Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota

UneskoLa 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo. Kiel ruĝa fadeno tra ĝiaj diskutoj iris la 70-jariĝo de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ĝenerala Direktoro Irina Bokova ne povis ne tuŝi la lastatempajn terorismajn atakojn, interalie meze de la konferenca periodo en Parizo mem: “Tiu ĉi krima perfortaĵo trafas nin ĉiujn. Ĝi atakas ĉion, kio estas plej kara al ni: libereco, homaj rajtoj, la digno de ĉiu homo, nia sento de aparteno al la unusama homaro”.

Por esperantistoj la plej ĝojiga decido de la Ĝenerala Konferenco estas la envicigo de la 100a datreveno de la morto de L. L. Zamenhof (14a de aprilo 2017) inter 53 datrevenoj kun kiuj Unesko estos “asociita” en la periodo 2016-2017. Propono pri tio estis farita de Pollando, kun subteno de Germanio kaj Slovakio. Temas pri plia rekono de Unesko al Zamenhof post tiu okaze de la 100a datreveno de lia naskiĝo, kiam li estis proklamita unu el la grandaj personecoj de la homaro. (Legu pli pri la propono.)

Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialan statuson ĉe Unesko ekde 1954, estis reprezentita de kvar observantoj: Renée Triolle, François Lo Jacomo, Oleksandra Kovyazina kaj Nathalie So Yun Kesler. Hazarde samtage, la 5-an de novembro, kiam estis akceptita la aŭspiciado de la Zamenhof-datreveno, UEA havis tempon ĉe la budo por ne-registaraj organizaĵoj, ĉe kiu la UEA-reprezentantoj povis disdoni informilojn kaj respondi demandojn pri Esperanto kaj la agado de UEA.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №595.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota

  1. Kotelnikov-A diras:

    Bedau’rinde, ne eblas “reposti” al iu difinita adreso.
    Do, mi simple kopiis adreson de la pag’o
    kaj metis = https://vk.com/club49730273

Respondi