Monda Pupfestivalo 2015

JapanioKun la mirinda nombro de 15 mil vizitantoj finiĝis la kvina Monda Pupfestivalo en la urbo Higashikagawa loĝata de 32 mil personoj. Al tiu sukceso kontribuis 15 mencioj en la japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj informoj en ĵurnaloj, TV kaj radio eksterlande.

La pupkolekto nun enhavas 1 mil 390 pupojn en tradiciaj kostumoj el 70 landoj kaj ĝi estis farita danke al la tutmonda esperantistaro.

Inter la francaj pupoj troviĝas ekzempleroj mane faritaj el diversaj regionoj de la lando: porcelanaj pupoj, riĉa kolekto de Provencaj statuetoj, pupoj portantaj tradiciajn robojn de diversaj regionoj kaj eĉ pupoj pri la reĝinoj Marie-Antoinette kaj Anna de Bretonio, plejparte donacitaj de gesinjoroj Lafargue (Parizo). Plie, estis donacita trideko da pupoj el 15 landoj, kiel Hispanio, Italio, Peruo, ktp.

La gastoj estis bonvenigataj en la ĉefsalono per bildo de Catherine Deneuve, farita de amatora pentristo, kaj afiŝoj pri diversaj francaj regionoj. La pupoj estis montrataj en budoj tra la urbo kaj ĉie estis fotoj kaj informoj pri la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj listigitaj de Unesko en la 70 landoj partoprenantaj la Festivalon.

Speciala gasto estis la franca kantisto jOmO el Tuluzo, kiu ĉiutage koncertis kaj dancigis la ĉeestantarojn. La kulturan programon kompletigis dancoj fare de lokaj grupoj: flamenko, havajaj, ventra kaj folkloraj dancoj. Virina grupo, krome, rakontis fabelojn al infanoj kaj ventroparoladis. 40 budoj ofertis ampleksan menuon de internaciaj pladoj.

La enketiloj montras, ke 2/3 el la vizitantoj estis virinoj; 60,1% estis pli ol 50-jaraj; 53,4% konsideris ĝin ege bona kaj 46% bona. Ankaŭ infanoj povis lerni pri la mondo kaj kulturaj diferencoj! Estis speciala danko al la volontuloj. Ili esprimis, ke ili volus estonte vidi pupojn el Nordameriko, Anglio, Japanio, Ruslando, Germanio, ktp kaj pupojn pri la historiaj homoj kiel Anne Frank, Florence Nightingale, Andersen, ktp.

La Pupekspozicio estas ĉiujare organizata de la Komitato por la Monda Pupfestivalo http://world-doll-festival.org/ kaj okazanta en malnova, tradicia domo nuntempe uzata kiel kulturcentro. Ĉi-jare ĝin aŭspiciis la Ambasado de Francio en Japanio, la Japana-Franca Instituto, Universala Esperanto-Asocio kaj Espéranto France.

Etsuo Miyoshi

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/11/japanio-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi