Litovio: Grava renkontiĝo en la parlamento

KirkilasLa 28an de oktobro 2015 vicprezidanto de la Litovia parlamento kaj samtempe prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Gediminas Kirkilas akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Estis interkonsentite, ke Gediminas Kirkilas kun la delegacio, kiun krome eniros unu litova lingvisto kaj unu reprezentanto de neregistaraj organizaĵoj, partoprenos la internacian lingvo-politikan konferencon “Perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio“, okazontan la 28-29an de julio 2016 en la Slovakia urbo Nitra, kie tiutempe okazos ankaŭ la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en la periodo kiam Slovakio prezidos Eŭropan Union.

La konferencon organizos fakultato de mezeŭropaj studoj de Universitato de Konstanteno la Filozofo en Nitra partnere kun Instituto de hungara lingvistiko kaj finn-ugraj studoj de Universitato Eötvös Loránd (ELTE) en Budapeŝto, Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (Pollando), Universitato de Suda Bohemio en České Budějovice (Ĉeĥio) kunlabore kun Ministerio pri eksterlandaj kaj Eŭropaj aferoj de Slovakio. La konferencon kunorganizos Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF).

Al la konferenco estas invititaj, interalie, prof. Robert Philipson (Danlando), prof. Davide Astori (Italio), prof. François Grin (Svislando), prof. Ulrich Ammon (Germanio), prof-ino Ina Druviete (Latvio) kaj prof. Edmund Wittbrodt (Pollando). Unu el ĉefparolantoj estos la Litovia membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis. Vytenis Andriukaitis eventuale parolos en Esperanto. Ĉi tiu konferenco estas iaspeca daŭrigo de simila konferenco, okazinta en 2006 en Bratislavo.

En la renkontiĝo temis ankaŭ pri diversaj aspektoj de helpo al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos en julio 2016 en Birštonas, interalie, pri eventuala alta protektanto de BET-52. Estis traktita la temo de financa helpo de la Litovia ŝtato al BET-52, konkreta sumo baldaŭ estos decidota.

Gediminas Kirkilas delonge subtenas Esperanton. Ekzemple, en 2008 li, kiel ĉefministro de Litovio, estis la alta protektanto de la 1a Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno. La registaro de Litovio sub lia gvido asignis al Litova Esperanto-Asocio 150000 lidojn (pli ol 43 mil eŭrojn) por la organizado de la kongreso.

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas artikolo el la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/10/litovio-13

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Litovio: Grava renkontiĝo en la parlamento

  1. S. Rynduch diras:

    Estas fakto, ke Pollando sukcesis meti sur la Listo de Nemateria Kultur-heredajxo, sed tio estis preskaux sensignifa cxar gxuste tiuj kiel Eduardo per siaj fiaj agoj – forigo de EDE-PL Estraro la plej valoraj kaj merit ) malhelpis fari duan pasxon – surlistigi Esperanton inter aliaj elektataj lingvoj por studado (simile kiel tio estas en Hungarujo).

  2. A. Fabián diras:

    Pollando atingis meti Esperanton sur la Pola Listo de Nemateria Kultur-heredajho. Sed chu estas oficiale agnoskitaj en universitatoj kaj publika administracio de Pollando la KER-Diplomoj de Esperanto? Tio estas tre grava, fakte kerna celo de la esperanta movado por la estonteco de nia lingvo.

    Estas surprizinda la mono kaj klopodoj dedichitaj al la organizado de Kongreso dum la KER-diplomoj (vere grava afero) restas kiel senutilaj paperoj ekster Hungario.

  3. Eduardo diras:

    Jen ligilo al la artikolo en E-Vikipedio, kie vi povas legi paŝon post paŝo kiel EDE-Pollando konvinkadis politikistojn por Esperanto (2011-2012), okazigis la E-konferencon en Pola Parlamento (2012), okazis tiam la fondiĝo de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kaj fine la enskribo de Esperanto kiel portanton de E-kulturo sur la Landan Liston de Nemateria Kultur-heredaĵo, kaj estas en tiu artikolo ankaŭ informo kiel kaj kion fari por enskribi Esperanton kiel portanton de E-kulturo sur la prestiĝan Unesko-liston de Monda Nemateria Kultur-heredaĵo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Asocio_E%C5%ADropo_-_Demokratio_-_Esperanto

  4. S. Rynduch diras:

    Oni facile rikoltas fruktojn de aliaj kaj Eduardo tre volonte tion faras !(ne nur, ankaux monon).
    Fakto estas, ke EDE-PL estis iniciatoro, sed sen helpo de esperantistoj de aliaj polaj E- organizajxoj, tio ne sukcesus.
    Subskribi indas, ke Prezidanto de EEU insistis tion fari en Pollando,mi diskonigis en pola EDE kaj sen batalema agado de precipe kvaropo : Krzyzak, Komar, Burhardt kaj Matray, tio ne sukcesus. Apartan meriton havis Prof. Wittbrodt. Al ili mi esprimas
    dankon.
    Sekretario de EDE- Federacio – S.Rynduch

  5. Eduardo diras:

    Do mi proponas profiti tiun subtenon en Litova Parlamento kaj eble same en Slovakio kaj sekvi la sukceson de Pola Asocio Europo – Demokratio – Esperanto, char ghi jam sukcese strebis enskribi Esperanton kaj ghian kulturon sur la Polan Liston de Nemateria Kultur-heredajho. Se tio sukcesus ankau en Litovio kaj Slovakio, tiam tri landoj: Pollando, Litovio kaj Slovakio povus proponi ESPERANTON sur la Reprezentativan Unesko-Liston de nemateria kultura heredaĵo de la homaro. Rimarko: tion povas fari minimume tri landoj samtempe kaj interkonsentite – unu Pollando jam estas, do eble esperantistoj de Litovio kaj Slovakio sekvu la sukceson de EDE-Pollando, se tio ne sukcesus eble provu: Kroatio kaj Slovenio au Ukrainio ankaŭ faru saman laboron kiel EDE-Pollando kaj proponu al siaj ministroj pri kulturo kaj nacia heredaĵo.

Respondi