La oktobra Ondo aperis

La Ondo de EsperantoLa 25an de septembro tiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis la 31an festivalon ARKONES en Poznano, ricevis el la manoj de Halina Gorecka la oktobran kajeron de La Ondo, kaj intertempe pluraj abonantoj en Eŭropo jam ricevis kaj (ek)legis ĉi tiun revuon.

La oktobran kajeron de La Ondo malfermas en la tria paĝo artikolo de Peter Baláž pri la deka sinsekva esperantista partopreno en la ĉiujara Eŭropa Esperanto-Unio en la Ekonomia Forumo, kiu la 8-10an de septembro okazis en la pola urbo Krynica-Zdrój. Sur kelkaj sekvaj paĝoj en la sekcio Eventoj sekvas raportoj pri vivo esperantista, interalie, pri la kongreso de SAT en Slovakio, pri la landaj kongresoj en Irano kaj Rumanio kaj aliaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

En la sekcio Tribuno oni povas legi pri la nova projekto de la grupo E@I Lernu la Ĉeĥan kaj pri la rilatoj inter Esperanto kaj kvakerismo. Enestas en la Tribuno tekstoj de du niaj kolumnistoj: Dafydd ab Iago en Vide el Bruselo rakontas pri la problemoj rilataj kun la klimata ŝanĝiĝo, kaj en la rubriko Vortoj de Komitatano Z temas pri la klopodado de TEJO sendependiĝi de UEA.

Sur la kovrilo de la oktobra Ondo oni vidas interesan stratskulptaĵon el Vladikavkaz, kaj pri ĉi tiu urbo, la iama ĉefurbo de Kaŭkazio, interese rakontas Vjaĉeslav Ivano kadre de nia nova rubriko Urboj de Ruslando, en kiu ĉi-jare jam estis prezentitaj Smolensko, Tobolsko kaj Rostovo-la Granda.

Ĉi-jare en la kleriga rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto Aleksander Korĵenkov prezentas dek elstarajn gvidantojn de la Esperanto-movado. En la oktobra Ondo estas presita artikolo pri la legenda Andreo Ĉe.
En la oktobra rubriko Lingvo aperis lingvaj respondoj de Alexander Shlafer, direktoro de la sekcio Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto, kaj novaj demandoj pri la Zamenhofa Proverbaro de Jean-Luc Tortel (kaj respondoj de legantoj al pli fruaj demandoj).

La kultura sekcio ĉi foje enhavas kolekton de aŭtunaj poemoj de tri baltaj esperantistaj aŭtoroj (Hilda Dresen, Benita Kärt kaj Nikolao Ķūrzens), artikolon de Nikolao Gudskov Terura infano de la kura kulturo pri Dmitrij Pisarev, naskiĝinta antaŭ 175 jaroj, recenzon, kaj bibliografiajn noticojn.

Kiel kutime, fine de la revuo en Mozaiko estas nova konkursaĵo kaj la tradicia rubriko de István Ertl Spritaj splitoj kaj preskeraroj: El la kolekto de reduktoro, kaj en la komenco estas la listo de la jubileoj, datrevenoj kaj festoj por oktobro.

Kelkaj tekstoj el ĉi tiu kajero jam estas legeblaj en nia la novaĵretejo La Balta Ondo, kaj kelkaj pliaj aperos iom-post-iom, sed en ĉi tiu novaĵretejo aperas nur ĉ. triono da tekstoj el La Ondo de Esperanto, kaj por havi adekvatan imagon pri ĉefaj eventoj kaj diskutoj en Esperantujo, ankaŭ pri la kulturaj novaĵoj, oni devas legi la revuon mem.

En ARKONES komenciĝis la abonado por 2016, kaj trideko da ĉeestantoj pagis surloke siajn abonkotizojn. La Ondo de Esperanto estas abonebla en la tradicia (papera) formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. Ni proponas rabatojn por ekssovetiaj, orienteŭropaj, afrikaj, sudamerikaj kaj aziaj landoj. La elektronika jarabono por la tuta jaro kostas nur 15 eŭrojn.

http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Ne forgesu (re)aboni la Ondon por 2016!

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi