UEA invitas volontulojn

Iĝu plentempa volontulo en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la Esperanto-movado, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontuloj laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj, partoprenadi aranĝojn kaj kunlabori en la tutmonda medio.

La maksimuma daŭro de la volontulado dependas plej forte de la vizaj kondiĉoj, kiel minimumo estas preferinde, ke la volontuloj restu almenaŭ 2 monatojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

La laboro povos konsisti ekzemple el:

• reprezentado kaj informado dum kongresoj, kunvenoj kaj seminarioj;
• subteno de la organizado de kongresoj, kunvenoj kaj seminarioj;
• ĵurnalistaj aktivaĵoj: uzo de sociaj retoj kaj aliaj iloj por plibonigi la informfluon;
• prizorgi kontaktojn kun membroj, partneroj kaj la ĝenerala publiko;
• asisto en projektmastrumado;
• prizorgo de la arkivoj kaj biblioteko;
• kunlaboro kun la estraranoj kaj aliaj aktivuloj de UEA;
• individuaj projektoj komencitaj de la volontulo;
• tenado de kontakto kun la loka komunumo;
• kreado, prizorgado de retejoj;
• partopreno en la preparado de diversaj gazetaraj materialoj.

La ideala kandidato:

• havu bonan (almenaŭ C1-nivelan) scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan); scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata;
• estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp);
• estu preta aktive kunlabori kun aliaj aktivuloj.

La volontuloj eklaboros plej frue en majo 2016 por prefere unu jaro, tamen eblas interkonsenti pli malfruan komencon (ĝis septembro), kaj ankaŭ pli mallongan volontuladon. Ili ricevos poŝmonon kaj manĝmonon.

Se vi volas kandidatiĝi, sendu retpoŝte (volontuloj@co.uea.org) jenajn dokumentojn (en Esperanto):

• vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp);
• motiviĝan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli, kiaj taskoj estas plej proksimaj al vi, plej entuziasmigas vin, kaj kiam vi povos komenci la volontuladon);
• informon pri la viza situacio de la kandidato por volontuli en Nederlando;
• laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj;
• laŭeble rekomendletero(j)n, ekz. de landa Esperanto-organizaĵo.

La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 10a de januaro 2016, ĝis la 23:59 laŭ la horzono de la Centra Oficejo. Do, ne maltrafu la ŝancon!

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, ne hezitu demandi (volontuloj@co.uea.org)

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №600.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi