La Ondo de Esperanto en 2016

La Ondo de Esperanto
Fine de majo 2016 la populara gazeto La Ondo de Esperanto havos jubileon – 25 jarojn ekde la (re)fondo en 1991.

La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata internacia magazino. En ĝi aperas artikoloj kaj informoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, kursoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj eventoj en Esperantujo. Divers-tendencaj Esperanto-aktivuloj kaj niaj ekspertoj prezentas siajn ideojn pri la esperantistaj problemoj en artikoloj, komentarioj, intervjuoj kaj en nia tradicia Ronda Tablo.

En la ampleksa kultura sekcio de La Ondo enestas originalaj kaj tradukitaj noveloj kaj poemoj, recenzoj pri novaj libroj kaj diskoj, analizaj artikoloj kaj eseoj, interalie, pri la Esperantaj muziko kaj kino. Nia trezoro estas ĉiumonata kleriga rubriko por tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En Arkivo oni povas konatiĝi kun la historio de Esperanto.

La Ondo informas ne nur pri Esperanto. Ekzemple, en ĉiu numero aperas Eŭropa komentario Vide el Bruselo; ofte estas presataj artikoloj pri  ĝeneralaj temoj sociaj, politikaj, historiaj kaj kulturaj, ekzemple, en la sekcio Civilizo. En 2015 estis lanĉita la plej nova rubriko Urboj de Ruslando.

Multaj legantoj ŝatas Mozaikon kun krucenigmoj, sudokoj, konkursoj, kvizoj kaj humuraĵoj.

La Ondo de Esperanto okazigas literaturan konkurson Liro, planas relanĉi la Internacian Fotokonkurson kaj kunordigas la ĉiujaran proklamon de La Esperantisto de la Jaro.

Ekde 2007 La Ondo aperas ne nur papere, sed ankaŭ elektronike en la prezentoformo “pdf”; en 2016 ni planas proponi ankaŭ la elektronikan version en “epub” por legiloj.

La Ondo de Esperanto aperas ĉiumonate sur 24 paĝoj (kun pli ampleksa duobla postkongresa kajero), kun multaj fotoj kaj ilustraĵoj. Ĝi estas redaktata en Ruslando, presata en Pollando, kaj ekspedata el Litovio al kvindeko da landoj. La redaktoro de La Ondo de Esperanto ekde la (re)fondo en 1991 estas Aleksander Korĵenkov.

La baza abontarifo de La Ondo de Esperanto por la 2016a jaro restas senŝanĝa – 42 eŭroj. Ĝi estas abonebla ĉe pluraj landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).

La elektronika versio (pdf) de La Ondo estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj. En marto aperos provnumero de La Ondo ankaŭ por legiloj (epub).

Utilaj tekstoj pri La Ondo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La Ondo de Esperanto en 20161

  1. Jorgos diras:

    Estimataj,

    Mi bonvolas ricevi provekzemplerojn de LA ONDO DE ESPERANTO (e*c malnovajn) por disdoni okaze de kursoj, sta*goj, ekspozicioj, inaùguroj, k.s.

    Antaùdanke al vi,

    Js.

    Mia helik-adreso : Jorgos ESPERANTO
    MIREVIA – Le Village
    FR – 11 420 LAFAGE.

    @dresoj : , ,

Respondi