Historio de BEToj: BET-12 en Kretinga (1970)

BET-12
Unu el la grupfotoj de BET-12 (musklaku por pligrandigi ĝin)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964) kaj BET-9 (Vilno), ni prezentas la 12an BET, kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1970 en Kretinga. La tekstoj pri BET-12 aperis en “Horizonto de Soveta Litovio”, en kiu ne povis manki mencioj pri Lenin (100 jaroj de la naskiĝo) kaj pri la Dua Mondmilito (25 jaroj de la fino), kutime nomata en Sovetunio “Granda Patruja Milito”.

XII BET

Kolektiĝo

Kalendaro montras 31.VII.1970. Estas bela kaj varma mezsomera tago, sunbrila kaj preskaŭ senventa. Sur stratoj de okcidentlitovia urbo Kretinga oni pli kaj pli ofte povas renkonti per verdstela brustsigno ornamitajn homojn: lernantojn, studentojn kaj aĝajn homojn. Nun ili ĉiuj alveturis por partopreni la XII Baltian Esperanto-tendaron, kiun esperantistoj aranĝas tradicie ĉiujare laŭvice en tri Baltiaj respublikoj. Tamen la tendarojn partoprenas ordinare ne nur litovoj, latvoj kaj estonoj, sed ankaŭ multnombraj iliaj gastoj el aliaj frataj sovetaj respublikoj.

Ĉi-jare la nombro de partoprenantoj de la tendaro atingis 319. Pli grandnombre la tendaron partoprenas, kompreneble, litovoj, efektivaj mastroj kaj aranĝantoj de tiu ĉi tendaro. Ilia nombro estas 129, el Estonio venis 64 esperantistoj, el Ukrainio – 48, el Rusio – 44. El aliaj respublikoj estas malpli da partoprenantoj. La plej malproksimaj gastoj estas el Novosibirsk, Omsk, Kazaĥio, Dagestano, subtropika urbo Batumi.

Estas notinde, ke pli ol 50% de tendaranoj estis reprezentantoj de Esperanto-junularo, kvankam samtempe kiel XII BET okazis en Baŝkirio Tutsovetia junulara Esperanto tendaro.

Antaŭtagmeze de la 1-a de aŭgusto okazis ekskurso tra la urbo Kretinga, la ekskurson gvidis Sofia Rakienė, loka esperantistino-instruistino. Ŝi kondukis la tendaranojn tra sia hejmurbo, konatigante ĉion vidindan. Precipe kortuŝis la partoprenantojn memortabulo ĉe angulo de stratoj Vilnius kaj Poleĵajkin. Poleĵajkin estis patrujmilita heroo, kiu perdis sian vivon, defendante la urbon Kretinga. Sub la memortabulo estas fiksita breteto, sur kiu staris florpoto kun ruĝaj begonioj.

Unua tago

Malfermo de la XII BET okazis la 1-an de aŭgusto je la 17-a horo en salono de la Agrikultura Teknikumo, kies ejoj estis en dispono de la tendaranoj. La salono estis plenplena de tendaranoj. En la prezidantaro okupis lokojn reprezentantoj de 10 sovetaj respublikoj. Izabelė Ožiūnienė, ĉefaranĝintino de la tendaro, akcentis en siaj malfermaj vortoj diversajn jubileojn de la jaro 1970, ĉefe la jubileon de Lenin. Docento A. Vaitilavičius, prezidanto de Vilniusa Esperanto-klubo, substrekis du gravajn eventojn en esperantista vivo en la jaro 1970: en Litovio kaj Estonio okazis seminarioj de Esperanto por profesiaj instruistoj. Ambaŭ seminarioj estis aranĝitaj de institutoj por perfektiĝo de instruistoj.

La tendaron salutis G. Žulpaitė, sekretario de Kretinga Distrikta Partia Komitato, kaj S. Stropus, reprezentanto de Distrikta Kleriga Fako, kiu finis siajn salutajn vortojn per esperantlingva slogano: “Per Esperanto por paco kaj amikeco!”

En la salonon marŝis 12 reprezentantoj de junpioniroj, gvidataj de trumpetisto. Ĉiu el ili diris al la partoprenantoj de la tendaro unu salutan frazon, ĝenerale esprimantan, ke neniam estu plu milito.

Sekvis salutparoloj de reprezentantoj de diverslokaj esperantistoj, kiuj ĉefe akcentis, ke ni devas instrui Esperanton precipe al junularo, kiu portos antaŭen flamantan torĉon de la internacia lingvo. Ni devas agi kuraĝe kaj prudente, nur tiam ni atingos nian celon. Ĉiuj parolantoj deziras al la ĉeestantoj fruktadonan laboron, multajn sukcesojn.

Je la 19-a horo okazis mitingo ĉe monumento, starigita je memoro de viktimoj de la patrujmilito. S. Rakienė detale rakontis pri interrilatoj kaj korespondado de lokaj gelernantoj kun parencoj de la defendantoj de Kretinga, falintaj dum la milito. Nacivestitaj lernantoj prezentis parolĥore “Buĥenvaldan Sonorilon”.

Vespere prezentis al la tendaranoj tre belan koncerton loka amatora miksa koruso kaj dancgrupo. La koruso prezentis siajn kantojn en litova lingvo, sed titolojn de la kantoj, iliajn aŭtorojn, komponistojn kaj mallongan enhavon informis al spektantoj esperantlingve korusanino S. Rakienė, kiu diris, interalie, ke ŝi esperas esperantigi la tutan koruson.

La XII Baltia Esperanto-tendaro komencis sian dektagan laboron.

Laboro kaj ĝojo

Unu el plej gravaj aranĝoj de la tendaro estis somera Universitato, kiun gvidis prof. J.Dagys el Vilnius.

Ĉiutage okazis Esperanto lecionoj por komencantoj, gvidataj de samideanoj Mandrik kaj Lukoševičius, kaj daŭriga kurso, gvidata de A. Rogov kaj V. Noĉovkin. La daŭrigan kurson partoprenis 55 personoj: 20 el ili ekzameniĝis ĉe tendara ekzamena komisiono kaj ricevis atestojn pri instrukapablo.

Dum la tendaro okazis multaj fakaj kunvenoj, kiel tiuj de instruistoj,veteranoj, medicinistoj, ĵurnalistoj literaturistoj, naturamikoj. Kolektiĝis esperantistoj de apartaj respublikoj. Okazis libera tribuno kaj literatura vespero. Dum la lasta prezentis siajn originalajn kaj tradukitajn poemojn kaj prozaĵojn N. Andrianova (Kiev), B. Kärt (Tallinn), E. Lippe (Riga), H. Branzburg (Luga), I. Tamošiūnienė (Vilnius) kaj aliaj.

Tre varme akceptis la tendaranoj teatraĵeton de Amatora Pupteatro el Panevėžys (Paneveĵis) “Tri porkidoj”, kie eĉ porkidoj kaj lupo parolis en Esperanto.

Okazis apartaj amatoraj koncertoj de estonoj, litovoj, latvoj kaj eksterbaltlandaj esperantistoj. Precipe bona estis koncerto de latvaj esperantistoj, kie plejparton de numeroj prezentis blindaj esperantistoj el Riga. La lasta koncerto kaj kelkaj elektitaj numeroj el antaŭaj koncertoj estis prezentitaj al loĝantaro de Kretinga.

Ekskursoj

Krom la ekskurso tra la urbo Kretinga estis aranĝitaj ankaŭ aliaj ekskursoj. La plej interesa el ili estis ekskurso al terkolo Neringa, situanta sur duoninsulo, laŭ sia aspekto longa kaj mallarĝa, simila al falĉilo. Tiun ekskurson partoprenis pli ol 100 personoj, en kies dispono estis tri aŭtobusoj. La duoninsulo apartiĝas de la kontinento per golfo kaj estas alligita al la kontinento per sia suda fino, troviĝanta en Kaliningrada provinco. La ekskursaŭtobusoj estis veturigitaj al la duoninsulo per pramo.

Sekvis ekskursoj al du marbordaj urboj. Palanga – urbo de ripozejoj, sanatorioj, floraroj kaj plaĝoj kun blanka mola sablo. Klaipėda – havena kaj industria urbo. Ĉi tie en Urba Kulturpalaco Esperanto klubo havas propran oficejon kun tri ĉambroj.

Kaj la lasta ekskurso – laŭ vojoj de bataloj de patrujmilito. Estis vizititaj du eksterurbaj muzeoj: iama koncentrejo por politikaj prizonuloj kaj komunaj tomboj de mortigitoj.

Lasta tago

Solena fermo de la tendaro okazis la 10-an de aŭgusto.Estis prezentita statistiko pri la tendaro. G. Grozmani legis projekton de rezolucio pri la tendaro. Krom atingoj estis notitaj ankaŭ negativaj flankoj. Kiel unu el ĉefaj mankoj estis substrekita, ke en la tendaro oni multe aŭdis diversajn naciajn lingvojn. Estas propono en estontaj tendaroj enkonduki devigan lernadon de Esperanto por ĉiuj tendaranoj en diversgradaj kursoj.

I. Bril (Ĥarkov) estis kortuŝita pri prezentadoj de infanoj, tamen li esprimis kritikon, ke en la tendaro ne estis organizita laboro kun infanoj.

A. Kilk (Tallinn) parolis, ke malmultaj tendaranoj prenis sur sin iajn organizajn taskojn, ankaŭ estraro ne dividis inter tendaranoj taskojn.

A. Vaitilavičius (Vilnius) opiniis, ke ni devas pli bone prepari niajn artajn programerojn, ni devas plialtigi nian lingvan nivelon, ĉar unu el plej gravaj celoj de tendaroj, estas praktikado de Esperanto.

A. Rogov (Ĥmelnickij) proponas, ke oni ne aranĝu Baltiajn tendarojn samtempe kun tiuj de junularo, ĉar junularo volus en ĝenerala tendaro raporti pri sia agado.

A. Rogov disdonis atestojn al ekzameniĝintoj. V. Noĉovkin ĝojas, ke la unuan fojon dum la historio de la tendaroj okazis ekzamenoj, sed aldonas, ke necesas aktivigi junularon.

La ferma kunveno finiĝis per transdono de la tendara standardo al reprezentanto de Latvio, kie okazos sekvonta tendaro.

Komenciĝas disveturo. Ĝis revido sekvontjare!

B. Kärt

Somera Universitato

La programo de la Somera Universitato konsistis el 22 prelegoj, kiuj estis aŭskultitaj dum 6 kunsidoj de la 3-a ĝis la 8-a de aŭgusto inter 9.30 kaj 12.00 h. Por prelego estis destinitaj 30 minutoj.

Laŭ temaro la programo konsistis el jenaj branĉoj:

1. Lingvaj demandoj. Estis 7 prelegoj. Laŭ graveco de enhavo estas menciindaj prelegoj de A. Poška (Vorto kaj lingvo), N. Grozmani (Bazaj principoj en lingva kreado de Zamenhof), V. Noĉovkin (Pliriĉigo kaj evoluo de vorttrezoro de la lingvo Esperanto), A. Vaitilavičius (Pri uzo de la artikolo).

2. Historio de popoloj kaj de Esperanto movado – 5 prelegoj. Inter ili Z. Skvorcova rakontis pri Lenin en Samara kaj V. Vaitiekūnas donis interesan materialon pri unua Esperanto-lernolibro por litovoj, preparita de A. Dambrauskas.

3. Literaturo. Tiu fako havis prelegon de N. Andrianova pri unu forgesita Esperanta kanto “Kremla sonorado” de Sándor Szathmári (hungara revoluciulo).

4. Populara scienco. Tiu fako havis 6 prelegojn. A. Ĥovanskij tre interese rakontis pri vivo kaj agado de Ampère. S. Trofimov donis aktualan prelegon pri malutilo de religiaj ritoj. J. Dagys rakontis pri plantoj de litova marbordo. S. Krajnov donis interesan prelegon pri signifo kaj uzado de arbusto hipofeo. Kuracisto A. Puller rakontis pri deficito de movado kaj manĝegemo kiel ĉefaj kaŭzoj de malsano.

Lektoroj venis el jenaj respublikoj: Litovio – 4, Estonio – 1, Ukrainio – 2, Rusa federacio – 9.

Kvanto de aŭskultantoj ŝancelis inter 12 kaj 75, meza kvanto – 42. Tio estas relative malmulte, konsiderante, ke la tendaron partoprenis ĉirkaŭ 300 personoj.

Prof. J. Dagys
Rektoro de la Universitato

Horizonto de Soveta Litovio, 1970, №1.

Fotoj pri BET-12

BET-12

La Organiza Komitato: Juozas Viršilas, Izabelė Ožiūnienė (prezidanto), Eugenija Kedienė, Kleta Gindvilienė, Viktoras Baniulaitis.

BET-12

La Litovia grupo: Sidas (delive): Povilas Stašys, Albinas Vebeliūnas, ?, Bronė Aukštikalnienė, Adomas Vaitilavičius, ?, ?, Antanas Poška, Jonas Dagys, Izabelė Ožiūnienė; la lasta en la unua vico (staranto) Telesforas Lukoševičius. Staras: la unua en la 2a vico de starantoj Vygandas Skimundris; super li Margarita Zaikauskaitė; supre en la centro Vaidilutė Balandaitė (kun blanka kolumo), apud ŝi Inita Tamošiūnienė kaj Jonas Tamošiūnas, apud li Aldona Dambrauskaitė.

BET-12

La foto de veteranoj: Sidas: Falkov (Zaporoĵje), Benita Kärt (Estonio), S. Krajnov (Moskvo), Karolis Valašinas (Joniškėlis, Litovio), Trofimov (Kazaĥio), ?, Andreo Rogov, M. Mandrik (Bjelarusio), Bencion Berin (Vilno); Staras: ?, A.Klimovski (Ĥarkov)?, ?, Vincentas Vaitiekūnas (Šiauliai, Litovio), Povilas Stašys (Kaunas),?, ?, Zoja Skvorcova (Kujbiŝev), T. Kulagin (Moskvo), ?, ?, Klimovski (frato), ?, Antanas Poška (Vilno), ?, Jonas Dagys (Vilno), ?.

BET-12

La prezidio de BET-12. Parolas Adomas Vaitilavičius.

BET-12

Parolas Andreo Rogov.

BET-12

Aŭskultantoj.

BET-12

Ekspozicio por urbanoj. La litovlingva slogano: “Esperanto estas la lingvo de paco kaj amikeco”.

BET-12

Muzika programero.

BET-12

Ekskurso en Esperanto.

La fotoj estas prenitaj el la fotokolekto de la latva esperantisto Aleksandrs Strautmanis (1912-1995). La kolekto estas gardata en la Esperanto-domo en Kaŭno. La fotojn elektis kaj komentis Vytautas Šilas.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.
Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2015/12/bet-20/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi