Katalunio, Eŭropo kaj Esperanto

Foto: Eŭropa Parlamento

Malagnosko de la kataluna lingvo puŝis katalunajn politikistojn kiel Oriol Junqueras al sendependeca politiko (Foto: Eŭropa Parlamento)

Vide el Bruselo

Ĉu Katalunio vere sendependiĝos post 18 monatoj? Nur la estonteco diros al ni kio okazos. Tamen la eventoj en Katalunio profunde pensigas nin pri lingvoj, nacieco kaj ankaŭ pri Esperanto. Ni ja scias, ke esperantistoj venas el plej diversaj politikaj fluoj. Iuj el ili ofte kaj vigle oponas al sendependecaj movadoj, vidante negativan naciismon. Tamen ekzistas vigla esperantista movado en Katalunio, kiu nun okupas ĉeftitolojn en Eŭropaj ĵurnaloj pro la sendependiĝaj streboj de ĉi tiu Hispania provinco.

Kiel reagi al tia movado? Malfacilas. Ja ĉiuj opinias surbaze de individuaj kaj komunumaj kialoj. Kiel kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo dum 20 jaroj, mi komence eksekvis la strebojn de Katalunio protekti sian apartan lingvon de la centriga tendenco en Hispanio.

En 2008 mi raportis en La Ondo de Esperanto, kiel Peter Moser, ĝenerala direktoro de la Germana Komerca Ĉambro en Hispanio, argumentis, ke ne estas profitdone uzi la katalunan, kiun parolas pli ol naŭ milionoj da homoj. Moser tiel reagis post kiam la Barcelona futbalteamo decidis ne flugi per Air Berlin, ĉar ĉi tiu germana flugkompanio rifuzis informi katalune pasaĝerojn, kiuj flugas al aŭ de katalunparolantaj regionoj. “Firmaoj interkomunikiĝas kun siaj klientoj en la lingvoj, kiuj estas komprenataj de la plimulto, kiel la hispana en Hispanio”, – klarigis Moser.

En 2010 mi raportis pri la streboj de Katalunio atingi pli grandan agnoskon por sia lingvo je la Eŭropa nivelo. Tio komenciĝis en 2005, kiam la irlanda aldoniĝis kiel oficiala EU-lingvo. La 2005a adapto de la Eŭropunia regulo №1 de la 1958a jaro ne nur agnoskis la irlandan kiel oficialan lingvon, sed ankaŭ aldonis novan kategorion de “kun-oficialaj lingvoj” por la kataluna, eŭska kaj galega. Tiama membro de la Eŭropa Parlamento, Oriol Junqueras, plendis ke la Hispania registaro ne plenumis eĉ la interkonsentojn kun la Eŭropaj institucioj pri la uzado de la kun-oficialaj lingvoj. Junqueras alvokis al plena oficialigo de la kataluna kaj aliaj kun-oficialaj lingvoj.

Junqueras nun estas ĉefo de sia partio kaj aparte gravas en la streboj de Katalunio sendependiĝi de Hispanio. Nenio certas rilate al Katalunio kaj aparte la reago de la registaro el Madrido. Tamen, kiel esperantistoj, ni certas, ke malrespektado de lingvaj rajtoj kondukas al kreskantaj negativaj tendencoj. La malagnosko de la lingva egaleco en Katalunio kaj en Eŭropo nenie bonas por la estonteco de nia kontinento.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/11/bruselo-26

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Katalunio, Eŭropo kaj Esperanto

  1. nuntempe diras:

    Se vi volas scii pli multe pri la politika procezo kiun trapasas Katalunio, mi invitas vin legi ĉi tiun blogon nuntempe.wordpress.com

  2. Tjeri diras:

    Mi ne ŝatas naciismojn, kaj ne vidas kialon fari escepton por la kataluna.
    Des malpli, ke mi opinias la lingvan problemon en Katalunio trompkaŝilo, ili ĉefe ne volas pagi impostojn por aliaj regionoj malpli riĉaj, jen ĉio.

Respondi