UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj

Tamen ĝi moviĝasPer la ĵusa apero de la kolekto Tamen ĝi moviĝas! kompletiĝis la antologio de la esea branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Pli frue aperis jam du volumoj, ankaŭ ili redaktitaj de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, la nunaj prezidanto kaj sekretario de tiu plej prestiĝa Esperanta literatura konkurso. La tekstoj de Pri homoj kaj verkoj temas pri la Esperanta kulturo, dum tiuj de Interlingvo inter lingvoj traktas prilingvajn demandojn. Tamen ĝi moviĝas! estas kolekto de eseoj pri la Esperanto-movado. Same kiel en la antaŭaj volumoj, ankaŭ ĉi-foje la temaj limoj tamen ne estas tute striktaj.

Inter la enkonduko de la redaktoroj kaj la postparolo de Carlo Minnaja, Tamen ĝi moviĝas! prezentas dek du eseojn de dek aŭtoroj. Po du estas verkitaj de Mark Fettes kaj Paulo Sergio Viana. La aliaj aŭtoroj estas Toño del Barrio, Pieter Doumen, Olle Hällefors, Sten Johansson, Robert Lloancy, Nikola Rašić, Sen Rodin kaj Brandon Sowers. La plej frua el la eseoj estis premiita en 1985, la plej nova en 2012.

La Belartaj Konkursoj havas esean branĉon ekde 1975. Ĝi estis kreita per donaco de Carlo kaj Nicola Minnaja omaĝe al sia patro, la elstara itala movadano Luigi Minnaja, kies nomon portas la unua premio de la branĉo. Fine de la libro troviĝas artikolo de Michela Lipari pri la esperantista familio Minnaja kaj, krome, la poemo Al Carolina 70-jara, datrevena odo de Luigi Minnaja al lia edzino.

Tamen ĝi moviĝas! Eseoj pri la Esperanto-movado. 152 p. UEA, 2015. Prezo: 10.50 eŭroj, triona rabato ekde 3 ekzempleroj.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №596.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi