Kapriol’! Kavaliriko: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.
La nederland-frisa grupo Kapriol’! ekzistas kaj aktivas de 2009, prezentante varian dancan kaj kantan muzikon, kiu emas sekvi la malnovan nederlandan muzikan tradicion. En la repertuaro de la grupo enestas kaj la popolaj muzikaĵoj (kun iom da moderna prilaboro), kaj pure originalaj pecoj. Krome, la kapriolanoj ŝatas aranĝi la t. n. folkbalojn, dum kiuj gravas ne tiom la dancaj movoj, kiom la komuna festado mem. Multaj el iliaj registritaj artaĵoj, laŭ mi, tre sukcese kreas kaj transdonas la etoson de tiaj aranĝoj: “Gravas ne en kia stat’ kaj ankaŭ ne la diven’ // Venis ni dancigi vin kaj gravas nur kompren’” (el la teksto de Reva danco).
La ĝenerala sono de la Kapriolaj verkoj ĉe la unua aŭdo impresas kiel popolstila dank’ al la uzado de flutoj, akordiono, vjolo, gitaro, mandolino kaj aliaj similaj muzikiloj, kun iom da perkutiloj; plifortigas tiun impreson ankaŭ la riĉa kaj bonkvalita plurvoĉa kantado. Tamen evitu la kaptilon, kiun, konfesinde, trafis mi mem dum la recenzado de la albumo Aventur’ de la sama grupo.
La vero estas, ke la kapriolanoj fakte ne ludas la pure popolan muzikon, sed nur uzas ĝin kiel grundon, surbaze de kiu ili aktive eksperimentas, kombinante kaj interplektante plej diversajn stilojn (ankaŭ sufiĉe modernajn). Kompare kun la antaŭa disko tiu eksperimentemo iĝis eĉ pli klara kaj sentebla, ankaŭ la ĝenerala sono de post tiu tempo eĉ pli variiĝis kaj rimarkinde evoluis al la sono iom pli “densa” kaj eble eĉ “peza”. Krome, kelkaj fragmentoj sonas preskaŭ psikedele; mi, kiel ŝatanto de la mondfama bando The Beatles, ne povis ne rimarki, ke la dua parto de Sofisma ĵigo stile kaj sone iom similas al la spirito de la bitlaj (pardonu mian esperantigemon, sed mi preferas paroli Esperante pri La Bitloj, ne pri The Beatles) kantoj Strawberry Fields Forever kaj Flying. La muziko de la grupanoj vere riĉas je neatenditaj, sed interesaj muzikaj kaprioloj, kiujn la atenta muzikemulo nepre malkovros kaj ĝuos!
La enhavo de la disko estas bunta kaj varia. Inter la 14 pecoj enestas ses originalaĵoj kaj kvin instrumentaj komponaĵoj; tri kantoj estas tute senmuzikaj kaj prezentataj nur per tre riĉa kaj impresa multvoĉa kantado. Krom danc-muzikoj aperas ankaŭ la popolaj kantoj pri la eternaj temoj (la amo, perfido, disiĝo k.s.). Interesan guston aldonas ankaŭ du maristaj kantoj. La kvalito de la muzika kaj kanta prezentadoj estas brila; la sonoj de la muziko jen pasiigas, jen sorĉas. La tekstolibreto enhavas interesajn klarigojn pri la enhavo kaj deveno de la prezentaĵoj.
La tekstoj de la kantoj estas ĝenerale sufiĉe simplaj lingve kaj glataj gramatike (malgraŭ kelkaj etaj pekoj). En la kantado tamen foje (tute ne ĉiam!) aŭdeblas pikaj stumbloj ĉe kelkaj konsonantoj (ekzemple, “ĉ” kelkfoje sonas kiel “c” kaj inverse; “f” anst. “v” – unu tiu eraro bedaŭrinde eniris ne nur la tekstolibreton, sed ankaŭ la multfoje ripetatan refrenon en la kanto Kampulo kaj grafo, kie anst. la supozata “verve” oni trovas “ferve”), sed tiuj misetoj preskaŭ ne malbonigas la impreson pri ĝenerale bela kaj klara prononco de la artistoj. Kiel iom pli gravan malglataĵon mi taksas la evidentan misakcentadon de la vorto “adiaŭ” (kun la akcento sur la lasta “a”), kiu refrene ripetiĝas en la lasta kanto.
Muzike kaj sone la albumo impresas treege neordinare kaj bone; se forestus la jam menciitaj malglataĵoj, mi nepre nomus ĝin senriproĉa. La disko eble ŝajnos iom tedeta al la gejunuloj preferantaj pli bruan kaj ritman muzikon, sed ĉiu subtila muzikemulo (precipe la ŝatantoj de muzikaj popol-tradicioj) nepre (re)aŭskultos ĝin kun plezuro kaj intereso. Mi trovas la albumon ege atentinda kaj sincere rekomendas ĝin al ĉiuj.
Paŭlo Moĵajevo
Ĉi tiu recenzo aperis en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/09/recenzo-59/