Elektoj en UEA komenciĝas

En 2016 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2016-2019. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos ses komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) difinas:

Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 29a de februaro 2016. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t. e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).

Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du antaŭaj jaroj (t.e. 2014 kaj 2015) kaj, se elektita, resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2010-2015, ne estas reelektebla.

Se ne estos pli ol ses kandidatoj, ili ĉiuj estos elektitaj sen voĉdonado. Se la nombro estos pli granda, la individuaj membroj elektos ses komitatanojn B per poŝta balotado.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №599.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi