Nia trezoro: Eŭgeno Lanti, la unua sennaciisto

Eŭgeno LantiInter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis Eŭgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj Bourlet, Boirac kaj Cart, generalo Sebert kaj iliaj samtempuloj, nek el UEA de Hodler, Mudie, Privat k. a. Sed antaŭ konatiĝi kun lia Esperanta agado, ni rememoru lian vivon familian kaj profesian.

LA VIVO DE EUGÈNE ADAM

Eŭgeno Lanti naskiĝis la 19an de julio 1879 kiel Eugène Aristide Alfred Adam en la neriĉa kaj malklera familio de Jean Anténor Adam kaj ties edzino Henriette (fraŭline: Laniepce), kiuj havis etan farmbienon apud la vilaĝo Néhou en la apudmara departemento Manche (La Maniko) en Normandio. Lia patro estis drinkema ĉarpentisto, kies ĉefa fako estis produktado de lignoŝuoj.

Post la elementa lernejo la juna normando iĝis metilernanto ĉe lignaĵisto en la apuda urbeto Bricquebec kaj poste en Valognes, en la sama departemento. En 1897 Eugène iris al Rueno, kie li eklaboris kiel meblisto. En 1899 li transloĝiĝis en Parizo, tie laborante kiel ebonisto, poste kiel meblodesegnisto, kaj post kelkjara plumigrado li en 1903 definitive ekloĝis en Parizo.

Reveninte al Parizo, Adam aliĝis al vespera kurso por iĝi instruisto pri meblodesegnado kaj en sia 30a vivojaro diplomiĝis kiel element-lerneja fakinstruisto; en ĉi tiu ofico li laboris ĝis sia pensiiĝo en 1935, kiam la registaro de Francio reduktis la buĝeton por klerigado kaj ebligis fruan emeritiĝon al instruistoj.

Ankoraŭ kiel juna lignaĵisto li konatiĝis kun la influaj anarkiistoj Sébastien Faure kaj Han Ryner (Jacques Élie Henri Ambroise Ner). Danke al ili kaj al sia memlernado li aliĝis al anarkiismo, studis en multaj vesperaj kaj dimanĉaj kursoj, kunlaboris en anarkiismaj gazetoj kaj partoprenis diskutojn en politikaj kunvenoj, en kiuj li ricevis la kromnomon Lanty el la franca L’anti = kontraŭulo.

La Unua Mondmilito, al kiu li estis mobilizita kiel ambulancisto, vekis en li abomenon al ĉia naciismo. Aliflanke, la subteno de la milito fare de pluraj anarkiistaj ĉefoj distancigis lin de anarkiismo. La bolŝevista revolucio en Ruslando (1917) konvertis la 40-jaran Adam al komunismo, same ideoriĉa kaj alloga kiel anarkiismo, sed pli kolektivisma kaj ja venkinta almenaŭ en unu lando. En decembro 1920 li estis inter la kunfondintoj de la francia komunista partio (tiam: Francia sekcio de la Komunista Internacio = Kominterno).

Ni aldonu, ke en 1908 li geedziĝis kun Marie Cornière, same el Normandio, sed post kelkaj monatoj ili ĉesis vivi kune, sen oficiale divorci. Ili oficiale eksedziĝis nur en 1934, por ke li povu geedziĝi kun la brita esperantistino Ellen Kate Limouzin (ŝi estis onklino de George Orwell), kun kiu li kunloĝis en Parizo ekde 1926.

Ni finu la rakonton pri la vivo de Eugène Adam, kaj transiru al la vivo de Eŭgeno Lanti.

FOR LA NEŬTRALISMON!

En la armea ambulanco li en la fino de 1914 eklernis Esperanton kune kun la romkatolika pastro Lecomte (en la ambulancon estis mobilizitaj 13 pastroj), kaj ili lernadis ĝin en liberaj momentoj de la kvarjara militservado. La ideo pri la uzado de planlingvo por kunlaborigo de la monda laboristaro tre plaĉis al li, kaj post la malmobiliziĝo li lernis ankaŭ Idon kaj dum kelkaj jaroj korespondis kun Louis de Beaufront – eminenta fakulo teoria kaj praktika pri Esperanto kaj Ido. En somero 1919 li publikigis sian unuan verkon lingvofakan Où en est la question de la langue internationale?, por kiu la postparolon verkis la franca verkisto kaj pacifisto Romain Rolland, nobelpremiito pri literaturo (1915). En ĉi tiu broŝuro li pledis nek por Esperanto, nek por Ido, sed ĝenerale por la internacia planlingvo.

En 1919 li konatiĝis kun Lucien Bannier kaj Louis Glodeau, kiuj invitis lin al refonda kunveno de la laborista esperantista asocio Liberiga Stelo (LS), fondita en 1910. Li konsentis iĝi redaktoro de la organo de LS Le Travailleur Espérantiste (poste: Laborista Esperantisto) kondiĉe, ke li rajtas aperigi en ties unua numero la sloganon laŭ kiu la LSanoj estas unue revoluciuloj kaj nur due esperantistoj aŭ idistoj.

For la neŭtralismonEn siaj artikoloj Lanti alvokis fondi supernacian organizaĵon peresperantan, kiu fariĝu modelo de la estonta senklasa kaj sennacia homaro. Tiuj ideoj estis malproksimaj de la ideologio de la neŭtrala movado, por kiu Esperanto estis helplingvo faciliganta kontaktojn en komerco, turismo kaj aliaj vivosferoj internaciaj. La nova movado debutis kun la slogano “For la neŭtralismon!”. Tiun titolon portis artikolaro de Lanti en Laborista Esperantisto, kies broŝurforman eldonon Henri Barbusse antaŭparolis per la vortoj: “La burĝaj kaj mondumaj esperantistoj estos pli kaj pli mirigataj kaj terurataj de ĉio povanta eliri el tiu talismano: Instrumento donanta al ĉiuj ajn homoj la eblon interkompreniĝi”.

Liberiga Stelo kunvenis la 1–3an de aŭgusto 1921 en Prago kun 79 partoprenantoj el 15 landoj sub la honora prezido de Henri Barbusse. En ĉi tiu kunveno, transformiĝinta al kongreso, LS ŝanĝis sian nomon al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La kongreso jene formulis la ĉefajn celojn de SAT:

a) utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;

b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;

c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj;

<…>

SAT fondiĝis kiel la kolektivo de individuoj senkonsidere pri la naciŝtata divido de la mondo – eĉ ĝia Ĝenerala Konsilantaro konsistis el reprezentantoj de hor-zonaj sektoroj “por esti sendependa de ŝtataj kaj geografiaj limoj”. La kontraŭneŭtralisma pozicio de SAT estis firmigita en la 2a Kongreso (Frankfurto, 1922), kies honora prezidanto estis Romain Rolland. Tiu kongreso eĉ decidis, ke SATano ne rajtas esti samtempe membro de burĝa kaj neŭtrala esperantista organizo (ĉi tiu decido poste estis nuligita).

SAT ANTAŬENMARŜAS

Post la fondo de SAT Laborista Esperantisto ŝanĝis la nomon al Sennacieca Revuo. La redaktoro dissendis anoncon pri la suicido de E. Adam, anstataŭ kiu la revuon ekredaktis E. Lanty (poste la nomo iĝis Eŭgeno Lanti).

Somere 1922 Lanti okaze de sia vizito al la Komunista Internacio renkontiĝis en Kremlo kun Ernest-Wilhelm Drezen – altranga ŝtatoficisto kaj gvidanto de la Sovetlanda (poste Sovetrespublikara) Esperantista Unuiĝo (SEU). Malgraŭ ideologiaj kaj organizaj diverĝoj la du gvidantoj interkonsentis pri kunlaboro; SEU detenis sin de aktiva kritiko de SAT, kaj en la organoj de SAT ne aperis kritiko de Sovetio. La ambaŭflanka kompromisemo ebligis organizi la 6an Kongreson de SAT en Leningrado (1926).

SAT rapide ekprogresis. Post la Leningrada kongreso la membraro de SAT preskaŭ duobliĝis pro amasa aliĝo de sovetuniaj membroj, kaj en 1927 ĝi atingis 5216 membrojn. Du jarojn poste, en 1929, SAT havis rekorde multajn 6524 membrojn (UEA havis tiam 9113 individuajn membrojn).

Ekde 1924 ĝis 1931 Sennaciulo (ĝi iĝis la organo de SAT) aperis ĉiusemajne. Ĉiumonate aperis Sennacieca Revuo (La Nova Epoko) kaj La Lernanto, tiu lasta en 1928–30 havis la eldon-kvanton 10 mil ekz. Ĉiujare centoj da artikoloj el Sennaciulo aperis en nacilingvaj tradukoj dise tra la mondo – Esperanto kaj Heroldo de Esperanto ne estis tiel uzataj. Aperis ĉe SAT pluraj libroj didaktikaj, beletraj, politikaj, sciencaj, inkluzive de la Plena Vortaro de Esperanto, kies eldonon Lanti iniciatis.

La aktivado de SAT estis bunta: perado de informoj, amasa instruado de Esperanto (intermilite aperis sep eldonoj de la laborista lernolibro Petro), internaciisma edukado de laboristoj, kontaktigo de diverslandaj laboristaj organizoj, livero de materialo al laboristaj gazetoj pere de speciala gazetara servo k. s.

LA SKISMO

Dum la komencaj jaroj SAT agis kiel supertendenca laborista organizo, en kiu kunlaboris anoj de la tri ĉefaj laboristaj politikaj doktrinoj: anarkiistoj, komunistoj kaj social-demokratoj. Unue, la kunlaboron ĉesigis la anarkiistoj, kiam Lanti rifuzis protesti kontraŭ aresto de anarkiistaj esperantistoj en USSR. En 1925 plejparto da aktivaj anarkiistoj foriris el SAT kaj fondis Tutmondan Ligon de Esperantistaj Senŝtatanoj.

SAT havis nur individuajn membrojn, sed en la 8a Kongreso (Gotenburgo, 1928) realiĝis konvencio pri kunlaboro inter SAT kaj lingvo-teritoriaj laboristaj esperantistaj asocioj (LEAoj). Post la Gotenburga kongreso SAT publikigis la verkon de Lanti La laborista esperantismo, en kies antaŭparolo li nomis ĝin “kvazaŭa programo”. Lanti, kiu en 1928 eksiĝis el la komunista partio, propagandis sennaciismon kiel nemarksistan doktrinon, metante la interesojn de Esperanto super la interesoj de nacioj kaj pravigis pozitivan rolon de imperiismo, ĉar “kontraŭbatali imperialismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo”. En 1930 li evoluigis siajn ideojn, kiuj aperis komence de 1931 kiel la Manifesto de la sennaciistoj, kaj fondigis la sennaciistan frakcion en SAT.

La lanĉo de la nemarksisma sennaciismo akrigis la rilatojn inter SAT kaj SEU. SEU komencis kontraŭbatali sennaciismon kaj blokis parton de la mono de SAT en Moskvo. En marto 1931 el SAT estis eksigitaj Drezen kaj ok aliaj opoziciuloj, ĉefe gvidantoj de GLEA (Laborista Esperanto-Asocio por Germanlingvaj Regionoj), kiun ekgvidis komunistoj. Skismo ne eviteblis. En aŭgusto 1932 komunistaj esperantistoj fondis Internacion de Proleta Esperantistaro.

Eŭgeno LantiLa gvidantoj de la social-demokrataj esperantistoj, precipe en Aŭstrio, ne subtenis la sennaciecan organizformon de SAT, sed preferis internacion de landaj asocioj kaj, ĉar SAT ne akceptis tion, en printempo 1933 estis fondita Internacio de Socialistaj Esperantistoj, bazita sur la ideologio de la 2a Internacio.

Perdinte tri fortajn LEAojn (Sovetunio, Germanio kaj Aŭstrio) en 1933 SAT restis kun malpli ol du mil membroj (nur 1244 en 1935). Sennaciulo fariĝis monata gazeto. En la 13a Kongreso de SAT (Stokholmo, 1933) Lanti rezignis pri la gvida posteno en SAT kaj ŝanĝis sian iaman sloganon je: “Ni estu unue esperantistoj, SATanoj”.

ADIAŬ, EŬROPO!

Malgraŭ la eksgvidantiĝo Lanti daŭrigis sian agadon. Li plu verkis kaj tradukis; en 1935-36 eldonis sian propran gazeton Herezulo por kritiki la realan socialismon en USSR kaj popularigi sennaciismon kiel la solan ideologian bazon de SAT en la estonteco. La 11an de junio 1936 li por ĉiam forlasis siajn naskiĝlandon, parencojn kaj geamikojn kaj komencis sian longan mondvojaĝadon.

1936: Hispanio, Portugalio, Japanio.

1937: Japanio, Aŭstralio.

1938: Aŭstralio, Novzelando.

1939: Novzelando, Urugvajo, Argentino, Ĉilio.

Fine de 1940 li venis el Ĉilio al Meksiko, kie, same kiel en la antaŭaj landoj, li havis densajn kontaktojn kun lokaj esperantistoj kaj praktikis la sennaciecan vivon. En Meksiko li pasigis pli ol ses jarojn, interalie, kunlaborante en la gazetoj Renovigo kaj Satana Bulteno. Suferante pro tumoro en la kapo, li sin pendumis la 17an de januaro 1947.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Lanti en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj:

Bartelmes N. Eŭgeno Lanti, la homo kaj la pensulo // Sennacieca Revuo, 1972, №100.

Bartelmes N. Vojaĝo tra la pensomondo de E. Lanti // Sennacieca Revuo, 1970, №98.

Borsboom E. Vivo de Lanti. Parizo: SAT, 1976.

Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979, p. 325 k. a.

Duc Goninaz M. La socia statuso de Esperanto: tri historiaj teorioj (Zamenhof, Lanti, Lapenna) konfronte al la nuna realo // Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo. Varsovio, 1985, p. 34-41.

Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005, p. 80-88.

Lagrange G. Lanti post du generacioj // Sennacieca Revuo, 1976, №104.

Lagrange G. Privat kaj Lanti // La Ondo de Esperanto, 1992, №2, 3.

Lins U. Disigitaj amikoj: La lasta korespondo inter Demidjuk, Nekrasov kaj Lanti // La Ondo de Esperanto. 1996. №3, 4–5.

Lins U. La danĝera lingvo: Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Gerlingen: Bleicher-eldonejo, 1988.

Waringhien G. Beletre, sed ne el katedro. 2a eld., reviziita kaj ampleksigita. Antverpeno: FEL, 1987, p. 101-105.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015). Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la aŭtoro.

© Aleksander Korĵenkov 2015.

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2015/09/lanti/

Pri AlKo

La redaktulo de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Nia trezoro: Eŭgeno Lanti, la unua sennaciisto

  1. Dieter Rooke diras:

    Ankaux malplimulto rajtas vochi. Nuntempe certe ne plu eblas rilati kun Lanti , char li estas mortinto. Admirantoj kaj adorantoj chiam kaj chie ekzistis – ghi estas fenomeno realisma – kaj spertebla. SAT same malsukcesis kaj eble malsukcesos kiel aliaj politikaj movadoj – La laboristan movadon ankau detruis la “laboristoj”- komunistoj kritikis ankau komunistojn. Socialistoj – skismis senchese. Vere necesus kompetenta historiisto por funde jughi la personecon de Lanti – mi prognozas , ke ech historiistoj ne interkonsentus!

  2. “lanĉo de la nemarksisma sennaciismo”, kiu “akrigis la rilatojn inter SAT kaj SEU” estas tro milda priskribo de la fervora kontraŭkomunismo de Lanti. Li menciis personajn spertojn (malbona ago de la komunistoj en Sovetunio) kaj poste SAT publikigis multajn tekstojn kiuj fifamigis la ekkonstruon de socialismo en unu lando. Certe, estis rompo kun certaj ideologiaj difinoj (monda revolucio) de la komunista movado. Sed multaj volonte kaptis la oferton de la Germana Imperiestro realigi la revolucion en Rusio kaj ne atendi al la evoluo de la tuta mondo.

    Krome oni devas konstati, ke Drezen kaj Lanti persone malŝatis unu la alian. Jen la “ŝtatoficisto” Drezen, jen la “anarkiisto” Lanti. Tio nur mallonge funkciis.
    Lanti poste konstruis sian filozofion el la malsamopinioj.
    Mi neniam vidis kialon admiri strangulon kiel Lanti, kiu pro persona malŝato detruis la laboristan movadon kaj fondis sian privatan klikon (SAT) kun iomete senrealisma ideo.
    Mi dubas, ĉu la SATanoj iam perceptos, ke ilia konstanta malsukceso baziĝas sur la eraroj de la adirata heroo Lanti.
    Tamen mi konas SATanojn, kiuj havas distancan rilaton al Lanti, sed kiel ofte, estas malplimulto sen voĉo.

  3. Dieter Rooke diras:

    Certe chiu rajtas verki – sed kompetentulo verkus pli altnivele, kompreneble.

    La aludo al “sanga semajno ” celas la ekzistokialon de SAT – la sennaciismon .

    Lanti mem partoprenis la unuan mondmiliton kiel sukuristo – chu li neniam pensis pri dizerto? Fakta eraro estas la mencio de “neutraleco ”
    de Esperanto .

    Lau deklaracio pri esperantismo ghi ne estas neutrala – sed povas servi chies interesojn.

  4. Toño diras:

    Ankaŭ mi ne vidas faktajn erarojn. Kaj mi ne komprenas la aludon de Dieter al la Sanga Semajno de Barcelono. En tiu momento Lanti eĉ ne scipovis Esperanton, kial oni menciu tion?
    Pri Lanti verku kiu kapablas verki, eĉ se tiu ne estas SAT-ano, kompreneble

  5. Dieter Rooke diras:

    Jam respondis la verkinto Aleksander Korjhenkov en privata mesagho. Li opinias mian kritikon interpretinda kaj stilinda.

    Ekz. la jaron 1909, kiam okazis la sanga semjano , li ech ne trovis respondinda .

    Artikolon pri Lanti nepre verku SAT-ano.

  6. Mi ne vidis “multajn faktajn erarojn”, bonvolu indiki almenaŭ la ĉefajn.

  7. Dieter Rooke diras:

    En la artikolo estas multaj faktaj eraroj – kvankam ghin verkis Aleksander Korjenkov.

  8. James Piton diras:

    Mi tre shatis la prezentadon de Lanti. Dankon pro tiaj artikoloj.

  9. Dieter Rooke diras:

    Kial Lanti ne pensis pri dizerto el franca armeo? Chu li tiom amikighis kun romkatolikaj pastroj?

Respondi