Decembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Monda kontraŭaidosa tago.

Antaŭ 375 jaroj (1640) duko João de Braganza estis proklamita reĝo Johano IV de Portugalio – la Iberia Unio ĉesis.

2. Antaŭ 25 jaroj (1990) la japana ĵurnalisto Akiyama Toyohiro kiel ekipano de la spacŝipo “Sojuz TM-11” iĝis la unua japana kosmonaŭto kaj la unua kosma turisto en la mondo.

Katarina Witt3. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Katarina Witt (1965-), orientgermana artosketistino, dufoja olimpika ĉampiono (1984, 1988), kvarfoja mondĉampiono (1984, 1985, 1987, 1988).

5. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Friedrich Christian Anton “Fritz” Lang (1890-1976), elstara germana mutfilma reĝisoro.

6. Antaŭ 775 jaroj (1240) la mongola armeo de ĥano Batuo konkeris Kievon.

Sibelius8. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Jean Sibelius (1865-1957), sved-devena finnlanda komponisto.

9. Antaŭ 25 jaroj (1990) Lech Wałęsa estis elektita prezidento de Pollando.

10. Tago de Homaj Rajtoj.

11. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Carlos Gardel (1890-1935), argentina kantisto, komponisto kaj aktoro, la plej grava figuro en tango.

Sinatra12. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Francis Albert “Frank” Sinatra (1915-98), usona kantisto kaj aktoro.

14. Antaŭ 25 jaroj mortis Friedrich Reinhold Dürrenmatt (1921-90), germanlingva svisa verkisto kaj dramaturgo.

15. Tago de Zamenhof – Tago de la Esperanta libro.

Antaŭ 125 jaroj usona polico murdis la siuan tribestron Tatanka Iyotanka (Sidanta Bizono, ĉ. 1831-90).

16. Antaŭ 50 jaroj mortis William Somerset Maugham (1874-1965), brita verkisto kaj dramaturgo, agento de la brita sekretservo SIS/MI6 (i. a. en Ruslando, 1917).

18. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis J″zsef Miletz (1865-1915), hungara esperantisto, fondinto (1901) kaj prezidanto de la unua E-grupo en Budapeŝto.

Antaŭ 75 jaroj (1940) estis akceptita la plano Barbarossa, laŭ kiu la nazia Germanio devus venki Sovetunion dum somero-aŭtuno 1941.

Édith Piaf19. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Édith Piaf (Édith Giovanna Gassion, 1915-63), franca kanzonistino kaj aktorino.

Antaŭ 100 jaroj mortis Alois Alzheimer (1864-1915), germana psikiatro, esplorinto de la senila demenco (“malsano Alzheimer”).

20. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Aziz Nesin (Mehmet Nusret, 1915-95), turka verkisto, humuristo, publicisto.

Antaŭ 25 jaroj mortis Kunĉo Valev (1919-90), bulgara instruisto kaj esperantisto, sekretario de BEA kaj redaktoro de Bulgara Esperantisto.

21. Antaŭ 75 jaroj mortis Francis Scott Key Fitzgerald (1896-1940), usona verkisto, precipe pri la “usona jaza epoko”.

22. Solstico.
Sturmo de Izmailo
Antaŭ 225 jaroj (1790) la ruslanda armeo de Suvorov post kelkhora sturmo venkoprenis la “nesturmeblan” turkan fortreson Izmail.

23. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Jean-François Champollion (1790-1832), franca orientalisto, kiu deĉifris la egiptajn hieroglifojn.
Kristnasko
25. Kristnasko laŭ la Gregoria kalendaro.

26. Antaŭ 125 jaroj mortis Heinrich Schliemann (1822-90), germana entreprenisto kaj arkeologo, famiĝinta pro esploroj en Trojo kaj Mikeno.

27. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Salman Khan (1965-), barata filmaktoro kaj TV-gvidanto.

29. Antaŭ 125 jaroj (1890) usona armeo masakris pli ol 150 siuajn indianojn ĉe Wounded Knee.

30. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Joseph Rudyard Kipling (1865-1936), brita verkisto, Nobelpremiito (1907).

Ĉi tiu teksto aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/decembro-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Decembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj1

  1. Tjeri diras:

    Jean Sibelius ne estis “sved-devena”, sed sved-lingva.

Respondi