Akademio de Esperanto: La prezidanto adiaŭas

KiselmanLa 14an de decembro, vespere, kelkajn horojn antaŭ la komenco de la Zamenhofa Tago en Eŭropo, la prezidanto de Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, kun la temlinio “Adiaŭ” cirkulere anoncis sian forlason de la prezidanteco de Akademio de Esperanto.

Kun afabla permeso de Christer Kiselman ni publikigas lian adiaŭan leteron.

Akademio de Esperanto
La Prezidanto, Christer Kiselman

Al ĉiuj membroj kaj korespondantoj
de Akademio de Esperanto kaj
al ĉiuj aliaj legontoj

Adiaŭ

Karaj membroj kaj korespondantoj; karaj aliaj legontoj

1. Enkonduko

La nuna letero estas la lasta kiun mi skribas al vi estante prezidanto de Akademio de Esperanto.

2. Decido

Mi baldaŭ forlasos la prezidantecon kaj samtempe la membrecon de Akademio de Esperanto.

La tempopunkto de tiu transiro estos 2015-12-15 23:59:59 UT.

3. Kaj kio nun?

Nia unua vicprezidanto Probal Dasgupta fariĝos aganta prezidanto. Li aranĝos elekton de nova prezidanto, escepte se li mem kandidatiĝos; se tiel, la elekton aranĝos nia dua vicprezidanto Brian Moon. Ĉio kompreneble kun la helpo de nia fidela ĝenerala sekretario Renato Corsetti.

4. Klarigo

Mi konstatas:

  1. Se Akademio de Esperanto entute povos ion fari, ĝi povos tion fari nur sen mi.
  2. Se mi entute povos ion fari por la lingvo esperanto kaj la kulturo portata de tiu ĉi, mi povos tion fari nur ekster la akademio.

Tiuj du konstatoj estas ĉiome neŭtralaj kaj rezultoj de simplaj observoj. Ili nenion diras pri ies kulpo.
Tamen mi mem kulpas pri du aferoj, kiuj ne estis agoj, sed estis ne-agoj, kaj kiujn mi jam menciis en mia letero Komentoj al mesaĝoj ricevitaj de 2015-12-13:

A. Dum malpli ol ses monatoj en 2014 estis dissenditaj sepcent leterojn (eble pli) pri la du radikoj kaz’ kaj okaz’.

Montriĝis ke nur malmultaj membroj (el 42) verkis la sepcent leterojn. Pluraj membroj ne plu volas legi retmesaĝojn de la akademio kaj tuj forviŝas ĉiujn mesaĝojn, aŭ simple malabonas la liston. La situacio do estas ke plimulto de la membroj de Akademio de Esperanto ne plu partoprenas en retaj opiniinterŝanĝoj, kvankam ili havas la teknikajn rimedojn por tion fari.

Mi estus devinta diktatorece ordoni portempan fermon de tiu dissenda servo, kom¬preneble riskante akuzojn pri atenco al la rajto esprimi opiniojn, sed eble savante kelkajn membrojn de malapero el la reta informinterŝanĝo.

B. Kiam la retejestro ne respondis al miaj leteroj, mi estus devinta mem tuj konstrui retejon kun la plej gravaj informoj pri AdE. Mi ne estas ege sperta pri komputiko, sed tamen kapablas fari simplan retpaĝaron. Tiel la akademio estus posedanta oficialan retejon.

Pri aliaj cirkonstancoj mi parolis en la menciita letero.

5. Kion mi ne forlasas

  • Mi ne forlasas la redaktadon de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies, el kiu mi publikigis sep kajerojn kun sume 723 paĝoj, kaj kies okan (kaj laŭplane lastan) kajeron mi nun preparas.
  • Mi ne forlasas la komitaton kiu formulas rekomendojn pri subvencipetoj al ESF (se oni volas ke mi restu). [Tiu komisio ne havas limdaton; ni devus interkonsenti pri fino.]
  • Mi ne forlasos la estraron de CED, en kiu mi havas mandaton por trijara periodo, finiĝonta en 2016 (se oni volas ke mi restu ĝis tiam). Mia tasko en tiu estraro estas certigi (dum mia mandato) ke efektive okazos Esperantologia konferenco en ĉiu UK. En Lillo 2015 brile organizis la Esperantologian konferencon Orlando. Por la venonta konferenco en Nitro 2016 Orlando kaj Sara akceptis la organizadon en kunlaboro.
  • Mi ne forlasas la studon pri jido en Universitato de Lund, kiu permesas al mi pli bone kompreni la riĉan kulturon en kiu naskiĝis sinsekve Lingwe uniwersala, Lingvo universala kaj Lingvo internacia.
  • Mi daŭrigos la studon de la ruslingva jido-gramatiko de Zamenhof komparante ĝin kun lia Lingvo universala. Mi intencas prezenti ĝin en la Esperantologia konferenco en Nitro kaj jam ricevis kuraĝigon de Sara.
  • Car mi promesis redakti la jarraporton menciitan en Cirkulero 270, sekcio 21, mi povus helpi al la nova estraro pri tiu redaktado, se ĝi trovus tion dezirinda.
  • Same, ĉar mi promesis redakti la libron Aliroj al esperanto menciitan en Cirkulero 270, sekcio 22, mi povus helpi al la nova estraro pri tiu redaktado, se ĝi trovus tion dezirinda. Alvenis tri ĉapitroj.
  • Miaj tri telefonoj kaj du retpoŝtaj adresoj restos malfermitaj por mesaĝoj privataj.
  • Mi ne forlasas la konsiladon de Adama Arouna Koné, kiu nun alproksimiĝas al doktora diplomo en Bamako.
  • Same mi ne forlasas la esploradon pri kompleksa geometrio, digita geometrio, matematika morfologio, diskreta optimumado, diskretaj kunfaldaj operatoroj, nek la studon de la historio de la matematiko, kiuj ĉiuj estas esplorkampoj en kiuj miaj ideoj estas bonvenaj, kampoj en kiuj mi daŭre povas kontribui, kaj en kiuj mi preparas plurajn verkojn.

Sincere deziras al vi sukceson en via estonta laboro

Christer Kiselman

Ĉi tiu teksto estas legebla ankaŭ en la retejo de Christer Kiselman
Krome, en ĉi tiu retejo estas ankaŭ lia detala (pli o l20-paĝa) cirkulero “Komentoj al kelkaj mesaĝoj ricevitaj”, verkita unua tagon pli frue, kiu klarigas la situacion en la Akademio.

Ĝi estas artikolo el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/kiselman-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Akademio de Esperanto: La prezidanto adiaŭas1

  1. Tjeri diras:

    “la ruslingva jido-gramatiko ” la ru-lingva yi-gramatiko laŭ ISO639

Respondi