Polifonia Sufero

Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015

АлексиевичIam teoriistoj parolis pri la “fino de la historio”, kio okazus se la ĝenerala venko de libereco kaj demokratio metus la finan punkton, se ne plu estus antagonismoj en la socio, kaj la mondo atingus la pinton de la homa evoluo. Ni scias nuntempe, ke libereco estis nur burleska interludo en la landoj, kiuj iam forĉasis siajn komunistajn diktatorojn. Ne la romantika teorio de Hegel pravis, sed la klasikulo La Fontaine: “La historio ĉiam instruas nin, ke simplaj homoj suferas pro la stultaĵoj de potenculoj”. Kaj tiu historio daŭras.

Ĝuste tio estas la temo de la belarusa verkistino kaj ĵurnalistino Svetlana Aleksijeviĉ, laŭreato de ĉi-jara nobelpremio pri literaturo. Ŝia temo estas ĝuste la esplorado de kiom homoj povas elteni kaj suferi. Suferoj de homo soveticus kaj post soveticus. La komunistoj diktaturis dum 70 jaroj, kaj la longaj ombroj ankoraŭ hodiaŭ mallumas la mensojn. Pro tio la temo de Aleksijeviĉ neniel havas nur historian intereson, sed ĝi estas ŝoke reala.

La biografio de Aleksijeviĉ havas tipe sovetian fonon: ukraina patro, belarusa patrino, verkado en la rusa. Tiam ne estis nacioj, sed klopodoj bredi supernacian identecon. Tial la tri nuntempaj landoj kvazaŭ kunpretendas parton de la premio. Plej indigne tamen reagis kelkaj rusaj medioj. Ili imputis, ke Aleksijeviĉ ricevis la premion, ĉar ŝi “malamas Ruslandon”. La ŝtata opinio inventis la oportunan etikedon “rusofobio” por ajna kritiko de la nuntempa reĝimo kaj malavare aplikas ĝin. Aleksijeviĉ ja konsentis, ke la mondo de Stalin kaj Putin ne estas ŝia mondo, sed jes la stelulaj atingaĵoj de la rusa kulturo.

Ŝia mondo estas tiu de la persekutitoj, malfeliĉuloj, malriĉiĝintoj; en ŝia mondo regas kruda realeco. La problemoj kun la cenzuro komenciĝis jam ĉe ŝia unua libro Milito ne havas virinan vizaĝon. La cenzuristo unue malhelpis la publikigadon de la libro kun la argumento, ke neniu plu volos partopreni en milito post legado de tia verko. Tia “primitiva naturalismo” evidente estis io tute nova en la rusa literaturo. Aleksijeviĉ intervjuis centojn da virinoj kaj donis voĉon al ili. Por la sekvinta libro ŝi kolektis memorojn de infanoj dum la dua mondmilito. Ofte la memoroj estas fragmentaj, ĉifonaj. Denove ŝi kreas kvazaŭ buŝan historion de la dua mondmilito. La Lastaj atestantoj ricevas voĉon danke al Aleksijeviĉ.

Jen nur eta ekzemplo:

Poste mi memoras nigran ĉielon kaj nigran aviadilon. Apud la ŝoseo kuŝas mia panjo, ŝiaj brakoj estas etenditaj. Ni petas ŝin ekstari, sed ŝi ne ekstaras. Ne leviĝas. Soldatoj volvis panjon en tendan tolon kaj ensabligis ŝin en tiu sama loko. Ni kriis kaj petis: “Ne enterigu nian panjon en la fosaĵon. Ŝi releviĝos, kaj tiam ni pluiros”. Sur la sablo krablis iuj skaraboj. Ni ne povis imagi, kiel panjo vivos kun ili sub la tero. Kiel ni poste retrovos ŝin, kiel ni renkontiĝos? Kiu skribu al nia paĉjo?

Unu el la soldatoj demandis min: “Knabineto, kiel oni nomas vin?” Sed mi forgesis… “Knabineto, kiun familinomon vi havas? Kiel oni nomas vian patrinon?” Mi ne memoris… Ni sidis apud la panja teramaseto ĝis la noktiĝo, kaj tiam oni prenis nin kaj metis sur ĉaron. Ĉaro plena da infanoj. Nin veturigis iu maljunulo, kiu survoje estis kolektanta ĉiujn. Ni venis en fremdan vilaĝon, kaj fremdaj homoj disprenis nin al siaj dometoj.

Mi longe ne parolis. Nur rigardis.

Poste mi memoras someron. Hela somero. Fremda virino karesas mian kapon. Mi ekploras. Kaj ekparolas… Rakontas pri panjo kaj paĉjo. Kiel la patro kuris de ni kaj eĉ ne rerigardis… Kiel panjo kuŝis… Kiel skaraboj krablis sur sablo…

La virino karesas mian kapon. En tiuj minutoj mi komprenis: ŝi similas mian panjon.

La verkaro de Aleksijeviĉ tute ne estas gaja legado. Tio validas ankaŭ por Zinkaj knaboj (pri la milito en Afganio), Ĉernobila preĝo (pri la eksplodo en la nuklea centralo) kaj Tempo el la dua mano (pri la pluvivo de sovetiaj konceptoj).

Sed ĉu entute estas literaturo, kion ĉi tiu ĵurnalistino produktas? Vikipedio instruas al ni, ke literaturo ne nur estas fikcio aŭ beletro, sed la “tuto de skribaĵoj, <…> kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron”. Cetere: la Nobela Komitato antaŭe atribuis la premion al historiaj verkoj, ekzemple al Theodor Mommsen kaj Winston Churchill. Tiam ili jam havis pli malferman komprenon de literaturo ol kritikistoj hodiaŭ.

La verkaro de Aleksijeviĉ estas, laŭ mi, pli ol kolekto de fontoj, same kiel la tuta simfonio estas pli ol la sumo de la unuopaj voĉoj. Por verki tiujn tekstojn necesas imago kaj vizio tiel libera kaj ampleksa kiel tiu de skribanto de fikciaĵoj.

Ĉu ŝiaj verkoj estas legendaj? Tio verŝajne, dependas de la vivloko. Se vi estas en postsoveta lando, kiam la traŭmoj de la pasinteco ankoraŭ hantas vin ĉiutage, tiam vi probable ne volos legi pri tio en viaj libroj. Unu el la atestantoj resumas tiel: “Tiam nia vivo estis malbona, sed nuntempe ĝi estas timoplena”.

Sed se vi ne povas imagi kiel oni vivas en diktaturo, se la sufero de rusoj, belarusoj, ukrainoj, tataroj kaj multaj aliaj homoj iel interesas vin, tiam Aleksijeviĉ estas evidenta elekto.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu artikolo saperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/10/kirschstein

Ekde 2004 Wolfgang Kirschstein ĉiujare prezentas en La Ondo de Esperanto ĉiun novan nobelpremiiton pri literaturo. La supra teksto estas lia 11a sinsekva artikolo tiutema. La pli fruajn prezentojn oni povas legi en nia arkiva retejo en la rubriko Kulturo, literaturo (fine de la listo).

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi