Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?

KazanoLa 3an de decembro la kolegio (organo) de la Supera Kortumo de Tatarstano en Kazano traktis apelacion kontraŭ la decido de la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano, kiu la 12an de aŭgusto 2015 malakceptis plendojn de urbanoj kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo Esperanto al Nazarbajev kaj lasis valida la decidon de la urba plenumkomitato pri la nomŝanĝo.

Kvar kazananoj (Ildar Kijamov, Zufar Garipov, Nina Pisanova kaj Natalja Ĥarĉenko) prezentis raciajn kaj emociajn argumentojn kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo, kaj la reprezentantino de la urba plenumkomitato Julia Biktimirova klarigis la pravecon de la okazinta ŝanĝo. Aŭskultinte ilin, la kolegio decidis ne kasacii la aŭgustan juĝverdikton, kaj do la nomo de la eksa strato Esperanto restas strato Nazarbajev.

La plendintoj nun havas ses monatojn por apelacii ĉi tiun decidon en la Supera Kortumo de Ruslando.

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:
Juĝverdikto: la strato Esperanto estis laŭleĝe alinomita
Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton

Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/kazano-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?

  1. Svetlana diras:

    Kazananoj batalos plu por revenigi la historian justecon. Mi admiras iliajn agojn kaj helpas laueble.Bedaurinde, ne multaj subtenas chi agadon kaj tio ne estas bona reklamo por Esperanto.

  2. Ĵajro diras:

    Mi sincere esperas, ke la volo de niaj samideanoj regas sur la lando. Ni devas respekti la homo kiu metas Esperanton sur sia propra lando ĉar tiu homo vere pasas al direkto de monda frateco. Brazila esperantistoj valoras multe pli ol ordinara brazilano. Tiun same deva fari ĉiujn naciojn. Rusaj, usonaj, grekaj, japanaj, ĉinaj, britaj, brazilaj, portugalaj, hispanaj esperantistoj havas ĉiuj la saman ligilon. Mi ege aplaŭdos agojn en mia lando pro Esperanto. Ni esperantistoj estas sur ĉiuj ordinaraj mondanoj.

  3. Dieter Rooke diras:

    Chu s-ro Nazarbajev estis filo de Esperanto?

Respondi