UK-100: La kongresa rezolucio

UK-100Rezolucio de la 100a Universala Kongreso de Esperanto

Lillo, Francio, la 1an de aŭgusto 2015

La 2 695 partoprenantoj en la 100a Universala Kongreso de Esperanto,

kunveninte el 82 landoj, de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio,

diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno,

volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko,

konstatas, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro;

asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon;

atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare;

instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon;

ree dediĉas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №584

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to UK-100: La kongresa rezolucio

  1. Molnár László diras:

    Mia alia komento legeblas sur la retejo de Libera Folio
    inter la aliaj komentoj.

    Bonvolu sercxi retejon, kaj – se vin interesas mia opinio-
    aldoni komentojn

    Kun estimplenaj salutoj kaj bondezitoj, via
    Molnár László

  2. Molnár László diras:

    Ankau mi faris proponojn por la malneta teksto de la rezolucio.

    Ie mi legis, ke estus dezirinde pretigi du alternativojn. Fine estis farita nur unu, kiu – simile al aliaj rezolucioj-
    enhavas gxeneralajxojn.

    Konkrete mi proponis fari modestajn sxangxojn : la rezolucio konsistu el du partoj, jene. La unua estu por la aktuala kongreso, enhavu ties gravajn eldirojn, konstatojn. La dua estu deviga por la sekvontaj kongresoj, kaj la temo estu : LABORPRENADO.

    Mian proponon mi argumentis per tio, ke en multaj landoj estas senlaboreco, sekve senlaboruloj ecx gejunuloj veturas eksterlanden kaj post sukcesa dungado ili komencas lerni ties lingvon.Plej versxajne, Esperanton neniu elektas simple pro tio, ke nuntempe perlabori monon per E. oni ne povas.Cxi tio estas la plej urgxe solvenda tasko, kiu devas havi prioritaton.

    Laborprenado samtempe determinas ankau la lingvoelektadon !

    Mi interesigxis pri la proponoj por la malneta teksto sed respondon mi ne ricevis.

  3. Noël SIMONET diras:

    Prave k vere , neniel respondeca entute ghenerale Rezolucio redaktighis globala ‘satisfecit’ kiu plej universale akuzas en la direkto de la popolo , tiel ekzemple : – “Ne estas ni , estas ili” .

    Kiom multe shanca estas oni post invento de ia supoza jardeko (nur?) por la alproksimigho de la kulturoj ? Kion venis fari la sen pova Unesko en chi-tia Esperanto 100jare por alfabeto kongreso ?

    Renversite .

    N S

  4. S. Rynduch diras:

    Generale la rezolucio estas gxusta,mankas tamen protesto kontraux devigado ekzemple en EU uzi lingvon de unu kulturo, kio estas maljuste kaj detruas kulturojn de aliaj! Vera intergrigxo povas okazi en justa, neutrala lingvo de internacia kulturo !

Respondi