Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (Fino)

Mapo
La ruĝaj linioj montras la vojojn, kiuj kaliningradanoj devas iri por atingi Moskvon (tra Litovio kaj Belarusio), Peterburgon (Litovio kaj Latvio/Estonio), Kaŭkazon kaj Krimeon (Pollando, Ukrainio aŭ Litovio, Belarusio, Ukrainio).

Legu la antaŭan, 21an paĝon.

Post la dissolvo de Sovetunio, Kaliningrada regiono iĝis eksklavo de Ruslando, la sola eksklavo en la mondo, kiun disigas de la “patrina” ŝtato aliaj ŝtatoj. Tio kaŭzis doganajn, vizajn kaj aliajn barojn por homoj kaj varoj. Sed samtempe la regiono malfermiĝis, reaperis alilandaj reprezentejoj kaj investoj, fondiĝis centoj da miksitaj entreprenoj.

Komence de 1990aj jaroj la regiono ricevis la statuson de speciala ekonomia zono; tio donis kelkajn privilegiojn; ekzemple, la lokanoj ne pagis imposton por aŭtoj aĉetitaj eksterlande ktp. Kvankam la revata Balta Honkongo ne realiĝis, sukcesis pluraj projektoj, ekzemple, la uzino Avtotor – la dua plej granda aŭtoproduktejo en Ruslando kun pli ol 250 mil faritaj aŭtomobiloj (BMW, Cadillac, Opel, Chevrolet, Hyundai k. a.), aŭ la uzino Telebalt, kie ekde 1999 estis produktitaj pli ol 14 milionoj da televidiloj kaj milionoj da aliaj elektronikaĵoj – plej multe en Ruslando. Daŭre funkcias la vagonkonstrua kaj ŝipkonstrua uzinoj. Pli rapide ol averaĝe en Ruslando kreskas trafiko, turismo, eksportado-importado. Bone kreskas ankaŭ konstruado kaj telekomunikado.

La eksklava fenomeno

Kaliningrada regiono estas unika, ĉar ĝi situas en duobla ĉirkaŭaĵo: krom la translimaj Pollando kaj Litovio, estas kvar pliaj ŝtatoj, kiuj troviĝas sur la tranzitaj vojoj al Ruslando. Oni eĉ enkondukis la terminon “disiganta ŝtato” por Belarusio, Ukrainio, Latvio kaj Estonio.

Ĝis 2003 la loka loĝantaro ĝuis senvizajn vojaĝojn al la du najbaraj landoj. La situacio ŝanĝiĝis la 1an de majo 2004, kiam Pollando kaj Litovio aliĝis al EU. Kaliningrada regiono iĝis enklavo en EU. Dum tri jaroj por viziti la najbarojn, sufiĉis la nemultekostaj kaj facile riceveblaj naciaj vizoj de Litovio kaj Pollando; same la loĝantoj de Pollando kaj Litovio povis senpene ricevi Ruslandajn vizojn por veni al Kaliningrado. Danke al tio en Kaliningrado ĉiudecembre povis kunveni pluraj dekoj da esperantistoj lokaj, Litoviaj kaj Pollandaj por gaje kunfesti la Zamehofajn Tagojn.

Sed en 2007 EU devigis la kaliningradanojn ricevadi la pli kostajn Ŝengenajn vizojn por viziti Pollandon kaj Litovion. Reage Ruslando forigis la antaŭajn avantaĝajn vizojn por Pollando kaj Litovio. La turismo kaj komerco draste falis.

Fine de 2011 Ruslando, Pollando kaj EU interkonsentis pri apudlima senviza vojaĝado, kiu permesis al kaliningradanoj sen vizo kaj stampo en pasporto viziti la apudajn nordajn teritoriojn de Pollando, kaj ĉ. 300 mil regionanoj jam ricevis la novajn enirkartojn por tiaj vojaĝoj. La translima cirkulado rekreskis: en 2014 la limo inter Kaliningrado kaj Pollando estis transirata 300-500 mil fojojn ĉiumonate. Ĉiutage miloj da kaliningradanoj iris al Pollando por aĉeti tie malmultekostajn manĝaĵojn, meblojn, elektronikaĵojn kaj aliajn varojn. Fine de 2014 pro la senvaloriĝo de rublo la nombro da butikemuloj iom malkreskis, sed ne malaperis.

Aliflanke, kun Litovio estis atingita interkonsento pri trajna kaj aŭtomobila tranzito por senvize veni el Kaliningrado al Ruslando, tamen ne pri turismo. Ĉi tiu paliativa reĝimo validas nun.

Kunigi la samlandanojn

Fine de la Sovetunia periodo la demografia situacio en la regiono malboniĝis. Pli da homoj mortis ol naskiĝis. La loĝantaro ne malkreskis nur pro enmigrado de multaj aliregionaj ruslandanoj, sed ankaŭ de rusoj kaj ruslingvanoj el Kazaĥstano, Latvio kaj Litovio. En 1995 venintoj el Rigo fondis en Kaliningrado Baltan instituton de ekonomiko kaj financoj. Alvenintoj evoluigas konstruan industrion, hotelan kaj restoracian mastrumadon, medicinajn servojn, laboras en federaciaj kaj municipaj estraroj.

En 2006 Kaliningrada regiono eniris la dekduon da Ruslandaj regionoj, kie ekfunkciis la ŝtata programo pri helpo al libervola transloĝiĝo de rusaj kaj ruslingvaj ekssovetianoj al Ruslando. Sed ekde 2007 la regiono akceptis nur ĉ. 20 milojn da tiaj novloĝantoj, ĉar bezonataj ĉi tie estas ĉefe kvalifikitaj fakuloj kun bona klero, entreprenemo kaj kono de fremdaj lingvoj, triono da petoj estis rifuzita.

Nuntempe en la regiono estas ĉ. 970 mil konstantaj loĝantoj, el kiuj preskaŭ duono loĝas en Kaliningrado (453 mil); krome, pluraj alilokaj regionanoj venas ĉiulabortage al Kaliningrado por labori. Aliaj grandaj urboj estas Sovetsk (41,2 mil), Ĉernjaĥovsk (37,5 mil), Baltijsk (33 mil) kaj Gusev (28,5 mil). La regionon dum la jaro vizitas ĉirkaŭ duonmiliono da turistoj kaj apenaŭ kalkulebla nombro da parencoj kaj amikoj de lokaj loĝantoj.

Nova malnova urbo

Kaliningrado multe ŝanĝiĝis. Aperis novaj kvartaloj kun domoj tre malsimilaj al la Sovetuniaj blokdomoj, ekfunkciis vendejegoj, hoteloj kaj amuzejoj. Sed plu renkonteblas partoj de la iama Kenigsbergo, ekzemple, monumentoj al Ŝilero kaj Kantio. En la rekonstruita kirko de la S-ta Familio (1904) funkcias koncertejo kun orgeno. En la eksa Kenigsberga borso estas kulturcentro pli konata kiel kulturdomo de maristoj. En kelkaj fuortoj kaj urbopordegoj lokiĝis muzeoj.

Kaliningrado

Parto de la fiŝkapista “vilaĝo” en Kaliningrado

Kelkaj protestantaj kaj romkatolikaj preĝejoj estis rekonstruitaj kaj iĝis rusortodoksaj, sed estas konstruitaj multaj novaj preĝejoj (ĝis 1988 estis neniu preĝejo), kaj en la centra placo de Kaliningrado staras bela novkonstruita katedralo, dum en la rekonstruita mezepoka katedralo sur la Kantia Insulo (iam Kneiphof), regule okazas orgenaj koncertoj, festivaloj, prelegoj. La insulo mem kun potencaj arboj iĝis ŝatata loko por promenoj, kie okazas diversaj festoj. Sur la bordo de Pregola konstruiĝis Fiŝkaptista Vilaĝo – aro da malnovstilaj konstruaĵoj kun hoteloj, restoracioj kaj kafejoj, memoraĵ-butikoj kaj bela promenvojo al kiu oni venas per la Jubilea Ponto destinita nur por piedirantoj (ankaŭ biciklantoj uzas ĝin), konstruita en 2005 okaze de la 750-jariĝo de Kenigsbergo-Kaliningrado.

Fino

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/gorecka-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (Fino)

  1. Emanuelo diras:

    Ja Naĥiĉevano tuŝas Armenion, Iranon kaj Turkion, sed por iri el Naĥiĉevano en Azerbajĝanion, necesas trapasi nur unu ŝtaton: Armenio. La aŭtoro de la artikolo ja ne pensas ke Kaliningrado estas la nura eksklavo (eksklavo tuŝante laŭdifine pluraj ŝtatoj), sed la nura kiu estas disigita per pluraj ŝtatoj de la cetero de la lando.

    Amuza detalo, laŭ la difinoj la plej malvastaj, Kaliningrado ne estas eksklavo, ĉar oni povas iri el la oblasto en la ceteron de Rusio per maro (eĉ se ja ne eblas nur per internaciaj maroj, ĉiuj partoj de la Balta maro estante sub la jurisdikcio de iu ŝtato). La nura “vera” eksklavo estas Naĥiĉevano, sed tio estas detalo nur ŝatata de la geografiistoj ^^.

  2. Dieter Rooke diras:

    For la shtatojn kaj landlimojn! Estu unu granda homa familio!

  3. AlKo diras:

    Ne!
    (1) Inter Naĥiĉevano kaj Azerio estas nur unu stato – Armenio.
    (2) Inter Llivia kaj Hispanio estas nur unu ŝtato – Francio.
    (3) Inter Kabindo kaj Angolo estas nur unu ŝtato – DR Kongo

    Sed inter Kaliningrado kaj Ruslando estas minimume du ŝtatoj – Litovio kaj Belarusio aŭ Pollando kaj Belarusio por vojaĝi al Moskvo. Litovio kaj Latvio (kaj Estonio) por vojaĝi al Peterburgo. Litovio, Belarusio kaj Ukrainio (aŭ Pollando kaj Ukrainio) por veturi al Kaŭkazo kaj Krimeo. Ĉiam pli ol unu ŝtato.

  4. Tjeri diras:

    “la sola eksklavo en la mondo, kiun disigas de la “patrina” ŝtato aliaj ŝtatoj”
    mi konas almenaŭ tri aliajn: la Azerbajĝanan regionon Naĥiĉevano inter Armenio, Turkio kaj Irano, la angolan Kabindo ĉirkaŭitan de la du Kongoj, kaj la hispanan urbeton Llivia en Francio.

Respondi