Neniu miraklo por la klimato

Vide el Bruselo

Klimato

Ĉu la Pariza kunveno estos la lasta ŝanco eviti klimatkatastrofojn? (Foto: Eŭropa Komisiono)

Laŭ sciencistoj, Eŭropo verŝajne travivos ekstreme malvarman vintron ĉi-jare. Ili prognozas, ke la temperaturo falos sub 20 Celsiajn gradojn. Kompreneble, multaj skeptikuloj ĵetas polvon sur raportojn pri la klimata ŝanĝ(iĝ)o kaj deklaras, ke la homaro neniel respondecas pri la klimato. Klimatŝanĝiĝo, laŭ ili, estas maniero por registaroj imposti personojn.

Tamen sciencistoj daŭre indikas la mondvarmiĝon pro la grandegaj masoj da glacio degelantaj en la Arkta Oceano. La freŝa akvo verŝiĝas en la nordan Atlantikon kaj malhelpas la Golfan Marfluon alporti varman akvon el Karibio al la Norda Eŭropo. La marnivelo altiĝis tutmonde inter 17 kaj 21 cm dum la periodo inter 1901 kaj 2010. Plie, Gronlando kaj la Antarkta glacikovraĵo estas daŭre malkreskantaj ekde 1992. La averaĝa jara temperaturo en la nord-okcidenta Eŭropo altiĝis de 8,7ºC al 9,2ºC dum la lastaj 30 jaroj (1984–2013).

Malfacile troviĝos solvoj de la defioj, frontantaj la mondon, per interregistaraj traktadoj ene de la Kadra Konvencio de UN pri klimata ŝanĝiĝo. La diskutado finfine povos konduki nur al diplomatia komunikaĵo, sed ĉu ĝi respondos al la defioj? La altranga UN-konferenco, okazonta en Parizo ĉi-decembre, penos certigi internacian interkonsenton por tranĉi karbonemisiojn, kiuj pliigas la temperaturon de la tero.

Christiana Figueres

La politikistoj ne havas sufiĉe da preteco por fari klarajn promesojn pri maniero, laŭ kiu ili intencas redukti karbonemisiojn kaj fari kompromisojn. Christiana Figueres, la administra sekretario de la UN-Konvencio, atentigis, ke ekzistis “granda laboro” farenda antaŭ la pintkunveno, sed la diskutoj en Parizo ne kondukos al “miraklaj solvoj”.

Grava celo de UN estas, ke la landoj reduktu la karbonemisiojn por pluteni la kreskon de la temperaturo sub 2ºC por eviti la plej malbonajn efikojn de klimatŝanĝiĝo. Jam sciencistoj kalkulas, ke la tutmonda varmiĝo estas okazanta je ĉirkaŭ 0,3ºC dum unu jardeko. Christiana Figueres taksas, ke la ĝisnunaj promesoj, ricevitaj de la landaj registaroj limigos la tutmondan varmiĝon nur al 3ºC gradoj.

“Estas maljuste por la publiko opinii, ke Parizo prezentos miraklan solvon”, – ŝi diris en Bruselo. Ŝi ankaŭ koncedas, ke la Pariza interkonsento pri klimatŝanĝiĝo ne povos jure devigi la landajn registarojn. Ĝi estos nur “malferma invito”. Sed sen leĝa kaj ambicia interkonsento estos facile por landoj kaj entreprenoj eviti respondecon pro nereduktado de karbonemisioj.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/10/bruselo-24

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Neniu miraklo por la klimato

  1. Roland plejparte pravas, sed ne entute. Ja estas ege laŭdinde, ke la Ondo de Esperanto publikigas tian artikolon!

    La nombro de komentoj tamen indikas, ke tio ne trafas la kernon de la intereso de Esperanto-parolantoj… Unu ebla kaŭzo estas: Neniu vere scias, kion fari pri la temo. Do kial diskuti?! Oni bedaŭras, sed oni plufaras kiel antaŭe…

  2. Kaj kion faras la Esperantistoj? Ili diskutas pri lingvaj problemoj.

Respondi