Belartaj Konkursoj de UEA en 2016

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 67a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 101a Universala Kongreso en Nitro.

Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita;

Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);

Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400×65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja;

Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2015. Unu premio.

Ĉiujn konkursaĵojn – en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro – oni sendu al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, prefere retpoŝte al la adreso: michela.lipari@tiscali.it; aŭ se ne eble, papere al la adreso: viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Michela Lipari kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104; Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546.

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj en 2015 estas legeblaj en la volumo Belarta rikolto 2015, eldonita de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkrusoj en 1950 troviĝas ĉi tie.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №589

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi