Nia trezoro: Drezen, la ruĝa-verda car’

DrezenAntaŭ du monatoj en la artikolo pri Eŭgeno Lanti ni menciis pri Ernest Drezen. Nun ni konatiĝu kun li pli detale.

Ernests Vilhelms Drēziņš estis latvo. Li naskiĝis la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892 en Libava en Kurlanda gubernio de Ruslando (nun: Liepāja en Latvio) kiel la unua el la du filoj de la dragmaŝinisto Kārlis Drēziņš. La juna Ernest lernis en realaj lernejoj de Libava kaj Kronŝtadt (apud Peterburgo), kien la familio migris en 1908. En la ruslingva medio li mallatvigis sian nomon, ekuzis la patronomon kaj fine iĝis Ernest Karloviĉ Drezen. Post la reala lernejo li studis en la Peterburga teknologia instituto (1911-16), samtempe laborante en la Kronŝtadta haveno kiel teknikisto kaj subinĝeniero. Fininte post la instituto trimonatan armean inĝenieran lernejon, li servis en la armeo kiel subleŭtenanto.

Brila kariero

En la revolucia jaro 1917 Drezen aliĝis al la Partio de Socialistaj Revoluciuloj, tiam la plej populara inter la revoluciaj partioj, sed en 1918 li transiris al la bolŝevista partio, venkinta en la revolucio, kaj aliĝis al la Ruĝa armeo, en kiu li servis ĝis 1921 kiel komisaro, komandanto kaj oficiro pri provizado.

Post la eksarmeaniĝo Drezen plenumis en Moskvo gravajn oficojn, interalie: en la Ruslanda Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj (1921-23), en la ministerio pri ekstera komerco kaj en la Laborista-kamparana inspekta departemento (1924-26). Poste li estis direktoro de la Instituto de komunikado (1926-30), docento en la Moskva ŝtata universitato kaj profesoro en la Moskva aŭtomekanika instituto (1931-32), vicdirektoro de la ŝtata trusto Orgenergo. Ekde 1933 li laboris en la Tutsovetia komitato pri Normigado.

Konata fakulo pri raciigo kaj organizo de laboro, normigado kaj terminologio, li verkis ĉ. 30 librojn kaj multajn artikolojn kaj gvidis redaktan komitaton, kiu rusigis la fundamentan verkon de Wüster Internationale Sprachnormung in der Technik. Drezen iniciatis fondon de terminologia komitato ĉe ISA (Internacia federacio de landaj normigaj asocioj), al kiu kun subteno de Wüster li proponis normigan terminologian kodon surbaze de Esperanto. Krome, li estis estrarano de VOKS (Sovetunia societo pri kulturaj ligoj kun eksterlando) kaj ĝenerala sekretario de CK SEU.

Esperantisto kaj interlingvisto

Drezen konatiĝis kun Esperanto kaj Ido ĉ. 1909 kaj post la studentiĝo aktiviĝis por Esperanto. En 1913 li aliĝis al la Esperanto-grupo ĉe la teknologia instituto kaj poste prezidis ĝin, estis estrarano (ekde 1913) kaj prezidanto (1917-19) de la peterburga societo Espero. Li instruis Esperanton en Peterburgaj altlernejoj, kuniniciatis la interlingvistikan societon Kosmoglot (1916) kaj ofte prelegis en ĝi, kunfondis la Esperanto-sekcion de Komunista Internacio (ESKI, 1919-21) kaj en 1921 ekgvidis la landan Esperanto-movadon.

DrezenPri lia movada rolo temos sube, sed ni ne forgesu, ke li estas elstara fakulo pri la historio de planlingvoj kaj de Esperanto. Jam en la 18-jara aĝo li aperigis ruslingvan skizon pri la historio de la internacilingva ideo en la gazeto Kotlin (1911); poste ĝi aperis broŝurforme (1922) kaj libroforme en 1925 kaj 1928 (kun prefaco de Nikolaj Marr), reeldonita en 2004. En 1931 aperis libroforme ĝia Esperanta traduko Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado (reeld. 1967, 1991). Ankaŭ liaj verkoj Zamenhof (1929) kaj Analiza historio de Esperanto-movado (1931) estis reeldonitaj. Drezen verkis librojn kaj artikolojn esperantologiajn kaj interlingvistikajn, lernolibron de Esperanto (kvar eldonoj), redaktis la bultenon de CK SEU, kompilis kaj redaktis plurajn eldonaĵojn de SEU kaj EKRELO. Ekde 1929 li estis membro de la Lingva Komitato kaj korespondanto de la Akademio de Esperanto por la rusa lingvo.

Organizaj bataloj

La Esperanto-movado en Ruslando post la revolucio kaj interna milito estis vigla sed malorganizita pro manko de kunordiga asocio kaj tutlanda gazeto. En Ruslando estis 60 Esperanto-kluboj kaj (surpapere aŭ reale) pluraj diverstendencaj revoluciaj organizoj: Ligo de Socialistoj-Universalistoj, “Libero, egaleco kaj frateco tutmonde”, Tutmonda Ligo de Socialistaj Esperantistoj, ESKI k. a. Kelkaj el ili eldonis bultenojn. En Moskvo funkciis Domo de Esperanto.

En tia situacio la 1-5an de junio 1921 en Petrogrado okazis la 3a Ruslanda Esperantista Kongreso. Ĝi decidis apartigi la socialisman Esperanto-movadon disde la burĝa kaj servigi ĝin al la soveta ŝtato. Pri la rolo de la fondota landa asocio okazis akraj diskutoj inter la adeptoj de la rigora partia strukturo (ESKI), centrigita parti-linia organizo super la grupoj (Drezen) kaj federacio de esperantistaj organizoj (anarkiistoj).

La koncepto de Drezen venkis, kaj la tuta esperantista aktivado en la lando devis okazi en la kadro de Sovetlanda (poste: Sovetrespublikara) Esperantista Unuiĝo (SEU), fondita en la kongreso. Drezen fariĝis la unua prezidanto de la Centra Komitato (CK) de SEU (poste: ĝenerala sekretario).

Drezen sciis, ke en la lando de l’ venkinta proletaro povos efike agadi nur unueca asocio sen “fremdaj elementoj”, kaj li aplikis al la Esperanto-movado la bolŝevistan taktikon de batalo kontraŭ malamikoj. Li batalis kontraŭ la “malamikoj de la propra tendaro” (membroj de CK SEU, malkonsentaj pri la politiko de Drezen), kontraŭ “maldekstra devio” de ESKI, kontraŭ UEA-anoj kaj aktivuloj de la antaŭrevolucia movado, kontraŭ anarkiistoj-federalistoj, kontraŭ konformistoj kaj algluiĝintoj, kontraŭ la Moskva Klubo, kiu en 1922 eksiĝis el SEU, kaj kontraŭ la gazeto-eldonejo La Nova Epoko en kiu kunlaboris simpatiantoj de komunismo, anarkiismo kaj senpartiaj literaturemuloj. Pluraj venkitoj (ekzemple, la novepokanoj Demidjuk kaj Nekrasov) akceptis la ideojn de Drezen kaj agadis en SEU, sed kelkaj malkontentuloj (ekzemple, la anarkiistaj novepokanoj Futerfas kaj Hajdovskij) baldaŭ estis malliberigitaj.

Post la purigo de SEU, kiam, laŭ la vortoj de Drezen, “la antaŭan toleremon de la esperantistoj al ĉiu konanto kaj uzanto de la lingvo anstataŭis ĉiam pli grava principa elektemo laŭ la ideologia kaj organiza kriterioj”, la nova asocio impete ekprogresis.

Kia estis SEU

Drezen

Ernest Karloviĉ Drezen (sidas en la mezo) inter gvidantoj de SEU (apud Drezen staras Nikolaj Nekrasov)

SEU estis centrigita organizaĵo kun Centra Komitato, ties Sekretariato kaj Ĝenerala Sekretario, kiuj efektivigis sian gvidon mem kaj per la teritoriaj komitatoj. SEU havis en Moskvo oficejon kun kelkaj salajrataj oficistoj kaj eldonis sian Bultenon kaj ruslingvan revuon Meĵdunarodnyj Jazyk (Internacia Lingvo). SEU eldonis multajn librojn, precipe lernilojn, propagandajn kaj politikajn broŝurojn. En oktobro 1930 SEU fondis eldon-kooperativon por revolucia Esperanta literaturo (EKRELO) kun sidejo en Lepsiko (ekde 1933 en Amsterdamo). Reale la libroj estis presataj en Moskvo, kaj EKRELO funkciis kiel librovendejo.

Responde al la alvoko por internaciisma edukado de laboruloj, SEU en 1926 organizis helpe de alilandaj aktivuloj de SAT internacian korespondadon inter neesperantistaj uzinoj, fabrikoj kaj redakcioj de lokaj gazetoj per Esperanto.

SEULa kontribuon de SEU al la internaciisma edukado kaj al la diskonigo de USSR eksterlande la ŝtato kompensis per permeso de (cenzurata) eldonado, pozitiva traktado de Esperanto en gazetaro kaj ĝia uzado en radio, instruado de Esperanto en lernejoj kaj uzinoj k. s. SEU estis unu el nemultaj sociaj organizoj, kiuj rajtis inviti eksterlandanojn al la festado de la 10a jubileo de la Oktobra Revolucio. Pli ol 20 proletaj esperantistoj pasigis kelkajn semajnojn en USSR je la ŝtata kosto, vizitis diversajn urbojn, paroladis Esperante en radio kaj estis filmitaj. En bankedo aranĝita por honori la gastojn, prezidanto de la sovetunia registaro, membro de la politika buroo de CK de la bolŝevista partio Aleksej Rykov tostis: “Vivu Esperanto!”

Danke al la scioj de Drezen pri scienca labororganizo kaj al lia sperto pri administrado, en la komenco de la 1930aj jaroj SEU kun pli ol ok mil membroj iĝis la plej amasa kaj la plej aktiva landa Esperanto-asocio en la mondo. Kalocsay dediĉis al li sian rimportreton:

Drezen, la ruĝa-verda car’
Rigore regas en la SEU,
Postulas, oni lin obeu
En ĉiu pens’ kaj ĉiu far’.

Lanti kaj herezular’
Pro la transpag-prohibo veu!
Drezen, la ruĝa-verda car’
Rigore regas en la SEU.

Li historias, kun deklar’
Ke l’ vanta iluzi’ pereu,
Dialektikon oni kreu.
Kaj kreas, pape, sen erar’

Drezen, la ruĝa-verda car’.

Internacie

La gvidanto de SAT Eŭgeno Lanti kaj Drezen renkontiĝis somere 1922 en Kremlo okaze de la vizito de Lanti al Kominterno kaj interkonsentis pri kunlaboro, kvankam Drezen kontraŭis la ne pure komunisman, superpartian karakteron de SAT. En marto 1923 CK SEU asertis, ke la agadsfero de SEU ampleksos ĉiujn landojn, kie “la komunistoj starigos la sistemon de Soveta regado”, do supozeble “post kelka tempo” ankaŭ Pollandon, Germanion, Ĉinion ktp. Sed ĝis tiu tempo SEU alvokis komunistajn esperantistojn subteni SAT, “samtempe senmaskante idealismajn falsideojn de SAT kaj trudante al ĝi <…> pli da komunista influo”.

En la 3a Kongreso de SAT (Cassel, 1923) Drezen proponis al SAT aliĝi al Kominterno, sed la kongreso ne aprobis la proponon. Drezen ne plu insistis pri ĝi, kaj akceptis la situacion tia, kia ĝi estis: SEU detenis sin de aktiva kritiko de SAT kaj ebligis al siaj membroj facilan aliĝon al SAT, kaj en la organoj de SAT ne aperis mallaŭda materialo pri Sovetio. Tiu kompromisemo ebligis organizi la 6an Kongreson de SAT en Leningrado (1926) kun ĉ. 400 partoprenantoj el 14 landoj. La sovetia poŝto okaze de la kongreso emisiis poŝtmarkon (unu jaron pli frue en USSR aperis la unua poŝtmarko kun Esperanta teksto). Post la Leningrada kongreso en SAT membris preskaŭ du mil sovetianoj – triono de la tuta membraro.

La rilatoj inter SEU kaj SAT ŝanceliĝis en 1928, kiam SAT eldonis la broŝuron de Lanti La laborista esperantismo, en kiu Lanti prezentis sian nemarksistan doktrinon sennaciismo kiel kvazaŭprogramon de SAT. Komenciĝis akra gazeta polemiko, kaj fine SEU aplikis drastan rimedon: ĝi rifuzis transpagi al SAT la kotizojn de la sovetiaj SAT-anoj.

Fine de 1930 Drezen iniciatis la revuon Internaciisto kiel la organon de la “klasbatala SAT-opozicio”. La gazetoj de SAT estis sisteme konfiskataj en USSR. SAT respondis: Drezen kaj ok aliaj opoziciuloj estis eksigitaj el SAT. La kunlaboro ĉesis.

