La Ondo de Esperanto jam en la nova jaro

La Ondo de EsperantoLa 17an de decembro, ĵaŭde, estis dissendita la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiu estis eksperimente presita en nova presejo en Kaŭno (Litovio). La abonantoj, kiuj jam ricevis ĝin, verŝajne rimarkis, ke ĝi estas presita iom alimaniere ol kutime, sed la enhavo estas sufiĉe tradicia.

Sur la kovrilo de la januara Ondo videblas gajaj gejunuloj el la internacia asocio E@I (Edukado@Interreto), kiu ĵus festis la dekjariĝon de sia oficiala fondo. Okaze de ĉi tiu jubileo la kunordiganto de E@I, Peter Baláž, prezentas sur la du centraj paĝoj de La Ondo ĝian nekredeble ampleksan kaj buntan aktivadon.

Peter Baláž aperas ankaŭ en la gazetkomenca ronda tablo de La Ondo en kiu li kaj aliaj diverstendencaj Esperanto-aktivuloj, entute 12 personoj, respondas al la demando “Kiuj Esperanto-eventoj en la 2015a jaro estis la plej pozitivaj kaj plej negativaj”. Kompreneble, pri iuj el la lastatampaj Esperanto-eventoj oni povas legi en la movada sekcio, kiu nomiĝas ĝuste Eventoj.

En la sekcio Tribuno estas komentarioj de du niaj kolumnistoj. Komitatano Z rakontas pri neadkevata reago de parto de niaj aktivuloj al la decido de Unesko pri la centa mortodatreveno de Zamenhof, kaj Dafydd ab Iago, en Vide el Bruselo komentas plian aperon de la Belgia princo Laŭrent en amaskomunikiloj. Interesa estas ankaŭ la raporto pri la pasint-jara censo en Krimeo, kie estis proponitaj demandoj pri lingvokonoj, kaj ankaŭ Esperanto estas menciita en la statistiko.

La ciklo Urboj de Ruslando kiu debutis en 2015, daŭras ankaŭ en 2016 per artikolo pri Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio. Alia ciklo, multe pli malnova, Nia Trezoro ĉi-jare estas dediĉita al diversspecaj Esperanto-centroj, kaj la prezentado komenciĝas de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, fondita en 1929.

En la kultura sekcio estas la originala novelo La Betulo de la sveda aŭtoro Sten Johansson, kaj reagoj al lia decembra recenzo de la Historio de la Esperanta Literaturo, dum Nikolao Gudskov recenzas la represitan artikolaron Novaj vojoj de Hektor Hodler.

Certe enestas ankaŭ la ŝatata rubriko Mozaiko kun konkursaĵoj, humuraĵoj kaj Spritaj splitoj kaj prteskeraroj de István Ertl. Jen unu el tiuj eroj, kiujn Ertl trovis: “Unu el la taskoj de EEU estas instigi la landajn asociojn krei realigi iujn celojn kiujn devus realigi la landaj asocioj…” (el Eŭropa Bulteno)

Daŭras la abonkampanjo por 2016. La Ondo de Esperanto estas abonebla en la tradicia papera formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. Ni proponas rabatojn por ekssovetiaj, orient-eŭropaj, afrikaj, sud-amerikaj kaj kelkaj aziaj landoj.
La elektronika jarabono por la tuta jaro kostas nur 15 eŭrojn.

Legu pri la pagmanieroj.

Halina Gorecka

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi