Irano: Dialogi tutmonde

IranoLa dua Irana Esperanto-Kongreso (IREK2), kun la ĉeftemo “Esperanto, Dialogi Tutmonde”, okazis en Tehrano la 27-29an de aŭgusto kun pli ol 50 partoprenantoj el Irano kaj kvar samideanoj el Francio kaj Japanio.

Post la malfermo de la kongreso estraranoj de Irana Esperanto-Asocio (IREA) raportis pri la aktivado de la asocio. Sekvis arta programero kaj interkona vespero.

IranoLa duan tagon komencis d-ro Sayadpour per sia prelego pri la Irana Esperanto-movado kaj neceso plifortigi ĝin diversmaniere. Poste alilandanoj prezentis tri prelegojn: Guy Perrin el Francio prelegis pri konsiderindaj punktoj por organizi sukcesan ekskurson, menciante ankaŭ pri siaj spertoj en la 100a UK; Yves Nicolas el Francio, kiu partoprenis la Kongreson kun sia filino Sophie Nicolas-Sibireff, prelegis pri Normandio, kie ili loĝas; Masayha Seshimo el Japanio prelegis pri interrilatoj de Japanio kaj Irano dum la 1950aj jaroj.

Ahmad Reza Mamduhi, IREA-vicprezidanto kaj la ĉefdelegito de UEA en Irano, prelegis pri lingvistika temo. Samtempe en alia salono okazis perslingva prezentado de Esperanto por publiko fare de d-ro Hamed Sufi. Nazi Solat gvidis paroligan parton de la kongreso pere de interesaj bildoj. La lastan kongresan prelegon faris Behĝat Mamduhi pri “Optimismemo, ĉu utila?”

La arta programo de la dua tago enhavis kanzonojn, kiuj estis kantataj en du partoj inter aliaj programeroj de la Kongreso. Fine de la Kongreso ĉiuj prelegintoj suriris la scenejon por ricevi honorajn kongresajn dankleterojn.

La plej lasta programero de la Kongreso estis “sekrete” organizita surpriza naskiĝtag-festo por inĝ. Shafiee – vicprezidanto de IREA kaj la ĉefa motoro de ambaŭ Esperanto-kongresoj de Irano.

La lasta kongresa tago estis dediĉita al ekskurso al Milad-Turo, la plej alta (435 m) konstruaĵo de Tehrano.

En la kongresa rezolucio la kongresanoj, interalie, alvokis:

  • Al koncernaj ministerioj (ekzemple, pri edukado, altedukado, sporto kaj junularo…) serioze konsideri la plenumitajn eksperimentojn en aliaj landoj kaj ekagi por vasta informado, instruado kaj aplikado de Esperanto.
  • Al neregistaraj organizaĵoj naciaj kaj internaciaj – helpi al konatigado, lernigado kaj uzado de Esperanto ĉiurimede kaj ĉiuterene, interalie, utiligante ĝin en siaj internaciaj publikaĵoj, rilatoj kaj kunvenoj.
  • Al la estraroj de diversaj urboj – doni al diversaj publikaj lokoj (stratoj, aleoj, parkoj, placoj) la nomojn “Esperanto”, “D-ro Zamenhof” aŭ simile.

Ahmad Reza Mamduhi

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/09/irano

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi