Ĉefministro Butkevičius – Alta Protektanto de BET-52

ButkevičiusLa ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičius konsentis esti Alta Protektanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, Litovio.

Algirdas Butkevičius naskiĝis la 19an de novembro 1958 en la distrikto Radviliškis. En 1984 li finis la ekonomikan fakultaton de la Vilna Inĝeniera-Konstrua Universitato (nun: Vilna Teknika Universitato). Dum 1990–1991 li studis en la Litovia Akademio de Administrado. En 1995 li magistriĝis pri administrado en la Teknologia Universitato (Kaŭno); staĝis en Germanio (1994), Danlando (1998) kaj Usono (1999, 2001); doktoriĝis pri sociaj sciencoj (ekonomiko) en 2008.

Butkevičius estas ĉefministro de Litovio ekde 2012. Dum 2004–2005 li estis financministro, dum 2006–2008 li estis ministro de komunikado (transporto). Ekde 1996 li estas parlamentano de Litovio, dum 2001–2004 li estis prezidanto de la parlamenta komitato pri buĝeto kaj financo. Ekde 2009 li estas prezidanto de la Litovia Socialdemokrata Partio.
En 2004 Butkevičius estis dekorita per la Komandora Kruco de la ordeno “Pro meritoj antaŭ Litovio”. Li scias la rusan kaj anglan lingvojn. Edziĝinta, havas filinon; interesiĝas pri literaturo kaj sporto.

Kiel prezidanto de la parlamenta komitato pri buĝeto kaj financoj kaj kiel financministro, Butkevičius partoprenis en disponigo de grava registara financa helpo por la organizado de la 90a Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 2005).

BET-52 havas la plej altrangan Altan Protektanton en la tuta historio de BEToj.

Povilas Jegorovas

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/bet-18

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi