makronivele, mikronivele, celstrebe, sisteme, merkatike: jen iu kiu vere komprenas strategion kaj kiu povas doni tre bonajn konsilojn al nia dinosaŭra UEA. Por plua antaŭenirado indas pli kaj pli pensi pri teamoj kaj kunlaboro. Chuck espereble bone kapablas fari tion, kiel oni vidas en lia mencio de nomoj kaj la kvinkapa teamo kiu kreis la esperantan kurson de Duolingo. La sciencisto Newton bone sciis pri la ŝultroj de gigantoj sur kiuj li staris, ni pensu ankaŭ pri tio.

    Dennis Keefe

  6. Kirilo Brosch diras:

    Mi tre gratulas al Chuck, kiu post la grandioza sukceso de la Duolingo-kurso estis kvazaŭ natura elekto por EdlJ!

Respondi