Oktobro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

oktobro1. Antaŭ 75 jaroj (1940) Finnlando kaj Germanio subskribis aliancan kontrakton.

3. Tago de la Germania unuiĝo: antaŭ 25 jaroj (1990) GDR iĝis parto de FRG.

5. Monda instruista tago.

Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Françoise Athénaïs de Rochechouart de Mortemart (1640-1707), konata kiel markizino de Montespan, oficiala favoratino de Ludoviko XIV, de kiu ŝi naskis sep infanojn.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Mario Lemieux (1965-), elstara kanada hokeisto, legendo de Pittsburgh Penguins.

7. Antaŭ 5775 jaroj (3761 a. K.) laŭ la judismo la Eternulo kreis la mondon – komenco de la judisma tempokalkulo.

John Lennon9. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis John Lennon (1940-80), brita rokmuzikisto, kunfondinto de The Beatles.

10. Antaŭ 550 jaroj naskiĝis Selimo I (1465-1520), la naŭa sultano de Otomanio kaj la 88a ĥalifo.

13. Antaŭ 200 jaroj en Italio estis ekzekutita Joachim Murat (1767-1815), bofrato de Napoleono, marŝalo de Francio kaj ĉefadmiralo de Francio, reĝo de la Napola Regno (1808-15).

Antaŭ 25 jaroj mortis Lê Đức Thọ (aŭtente: Phan Đình Khải, 1911-90), vjetnama revoluciulo kaj diplomato, laŭreato (kun Henry Kissinger) de la Nobela Pacpremio (1973), kiun li rifuzis akcepti.

Pisarev14. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Dmitrij Pisarev (1840-68), rusa publicisto, kritikisto, tradukisto kaj socia aganto.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Dwight David Eisenhower (1890-1969), usona politikisto kaj militisto, 34a prezidanto de Usono (1953-61).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ranieri Clerici (1940-), itala esperantisto, vicprezidanto de UEA (2007-09).

Antaŭ 25 jaroj mortis Leonard Bernstein (1918-90), usona komponisto, pianisto kaj dirigento.

Napoleono en la insulo Sankta Heleno15. Antaŭ 100 jaroj (1815) komenciĝis la ekzilo de Napoleono en la insulo Sankta Heleno.

Antaŭ 750 jaroj naskiĝis Temür Öljeytü (1265-1307), la sesa granda ĥano de Mongola Regno kaj la dua imperiestro de Juan (1294-1307).

17. Antaŭ 275 jaroj (1740) en Kamĉatko estis fondita la urbo Petropavlovsk-Kamĉatskij.

18. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Arie de Jong (1865-1957), disvastiganto kaj revizianto de Volapuko.

20. Antaŭ 125 jaroj mortis Richard Francis Burton (1821-90), brita vojaĝanto, geografo, diplomato, lingvisto, verkisto, tradukisto, poligloto.

Eduard Stettler21. Antaŭ 75 jaroj mortis Eduard Stettler (1880-1940), svisa esperantisto, prezidanto de UEA (1920-24, 1928-34).

Antaŭ 25 jaroj mortis Ŝri Ŝri Anandamurti (Prabhat Ranjan Sarkar, 1921-90), filozofo, verkisto, sociaganto kaj guruo, fondinto de Ananda Marga.

22. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Yitzhak Shamir (Icĥak Jezernickij, 1915-2012), ĉefministro de Israelo (1983-84, 1986-92).

Pele23. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Petro II (1715-30), nepo de Petro la Granda, imperiestro de Ruslando (1727-30) sub kontrolo de la Supera sekreta konsilio

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Edson Arantes do Nascimento (1940-), konata kiel Pelé – la plej fama futbalisto en la mondo, la sola trifoja mondĉampiono en la historio de futbalo.

26. Antaŭ 125 jaroj mortis Carlo Collodi (aŭtente: Carlo Lorenzini, 1826-90), itala verkisto, aŭtoro de La aventuroj de Pinokjo.

Anna28. Antaŭ 75 jaroj (1940) la armeo de Italio invadis Grekion.

Antaŭ 275 jaroj mortis Anna (1693-1740), filino de Ivano V (frato de Petro la Granda), imperiestrino de Ruslando (1730-40).

Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Ľudovít Velislav Štúr (1815-56), slovaka poeto, filologo kaj politikisto, ideologo de la slovaka nacia renaskiĝo, unu el la kreintoj de la slovaka literatura lingvo.

28. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Ivan Krestanov (1890-1966), bulgara esperantisto, aŭtoro kaj tradukinto de libroj en/pri Esperanto.

30. Antaŭ 675 jaroj (1340) la kristana armeo de Alfonso XI ĉe Río Salado venkis la muzulmanajn armeojn de Maroko kaj Granado.

31. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Karl Theodor Wilhelm Weierstraß (1815-97), germana matematikisto, konata kiel la patro de la matematika analizo.

Ĉi tiu listo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/10/oktobro-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi