Kun la vendosumo de € 47 983,75 la Libroservo de UEA atingis dum la 100a UK en Lillo sian plej bonan kongresan rezulton de pli ol dek jaroj. La plej furora titolo estis la teatraĵo Feliĉas ĉiuj, prezentita sursceneje en la UK. De ĝi vendiĝis 120 ekzempleroj, dum la ofta ĉampiono de la kongresaj libroservoj, la prelegaro de la Internacia Kongresa Universitato, rikoltis 87 aĉetojn. La plej populara kompakta disko estis Kavaliriko de la grupo Kapriol’ (30 ekz.).
Sube estas listigitaj la 20 plej furoraj libroj kaj diskoj. Ne aperas bild- kaj poŝtkartoj, ludoj, glumarkoj, insignoj, skribiloj, ĉemizoj k.s., da kiuj vendiĝis centoj. Multaj varoj estis vendataj kun granda rabato.
120 Feliĉas ĉiuj (C. Sancricca)
87 Internacia Kongresa Universitato 2015 (red. J.A. Vergara)
52 Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts)
47 Fabeloj de la mezepoko (A. Striganova)
44 L’espéranto par la méthode directe (S. Marček)
42 Historio de la Esperanta literaturo (C. Minnaja, G. Silfer)
40 Sinonima vortaro de Esperanto (E. Dimov)
40 Lingvomanio (lingvo.info)
40 Kongresaj paroladoj (L. L. Zamenhof)
33 UEA en konscio de esperantistoj (Z. Galor, J. Pietiläinen)
33 Belarta rikolto 2015 (div. aŭtoroj kaj redaktoroj)
32 La templo de l’ suno (Hergé)
30 Esperanto por lernejaj klasoj, vol. 1 (J. Barboza)
30 Krimeo estas nia (K. Kniivilä)
30 Homoj de Putin (K. Kniivilä)
30 Interlingvo inter lingvoj (Red. M. Lipari kaj H. Tonkin)
30 Kavaliriko (KD; Kapriol’!)
29 Interdisciplinary Description of Complex Systems (div. aŭtoroj)
28 La Jaro 2016 (poŝagendo de FEL)
25 Kajto flugas (KD; Kajto)