Krynica: Jubilea partopreno en la jubilea Ekonomia Forumo

KrynicaIĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon.

La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil partoprenantoj el 60 landoj aliĝis al tiu ĉi grava evento, kiu okazis la 8-10an de septembro 2015. La ekonomia forumo estas aranĝo kun pintaj personoj de la politika, ekonomia, sed ankaŭ de la socia kaj kultura vivo. Tiajn homojn eblas ĉiujare renkonti dum la forumo, kaj ili kreas plejparton de la programo. Ĉi-foje prezidentoj de Pollando, Kroatio kaj Makedonio malfermis la forumon, diskutante pri la plej aktualaj temoj.

Ĉi-jara ĉeftemo de la forumo estis “Kiel konstrui fortan Eŭropon? Strategio por estonto”. Bedaŭrinde, oni denove (aŭ daŭre) ne komprenas, ke por fortigi senton de la komuneco oni bezonas komunan lingvon. Do pri Esperanto (entute pri lingva temaro en pli vasta kunteksto) oni daŭre evitas paroli.

La programo de la evento estis plenega, ŝajne parte pro la jubilea jaro, parte pro la akriĝantaj problemoj kaj en la mondo kaj en la Eŭropa Unio (EU). Multaj diskutoj do temis ĝuste pri la nuna situacio rilate al la rifuĝintoj, defendado kaj armeaj konfliktoj, eŭro-krizo kaj simile.

Pri Esperanto (kaj rilataj temoj) ne okazis propra diskutpanelo de EEU ĉi-jare, sed ne pro iu neŝato pri la temo, sed simple pro la troa programo dum la jubilea forumo. Estis pluraj programeroj, kiujn la organizantoj devis rifuzi ĝuste pro tro multaj prelegoj kaj diskutoj.

Ja kompare kun antaŭaj jaroj la unuajn du tagojn la prelegoj okazis eĉ ĝis la 22a horo! Paralele okazis eĉ 18 prelegoj kaj diskutoj, kio ankaŭ estas rekordo ĝisnuna.

Esperanto tamen bone videblis en la aranĝo – jam la dekan fojon funkciis la Esperanto-stando, kun buntaj informiloj pri Esperanto en la tri laborlingvoj de la forumo (la pola, rusa kaj angla). Pluraj centoj da ili estis disdonitaj al preterpasantoj. La plej popularaj estis skribiloj, insignoj, fald- kaj flugfolioj. Al pli seriozaj interesiĝantoj (kiuj pasigis ioman tempon ĉe la stando kaj vigle interesiĝis pri la lingvo oni donis ankaŭ la DVDjn pri Esperanto (produktitajn de E@I): Esperanto elektronike, Esperanto estas… kaj Esperanto. Disdonata estis ankaŭ kvizo pri Esperanto kun baza enkonduko al la lingvo kaj ekzercoj.

Pri Esperanto tamen oni parolis dum kelkaj diskutoj – kio eĉ pli gravas kaj interesas, ke la temojn malfermis ne ĉeestantaj esperantistoj, sed “ordinara publiko”. Dum diskutoj pri la estonta aspekto de EU (“Kian Eŭropon ni volas en la estonteco?”), pri politika integriĝo aŭ entute pri estonto de EU oni levis la demandon, rimarkon pri la bezono de interkompreniĝo kaj ebla rolo de Esperanto por tio. Kompreneble la vojo por akcepti ion tian de plimulto estas ankoraŭ longa, sed eble paradokse, la nunaj akriĝantaj problemoj povus eĉ parte helpi – ĝuste dum krizaj momentoj oni ja serĉas efikajn kaj rapidajn solvojn – kaj Esperanto ja estas tia.

Videblo de Esperanto do en tiu ĉi loko estas tre grava de pluraj kialoj. Se oni emos konsideri pli serioze la rolon de Esperanto en la estonteco (ĉu tutmonde, ĉu en EU), oni devas esti pli kaj pli ofte vidataj. Gravas ankaŭ partopreni tiajn ĉi aranĝojn, kie ĝuste la decidfarantoj partoprenas – kiuj povas influi aŭ eĉ iniciati decidojn, favorajn (aŭ ne) por antaŭenigo de Esperanto, komuna estonteco, paca kunvivado ktp. La loko ankaŭ donas eblon diskuti kun tre malsamaj personoj, partoprenantaj la forumon kaj vidi/aŭdi iliajn opiniojn, povi reagi al ili kaj samtempe videbligi la komunikan temon de eŭropa integriĝo.

Krom en la stando Esperanto videblis ankaŭ per bela kultura programero – koncerto de Junaj voĉoj okazis en la lasta tago de la forumo posttagmeze. Pri ĝi aperis tutpaĝa informo en la programa libro, kiun ĉiu partoprenanto ricevis. La ensemblo de proksima urbo Nowy Sącz prezentiĝis ĉi-jare ankaŭ en la 100a UK en Lillo. Ĝi estas junulara grupo, kantanta diversspecajn kantojn (inkluzive de popolaj sed ankaŭ popularaj kaj romantikaj) en Esperanto.

Junaj voĉoj

Krynica: Junaj voĉoj kantas en Esperanto

Grandan dankon meritis speciale la nelacigebla pola aktivulino Halina Komar, danke al kiu entute la partopreno de Esperanto en tiu ĉi forumo estas ebla. Dankon meritas ankaŭ UEA, ESF kaj s-ro Mijoŝi, kiuj kunfinancis la partoprenon de Esperanto en la forumo ĉi-jare. Sen tiu sponsorado ne eblus adekvate ĉeesti kaj havi entute la eblon informi pri Esperanto.

Peter Baláž
EEU-estrarano

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/09/krynica/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Krynica: Jubilea partopreno en la jubilea Ekonomia Forumo

  1. En bela “onda” tradicio unu el la organizantoj mem rajatas prezenti sian raporton, kiu kompreneble nur mencias la belajn aspektojn?
    Kiam Esperantistaj komunikiloj alkutimiĝos al “neŭtrala” raportado per personojn, kiuj ne mem estas organizantoj, sed iomete pli objektive rigardas la aferon.

  2. S. Rynduch diras:

    Kiel partoprenanto de la forumo kaj EDE-ano dun la diskutado kompreneble mi substrekis la rolon de Esperanto en la integrigxo de EU, kio estus ecx pli grava ol komuna mono, por ke la EU popoloj ne estu diskriminaciata !
    Oficiala lingvo de la forumo estis pola, angla kaj rusa kaj aliaj estis “bopatrine” traktitaj! Argumento de EU-respondenculoj,ke oni ne povas uzi Esperanto,cxar neniu popolo uzas gxin, ne estas gxusta, cxar Euxrojn oni ankaux de neniu popolo estis uzita kaj tamen oni gxin enkondukis !
    Se oni volas ke cxiu sentu sin hejme oni devas doni ankaux lingve samajn rajtojn sen lingva diskriminacio sen lingva kolonialigado !
    Esperanto- cxeesto dum la forumo estis merita kaj estas al la organizintoj kaj plenumintoj dankinda. (ecx guto malgranda…)

Respondi