10-jariĝo de E@I – projektoj, defioj, sukcesoj

E@IAntaŭ dek jaroj, la 14an de novembro 2005 en Slovakio estis oficiale registrita internacia neregistara organizo E@I (Edukado@Interreto), antaŬe funkciinta kiel neoficiala laborgrupo. Dum la unua jardeko E@I montris sin en pluraj sferoj, ekzemple: dek Someraj Esperanto-Studadoj (SES), tri konferencoj KAEST, pluraj libroj kaj diskoj, retprojektoj, oficejo, volontulado k. m. a. Okaze de la dekjariĝo en la kvartalo Demänová de la Slovakia urbo Liptovský Mikuláš la 14an de novembro ĉi-jara okazis gaja festo en junulara Esperanto-etoso.

Ĉi-sube ni aperigas superrigardon pri la agado de E@I, kiun speciale por La Balta Ondo pretigis Peter Baláž, kunordiganto de E@I.
E@I

Skiza historio

1999 – fondo de neoficiala laborgrupo “Esperanto@Interreto” (E@I)
2000 – unua trejnseminario
2002 – lanĉo de lernu.net
2005 – (14.11.) – oficiale agnoskita internacia neregistara organizo (en Slovakio): E@I (Edukado@Interreto)
2007 – unua SES (Pribylina, Slovakio)
2009 – unua EU-projekto: retejo Slovake.eu (peresperanta, ne poresperanta projekto)
2010 – unua staĝanto per programo Erasmus
2010 – unua KAEST, organizita de E@I
2011 – propra oficejo en Partizánske
2013 – ŝanĝo de la oficejo al pli granda
2013 – unua volontulo per EVS
2015 – 10a SES en Martino)

La agado de E@I konsistas el kelkaj partoj, foje forte ligitaj, foje tute sendependaj. La projektojn kaj la agadon eblas dividi al: organizado de aranĝoj, kreado de edukaj retejoj, eldona agado, ceteraĵoj. Jen eta superrigardo de ili, dividitaj al unuopaj kategorioj:

Aranĝoj

E@I-seminarioj

Inter la jaroj 2000 – 2006 okazis entute ok trejnseminarioj, kiuj signife influis la organizon. Precipe en la unuaj jaroj de la funkciado de E@I, trejnseminarioj pri temoj rilataj al edukado kaj interreto havis gravan rolon en la disvolviĝo de la asocio kaj trovado de novaj aktivuloj. En la tempo kiam E@I estis Faka Sekcio de TEJO, ĝiaj seminarioj estis samtempe ankaŭ TEJO-seminarioj.

SESSES

Ekde 2007 ĝis 2015 okazis jam 10-foje la Somera Esperanto-Studado (En la jaro 2014 ĝi okazis eĉ 2-foje, unu en Slovakio, alia en Rusio). Ĝi iĝis relative rapide la plej granda somera E-lernejo tutmonde (kun proksimume 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20 landoj).

Legu pli:  http://ses.ikso.net

KAEST

KAESTKonferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (2010, 2012, 2014)

En novembro de 2010 unuafoje sub gvido de E@I en Modra okazis la konferenco pri faka uzo de Esperanto KAEST, aranĝo kun tradicio en Ĉeĥoslovakio ekde 1978, kies organizadon E@I transprenis de KAVA-PECH. La konferenco nun okazas ĉiun paran jaron novembre, en la urbeto Modra.

Legu pli: http://kaest.ikso.net

SAT-kongreso

La teamo de E@I helpis okazigi la SAT-kongreson en la urbo Nitra en la jaro 2015. Kun SAT ĝi kunlaboris ankaŭ pri la kreo de la reta versio de PIV, retejo vortaro.net.

Legu pli:  http://sat.ikso.net

UK 2016

UK 2016
E@I ankaŭ aktive partoprenas en la organizado de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos julie 2016 en Nitro, Slovakio.

Legu pli:  www.nitra2016.sk

Lingva kafejo (Jazyková kaviareň Partizánske)

Ĉiumonate okazigas E@I kaj ties volontuloj en “Kinobar IVA”, Partizánske t.n. Lingvan kafejon – unu vesperon kun eblo paroli en diversaj lingvoj ĉe apartaj tabloj. Kompreneble EO-tablo ankaŭ ĉeestas.

Libroj

E@I eldonis plurajn verkojn, ofte kunlabore kun la slovaka eldonejo Espero. La eldonaĵoj aperis komence kiel flanka okupo, kiun ofte instigis la uzantoj de retaj projektoj de E@I (ekz. lernu!-KD kaj Komputeko-libro). Same plej multaj eldonaĵoj estas rezulto de reta kunlaboro de internacia teamo. Tamen la eldona fako de E@I iĝas pli kaj pli populara kaj en estonteco daŭre kreskos.
E@I
La unua libro aperis en la jaro 2005. Temas pri Manlibro pri instruado de Esperanto – libro eldonita kune kun ILEI, sub la redaktora gvido de Katalin Kováts. Kontribuis al ĝi 13 aŭtoroj. (Aperis jam 3 eldonoj). La verko estas rezulto de la projekto Flugiloj de Malfacila Vento kaj uzita dum ĝiaj seminarioj kiel instru-libro.

Pri Vikipedio E@I realigis du verkojn: Vikipedio – praktika manlibro (en 2005) kaj Vikipedio por vi (en 2008), detala verko, kiu klarigas la fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto.

En 2008 aperis unua terminaro prikomputila Komputeko. Ĉar ĝi rapide elvendiĝis, en 2012 aperis dua eldono, ampleksigita.

Detala gramatiko de EsperantoEkde la jaro 2010 E@I transprenis la organizadon de KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Tial ankaŭ E@I ek-eldonis la KAEST-prelegokolektojn en 2011, 2013 kaj 2015.

Cetere sub la marko de E@I aperis (en 2010) “lernu!-gramatiko” – la libro Detala gramatiko de Esperanto – nova verko de la aŭtoro de PMEG – Bertilo Wennergren, kiu kreis tiun ĉi libron, kiu baze estas mallongigo de PMEG kun parte aliaj gramatikterminoj. En 2013 aperis, lernolibro de la minimumisma lingvo tokipono, lernebla de Esperanto (kiu cetere estis entute la unua papera lernolibro de tiu ĉi lingveto).

Diskoj

E@I
De la diskoj estus certe menciindaj eĉ ĉiuj, ĉar ĉiu el ili estas iaspeca unikaĵo en la E-movado kaj eĉ ekster ĝi. La KD Esperanto estis produktita en la jaro 2008, danke al la kunlaboro de E@I kaj urbo Bjalistoko aperis la disko en la pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza – ĝis nun temas pri la plej multnombra Esperanto-eldonaĵo elektronika. La kompakta disko kun simpla nomo “Esperanto” estis eldonita en 400.000 ekzempleroj. La disko estas dulingva (pole kaj Esperante) kaj celas prezenti E-on al ĝenerala publiko per luda, amuza formo.
E@I
DVD-Romo Esperanto elektronike estas la plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto. Ĝi celas du publikojn: al esperantistoj ĝi donas amason da interesaj Esperanto-materialoj (libroj, artikoloj, muziko…), al neesperantistoj ĝi liveras informojn pri Esperanto, kursojn, vortarojn… Aperis kvar eldonoj de la furora disko, ĝi alportas enhavon en 26 lingvoj, la lasta eldono estis la plej ampleksa, kun multaj novaj fotoj, libroj, kantoj, gazetoj, ktp. La kompleta enhavo de tiu ĉi disko aperas nun ankaŭ senpage rete ĉe: http://dvd.ikso.net

DVD-video Esperanto estas… estas moderna inform-filmo pri Esperanto, dediĉita al neesperantista publiko. Ĉefa celo estas prezenti Esperanton kiel vivan, modernan kaj plene funkciantan internacian lingvon kun multaj trajtoj. La filmo havas 43 minutojn kaj 6 partojn, ĉiu prezentanta alian aspekton de E-o. Entute la filmo havas voĉ-registron en 10 lingvoj kaj subtekstojn en 26! La DVD-video aperis en 2 eldonoj – dividitaj laŭlingve (versio A kaj B), ambaŭ po 2000 pecoj. La filmo spekteblas ankaŭ en Jutubo.

DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 kaj 2014 estas interesaj kaj de la enhava kaj de la arkiva vidpunkto. Sur la diskoj ja aperas la kompleta tiama enhavo de la E-lingva Vikipedio. Se do hazarde reto ĉesos funkcii, Esperanto-versio de Vikipedio estos savita :).

Legu pli: http://www.ikso.net/eo/projektoj/eldonajxoj.php
Krom tiu ĉi agado aperas ankaŭ aliaj eldonaĵoj, rilataj al EO, foje tre popularaj. Bona ekzemplo estas la broŝuroj: Malkovru Esperanton, kiu ĝis nun aperis en 10 lingvoversioj http://www.ikso.net/eo/broshuro/ Tre ŝatataj estas ankaŭ diversaj E-aj T-ĉemizoj, kaj aliaĵoj, kiel ekz. insignoj aŭ glumarkoj.

Projektoj retaj

E@I kreis, kunkreis kaj funkciigas plurajn retpaĝarojn, kiuj rilatas al edukado en interreto kaj havas rilaton al Esperanto aŭ lingvoj ĝenerale. Pluraj el la retpaĝaroj estas konstante prizorgataj, kelkaj funkcias sen aktiva prizorgo, kaj kelkaj estis transdonitaj al aliaj organizoj. E@I ankaŭ kiel partnero subtenas personajn iniciatojn de siaj membroj, ekzemple per disponigo de rethotela loko.

Jen la listo de unuopaj projektoj:

Esperanto

E@Iwww.lernu.net
www.vortaro.net
www.komputeko.net
www.bretaro.net/
http://dvd.ikso.net
http://drakoj.ikso.net/
http://ridejo.ikso.net/
http://apetito.ikso.net/
http://eo55.ikso.net/
http://blogo.ikso.net/
http://kantaro.ikso.net/

Aliaj lingvoj

http://slovake.eu/ (13 lingvoj, inkluzive de EO)
http://deutsch.info/ (15 lingvoj, inkluzive de EO)
http://tokipona.info/ (kurso kun ekzercoj, de EO)
http://speaklearn.eu/ (20 lingvoj, inkluzive de EO)
http://lingvo.info/ (21 lingvoj, inkluzive de EO)
http://mluvtecesky.net/ (5 lingvoj)
http://espa2.eu/ (11 lingvoj)

Aliaj edukaj

http://monda.eu/ (10 lingvoj, inkluzive de Esperanto)
http://cyberhelp.eu/ (8 lingvoj)

Staĝoj

De 2010 ĝis 2013 laboris en E@I entute 14 staĝantoj el 6 landoj (8 per Erasmus, 1 per Campus Hungary, 5 sen stipendio)

Volontuloj

Nome de EVS (Eŭropa Volontula Servo) E@I akceptas en sia oficejo en Partizánske volontulojn (18-30 jaraj) por labori pri diversaj projektoj. Ĝis nun: 9 volontuloj el 9 landoj.

Matthieu Desplantes (Francio)
Kaan Kızılgün (Turkio)
Rasmus Åkerlund (Svedio)
Matthias von Laer (Germanio)
Anna Liszewska (Pollando)
Alberto Muzzu (Italio)
Elena Ĥusanova (Rusio)
Oleh Rohalskyj (Ukrainio)
Robert Nielsen (Irlando)

Oficejo

Ekde la 1a de julio 2011, danke al subteno de la urbo Partizánske kaj ties urbestro Jozef Božik, E@I disponas pri propra oficejo en ĝia urbocentro. La unua oficejo havis la surfacon de 60 m² kaj laborlokojn por 5 personoj. En junio de 2013 estis ŝanĝita loko de oficejo ene de la sama konstruaĵo, la oficejo iĝis pli granda kun 100 m² kaj du ĉambroj. Ekde ĝia stariĝo ĉiuj staĝantoj kaj surlokaj aktivuloj de E@I komune laboras tie.
E@I

Vikipedio

Kun Vikipedio jam estas longjara kaj diversspeca kunlaboro, ekde instigo al E-istoj verkadi, eldonado de libroj pri ĝi, okazigo de konkurso, kunorganizado de trejnadoj ktp.
https://eo.wikipedia.org

Kampanjoj

Foje E@I lanĉas monkolektajn kampanjojn, ĉefe kun konkreta celo, por subteni konrektan projekton. Tiel okazis por ekz. eldoni la DVDjn (Esperanto Elektronike, Esperanto estas…), por aperigi retan version de PIV (vortaro.net) aŭ helpi kolekti financojn por ESF.

Gazetaro

Multfoje jam aperis diversspecaj artikoloj en Esperanto-gazetaro de E@I-teamanoj. Regule ili aperas en La Ondo de Esperanto, ofte en la revuo Esperanto, en Libera Folio, Esperantisto Slovaka ktp. Ankaŭ pli kaj pli ofte aperas mencioj pri diversaj projektoj de E@I en neE-a gazetaro diverslande, ĉefe lige kun la edukaj lingvo-retejoj.

Prezentoj/prelegoj

E@I kunorganizas aŭ alimaniere kontribuas al la kleriga programo de aliaj esperanto-aranĝoj, ekzemple al la seminario Sabla Printempo okazanta en Ĉeĥio aŭ la Esperanta Vikimanio (okazinta en 2011 en Svitavy). Ankaŭ en la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto laste aperas kontribuoj de E@I (propraj prelegoj dum la 93-a UK; propra salono dum la 94-a UK; du kontribuoj al la Kleriga lundo kaj organizo de la Terminologia forumo dum la 96-a UK, prezentoj dum la Kleriga lundo dum la 98a kaj 100a UK)…

Kunlaboro

E@I tre regule kunlaboras kun diversaj organizoj, kaj Esperantaj, kaj neEsperantaj, por atingi siajn celojn. Tia kunlaboro foje estas longjara kaj tre vasta, kiel ekz. kun la firmao Studio Gaus, kiu nun ĉefprogramas ĉiujn grandajn edukajn projektojn, kaj la posedanto de ĝi, Jevgenij Gaus, ja estis antaŭa aktivulo en E@I kaj TEJO. La kunlaboro povas havi tute diversan aspekton, kaj daŭron. E@I jam kunlaboris kun multegaj organizoj pri multaj projektoj, ekz. kun ILEI, EEU, TEVA, SAT, TEJO, UEA, Landaj asocioj, diversaj neE-aj organizoj, universitatoj ktp.

Subteno

Financa subteno estas daŭre unu el la plej grandaj defioj por E@I – ju pli da profesiaj projektoj kaj teamanoj, des pli da financoj estas bezonataj. Malfacilas foje trovi sumojn por ĉiu inda projekto, tial ofte kelkaj planoj devas atendi dum jaroj, por povi realiĝi. Kelkaj atendas ĝis nun… Se iu emus subteni la agadon de E@I, detaloj pri la subtenebloj:
http://www.ikso.net/eo/subtenu/index.php

Jen du niaj plej grandaj sponsoroj:

ESF

La plej granda subtenanto de nia agado poresperanta estas sendube “Esperantic Studies Foundation”, sed kiu multaj el nia projektoj tute ne ekzistus. Grandan dankon al ili, E@I esperas ankaŭ en la estonte proksime kunlabori!
http://esperantic.org/

EU

Ĉiuj grandaj edukaj retejoj (krom lernu.net) aperis danke al la subteno de Eŭropa Komisiono kaj EU entute. Ekde la jaro 2009 E@I jam regule partoprenas projektojn, subtenitajn de EU, kaj danke al tio entute povas labori kaj antaŭenigadi siajn celojn.

Kompreneble, granda danko apartenas ankaŭ al ĉiuj privataj donacintoj kaj ĉiuj volontuloj, kiuj dum la tuta vivodaŭro de E@I helpas al la organizo diversmaniere! Sen tiu heroa laboro de multaj homoj de la tuta mondo E@I jam certe ne ekzistus.

Konklude

La 10-jariĝo de E@I estas bona okazo sumigi aktivecojn kaj aktivadojn de ĝi. Tiu ĉi artikolo volis doni almenaŭ bazan superrigardon pri diversaj kaj buntaj agadoj, pri kiuj E@I okupiĝas. Certe eblus skribi multe pli, eĉ pri ĉiu unuopa projekto. Sed la novaj projektoj jam atendas sian realigon, do estas tempo adiaŭi kaj daŭrigi la laboron. Ĝis revido ĉe iu el la projektoj aŭ aranĝoj de E@I!

Legu pli pri E@I:
www.ikso.net
https://eo.wikipedia.org/wiki/E@I
fotogalerioj de pluraj aranĝoj: http://picasaweb.google.com/esperanto666/

Peter Baláž

Ĉi tiu artikolo aperos en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/11/ei-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to 10-jariĝo de E@I – projektoj, defioj, sukcesoj

  1. Mi multe profitis de via profesia kaj multflanka agado dum mia laborado. Kaj tio estas plej grava: esti utila al komunumo. Vi brile plenumas tiun ĉi taskon. Dankon kaj gratulon al vi!

  2. Kirilo Brosch diras:

    Ankaŭ mi aldonas min al la gratulantoj, mem sufiĉe ofte profitinte kaj -ante de la laboro de E@I!
    Ĉion bonan por la venontaj dek jaroj.

  3. Mirinda organizajho, E@I!!!
    Instruaj helpiloj kaj kursoj kronas ghian agadon.
    http://www.lernu.net estas nemalhavebla retpagho.
    GRATULOJN por tiuj 10 jaroj!!!
    Kaj kuraghe antauen por pliaj 10 kaj pliaj jaroj!

  4. Detlev Blanke diras:

    Ankaŭ mi estas forte impresita pro la saĝa, celkonscia kaj moderna laboro de la junuleca E@I, kiu havas konsiderindajn rezultojn.
    Ili montras modelon, kiun devus sekvi multe pli da movadaj instancoj, almenaŭ lerni de ili.

    Amike

    Detlev Blanke

  5. José Antonio Vergara diras:

    Jam de pluraj jaroj mi sekvas kun admiro kaj vera plaĉo la novigan, pluraspektan, trafe efikan agadon de E@I
    Kun dankemo mi gratulas ĝiajn aktivulojn okaze de tiu ĉi ĝojiga datreveno

Respondi