Post dekjara paŭzo interkongresa, la 18-22an de novembro okazis en Havano la 6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio kun la temo “Lingvoj kaj kulturoj: identeco en diverseco”.
La kongreson en la urbocentra sidejo de la Nacia Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj partoprenis 134 esperantistoj el dek landoj, inter ili 22 eksterlandanoj el Kanado, Usono, Germanio, Belgio, Brazilo, Islando, Nederlando, Hispanio kaj Ruslando.
La kongresan temon reĝisoris Maritza Gutiérrez González kun la kontribuo de Ismary Lezcano García kaj Maria Antonia Cartaya; ili revuis la situacion lingvan en Ameriko kaj la lingvan rolon en la formado de la identeco, emfazante la gravecon protekti la kulturan kaj lingvan diversecon, kaj ankaŭ en la kazo de Kubo, la ĉefajn demandojn nuntempajn pri la temo. Oni laboris en grupoj kiuj fine raportis al la pleno pri la debatitaj demandoj.
Elstaraj gastoj de la kongreso estis d-ino Sabine Fiedler el Germanio kaj d-ro Duncan Charters el Usono, kiuj prelegis pri siaj respektivaj agadkampoj, nome, la Esperanta frazeologio kaj Esperanto-instruado kaj teknologioj.
La kongreson ĉeestis d-ro Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA, kiu estis unu el la prelegantoj lige al la kongresa temo pro la verkado de la nacia heroo de Kubo, José Martí.
Ili ĉiuj ankaŭ aktive partoprenis en la lingvistika simpozio pri Esperanto kiel lingva kaj socikultura fenomeno, okazinta antaŭ la kongreso, la 17an de novembro, en la Havana Universitato; tiun ĉi simpozion kunaŭpiciis la Instituto de Literaturo kaj Lingvistiko de Kubo, la Instituto pri Aplikata Lingvistiko kaj KEA; ĝin partoprenis kubaj fakuloj el la menciitaj institucioj, de la Pedagogia Universitato de Havano kaj de la Centra Universitato de Villa Clara.
La 18-19an de novembro okazis AMO-16 pri la temo “Konsciigo, kapabligo, komunumo; paŝoj al plia profesiiĝo”. La seminarion partoprenis 25 kubaj kaj kelkaj eksterlandaj observantoj. Ĝi estis tre vigla kaj instruoplena dutaga sesio, kie ĉiuj partoprenantoj multon lernis kaj interŝanĝis kun kolegoj kaj aktivuloj el la tuta lando.
Aliaj programeroj kongresaj estis laborkunsidoj de la kuba ILEI-sekcio, Junularo kaj la komitato de KEA, paroligaj kursoj kaj libroprezentado.
La interkona kaj arta vesperoj estis fokusitaj al la kongresa temo, tial plenaj je muziko, kubaj kantoj kaj dancoj, kiuj prezentis nian kulturan riĉecon deveninta el kunfandiĝo tiel hispana kiel afrika. Ekskursa programo antaŭ-, dum- kaj post-kongresa ne mankis.
La antaŭkongresaj eventoj kaj la kongreso ebligis la publikan aperon de Esperanto en radiaj kaj televidaj programoj tutlandaj kaj en la retejo de la nacia informagentejo.
La kongreso estis bela kaj unika, ĉar unuafoje en la historio de KEA grupo da usonaj esperantistoj sukcesis partopreni, karavane kaj tute leĝe, la kuban kongreson en kunfrata etoso.
Maritza Gutiérrez González
Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/kubo/