Laŭ iniciato de SEU kaj GLEA (Laborista Esperanto-Asocio por Germanlingvaj Teritorioj, sub komunista regado) en aŭgusto 1932 en Berlino okazis la fonda kongreso de la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) kun sidejo en Berlino kaj Internaciisto kiel la organo de IPE.

Sed pro la ekrego de la nazioj GLEA estis fermita printempe 1933, la oficejo de IPE estis translokita al Amsterdamo, kaj fondiĝis IPE-Centro en Leningrado. Ĉar Internaciisto ne plu povis aperi en Germanio, Bulteno de CK SEU transformiĝis je Sur Posteno, kiu dum unu jaro estis samtempe organo de SEU kaj IPE. Kvankam IPE, kiu havis nur kolektivajn membrojn, estis pli granda ol SAT, sen GLEA ĝia agado ŝrumpis, kaj Drezen, seniluziigita pri IPE, komencis korespondi pri kunlaboro de SEU kun la burĝa UEA, sed sensukcese.

Neevitebla fino

En 1933-34 ankaŭ SEU ekhavis problemojn. La Sovetuniaj aŭtoritatoj ne permesis funkciadon de vere sendependaj organizoj, kaj tiuj devis adapti sian agadon al la bezonoj de la ŝtato kaj partio. Sed neniu fideleco povis savi organizaĵon, kies gvidantoj dum 15 jaroj subtenis kontaktojn kun eksterlando, kaj la ŝanĝo de la slogano pri la tutmonda revolucio al tiu por ĉiamaniera fortikigo de USSR malgravigis la internaciismon, kaj do ankaŭ Esperanton, kiu ne estis bezonata por konstruado de socialismo en nur unu lando.

Муждународный Язык

La lasta numero de “Международный Язык”

Unue, en 1934-35 malaperis aŭ grave reduktiĝis la privilegioj de SEU en la sferoj de eldonado, informado, vojaĝoj kaj financo. La gazetoj de SEU malakuratiĝis. En 1935 kelkaj gvidantoj de SEU estis arestitaj. En 1935-36 radioj ĉesis emisii en Esperanto.

En tia situacio la 25an de aŭgusto 1936 “pro troa okupateco en la laboro” Drezen estis liberigita de la ofico de la ĝenerala sekretario de CK SEU, kiun okupis Pavel Ŝumilov. La 17an de aprilo 1937 Drezen estis arestita. La 27an de oktobro 1937 li estis mortkondamnita pro “fondo kaj gvido de kontraŭsovetia trockiista terorista organizo de esperantistoj kun la celo efektivigi en ĝia kadro sabotan-teroristan agadon kaj spionadon por Germanio” kaj samtage pafekzekutita. La 2an de novembro 1937 estis kondamnita kaj sekvatage pafekzekutita lia edzino Jelena Sazonova-Drezen (1899-1937). Drezen estis rehonorita la 11an de majo 1957.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Lanti en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj:

Blanke W. Planlingvaj impulsoj por terminologoj – Wüster, Drezen, Warner // Blanke W. Pri terminologia laboro en Esperanto. Nov-Jorko: Mondial, 2013, p. 85-97.
Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979, p. 112 k. a.
Gorecka H., Korĵenkov A. Esperanto en Ruslando. Jekaterinburg: Sezonoj, 2000, p. 10-17.
Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005, p. 81-87.
Kuznecov S. Drezen, lia verko lia epoko // Drezen E. Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. Moskvo: Progreso, 1991, p. 3-40;
Lins U. Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko. La proksimiĝo de la sovetia Esperanto-movado al SAT // Sennacieca Revuo, 1987, №115.
Lins U. La danĝera lingvo: Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Moskvo: Progreso, 1988, p. 210-218, 384-390 k. a.
Stepanov N. Ernest Drezen – historiisto de Esperanto // Drezen E. Historiaj studoj / Komp. A. Korĵenkov. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992, p. 6-9.
Stepanov N. Tri renkontiĝoj kun N.K.V.D // Sennaciulo, 1992, №5.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015). Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la aŭtoro.

Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2015/11/drezen/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nia trezoro: Drezen, la ruĝa-verda car’1

  1. Dieter Rooke diras:

    Esperanto – komunistoj ankorau ekzistas . En jarlibro de UEA estas registrita la IKEK = Internacia kolektivo de Esperanto Komunistoj

Respondi