Malferma Tago la 28an de novembro

Osmo BullerLa stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28an de novembro.

La 43a Malferma Tago estos la lasta por Osmo Buller kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA. Kvazaŭ adiaŭe li prezentos erojn el sia kolekto de bildkartoj pri Nieuwe Binnenweg kaj rakontos pri la historio de la strato. La prezento rilatos ankaŭ al la 60-jariĝo de la Centra Oficejo en Roterdamo, kie ĝi ekfunkciis novembre 1955 ĉe la placo komence de Nieuwe Binnenweg. La nunan domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176 UEA aĉetis en 1961.

Humphrey TonkinAnkaŭ prof. Humphrey Tonkin povus kompetente paroli pri la strato de la Centra Oficejo – li verkis pri ĝia ĉirkaŭaĵo la libron Tuj apude – sed la temon de lia prelego, UN ĉe la sojlo de nova epoko, donis alia datreveno, la 70a de la fondo de Unuiĝintaj Nacioj.

Povilas JegorovasKrome Povilas Jegorovas parolos pri la historio de Baltiaj Esperanto-Tagoj. Tiu aranĝo, komencita en 1959, estis tre grava por la Sovetunia movado kaj daŭre estas populara internacie. En 2016 la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Birštonas, Litovio.

Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horo.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №588

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi