“Italoj ne kapablas organizi ion ajn. La Itala Kongreso de Esperanto estas escepto”

Foto: Ranieri Clerici

Ne nur seriozaj grandaĝuloj partoprenas la italajn kongresojn (Foto: Ranieri Clerici)

Pri la vereco de la unua titola frazo sufiĉas demandi iun ajn germanan ĵurnaliston, kaj tiu certigos vin. Pri la vereco de la dua frazo sufiĉas partopreni la Italan Kongreson de Esperanto.

La ĉi-jara kongreso okazis la 22-29an de aŭgusto en San Benedetto sul Tronto, alivorte en Sanbenedeto ĉe la rivero Tronto sed ankaŭ ĉe la maro. Ĝi estas unu el tiu milo da italaj urbetoj, kie vi povas peti vidi kvar preĝejojn, kiuj iam estis katedraloj, aŭ kelkajn romajn restaĵojn aŭ kelkajn pentraĵojn de Raffaello (Rafaelo) antaŭ la tagmanĝo sen aparta miro de la turisma gvidisto.

Aliflanke, ĝi estas ankaŭ verda oazo kun 8000 palmoj, strando pura kun ĉiuj komfortoj por turistoj. La urbo fieras pro sia marborda strato kvar kilometrojn longa. Ĉe ĝi estas ĝardenoj kun miloj da plantoj, pin-arbareto, biciklo-vojo, elegantaj ripoz-placetoj, palmoj kaj lagetoj, tenis-ludejoj, fontanoj kaj akvoludoj, artverkoj, porinfanaj ludĝardenoj.

Sed ĉefe estas tie la maro, la varmo, la ombrelegoj sur la strando, la infanoj kun glaciaĵoj, budoj vendantaj plej malsamajn varojn. Al tia etoso venis 242 aliĝintoj al la 82a Itala Kongreso de Esperanto el 35 landoj. Samtempe kaj samloke okazis la 81a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, kio helpis tiri la nombron de aliĝintoj al tiu alta nombro.

La partoprenantoj ĝuis kaj la maron kaj la ekskursojn. Ne estis tago de la tuta semajno, en kiu mankis ekskurso: en San Benedetto mem, sed ankaŭ en Ascoli Piceno, Fermo, Macerata, Offida (kie oni produktas vinon Esperanto), Loreto, Recanati, Ancona, Castelfidardo kaj Civitella del Tronto. La tuta regiono Marche akceptis la kongresanojn, kaj en pluraj urboj la urbestroj aktive intervenis, por ke estu momentoj de debato kun lokanoj pri Esperanto. Tio estis unu el la dimensioj de ĉi tiu kongreso.

La dua dimensio estis la kulturo. Temis pri kulturo pri mondaj temoj kaj pri Esperanto-temoj.

Pasintjare la vicprezidanto de UEA, Stefan McGill, estis la ĉefa honora gasto. Ĉi-jare ni progresis al la prezidanto de UEA, Mark Fettes. Li festparolis dum la inaŭguro kaj gvidis tutsemajnan seminarion “Kultura tutmondiĝo: limoj kaj perspektivoj”. La ŝlosila demando estis: Ĉu tutmondiĝo signifas usoniĝon? Evidente multaj socioj funkcias pli-malpli laŭ kapitalismaj principoj, kaj konsumismaj vivstiloj estas troveblaj preskaŭ ĉie, sed ĉu tio kondukas al konverĝo de kulturoj en la direkto de la usona modelo? Kaj se ne temas pri usona modelo, do, kiel oni priskribu tiun mondon, kiu elformiĝas tra la ĉefaj fluoj de la tutmondiĝo?

La dua subtemo de la seminario estis la rezisto al ĉio ĉi. Abundas homoj, kiuj luktas kontraŭ tiaj unuecigaj premoj. Batalantoj por indiĝenaj rajtoj, mediprotektantoj, aktivuloj por lokaj demokrataj sistemoj kaj ekonomioj, artistoj kiuj flegas kaj transdonas popolajn tradiciojn. Kio estas la efiko de tiuj movadoj; kiajn ŝancojn ili havas, elreligi la gigantan lokomotivon de la tutmondiĝo?

Kaj por ni, esperantistoj, restas la demando: ĉe kiu flanko ni staras? La seminario ne povis elĉerpe respondi la demandojn sed debatis ilin kun riĉeco de opinioj.

La dua seminario estis pri la originala literaturo en Esperanto. Ĉu temo kutima? Tute ne en la prezento de Nicola Ruggiero, unu el la plej promesoplenaj literaturistoj de la nuna generacio. Temis ne pri abstraktaj aferoj, sed pri difinitaj verkoj, pri ekzercoj pri tiuj verkoj, pri ĝeneralaj ekzercoj pri literaturo (ekzemple: verku kanton en Esperanto).

La kultura dimensio de la kongreso estis riĉigita de tiom da prelegoj, kiom mi apenaŭ povas priparoli. Mi povas nur citi la nomojn de kelkaj prelegintoj kaj certe forgesi pri kelkaj el ili: Romano Bolognesi, Maria Butan, Duncan Charters, Fabrizio Pennacchietti, Massimo Ripani.

Estis ankaŭ alia dimensio: la prezento de Esperanto al la loka publiko. La kongreso estis turnita al tio kun pluraj iniciatoj. La promeno tra la urbo kun la grandaj literoj ESPERANTO okazis en la unua vespero, kiam la stratoj estis plenegaj je homoj.

Foto: Ranieri Clerici

Elstaris aliaj du iniciatoj: la kvar prelegoj de Davide Astori el la universitato de Parma pri aktualaj problemoj, kiuj evidente kaŝis informadon pri Esperanto en oportuna loko. Krome estis publika debato pri Esperanto kaj paco, prezidata de Nicola Minnaja kun pluraj parolantoj. Inter ili ankaŭ italoj de la loka Universitato pri Paco.

Mi menciu aliajn du dimensiojn. Unu estas la spektakloj. Ni lernis de la romaj imperiestroj ke oni devas doni al la popolo panon kaj spektaklojn. Ni ne povas doni panon, sed jes ni donegas spektaklojn, almenaŭ unu sed ofte du ĉiutage. Temas pri muzikaj prezentoj de konataj Esperanto-artistoj. Ĉi-foje mi nur atentigu pri unu el la linioj de la programo: “Vespere je la 21a kaj duono ĉe la Teatrejo de la urbo, viale De Gasperi, 124. DRAMO: Ursula – La milito … (monologo en Esperanto, aktorata de Małgosia Komarnicka, Pollando)”. Temas pri epizodoj de la Dua Mondmilito, travivitaj de Ursula Grattapaglia. Verkis ĝin Roman Dobrzyński.

La dua dimensio estas la ĉiuvespera libro-prezentado fare de konataj verkistoj, Carlo Minnaja, ekzemple.

Mi ne parolis pri ĉio, kio okazis, inkluzive de la artikoloj en la gazetoj, sed tio estis pli malpli la ĉi-jara itala kongreso de Esperanto. La venontjara Itala Kongreso de Esperanto de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 2016 okazos en Frascati, kiu estas urbeto tute apud Romo, pro kio vi povos viziti Romon.

Informiĝu rete ĉe kongreso@esperanto.it

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/09/italio2015/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi