NASK: Denove en Norda Karolino

NASK 2015

NASK: Lee Miller instruas (Foto: Ellen Eddy)

La 1–8an de julio de 2015 duafoje okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto en la tereno de Universitato William Peace, en la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino. Tiu tereno estas belega: historiaj konstruaĵoj, modernaj klasĉambroj, kaj komforta loĝejo (en kiu loĝis nur la NASK-studentoj kaj teamanoj, vere Esperantuje). Estis varme, sed ne terure, kaj ĉiuj konstruaĵoj estis bone klimatizitaj. La klasĉambroj jam estis pretaj kun komputilo, interreto, projekciilo, kaj sonsistemo. La tereno funkcias komplete per sendrata interreta sistemo.

NASK spertis feliĉan kreskon dum la pasintaj kelkaj jaroj, kaj ĉi-foje venis 57 studentoj, ĉefe el Usono, Latinameriko kaj Kanado. 28 el ili jam partoprenis en pli fruaj jaroj, kaj 29 estis novaj. La kursaro okazas ĉiujare dank’ al la konstanta administra laboro de Ellen Eddy, kiu kapablas solvi preskaŭ ĉiujn problemojn por la partoprenantoj, krom fojaj plendoj pri la vetero. Iu kiu interesiĝas pri la kursaro en 2016 povas kontakti ŝin.

La studentoj lernis en tri niveloj, kiel kutime. NASK dum multaj jaroj ne proponas kurson por komencantoj; oni jam devus scipovi la bazajn elementojn de la lingvo kaj esti preta kompreni instruadon per Esperanto antaŭ ol alveni. En la postbaza nivelo instruis Ĵenja Bondelid, usona instruisto kaj aktoro el la Insulo Vidbeo en Vaŝingtonio. En la meza nivelo kune instruis Lee Miller el Misurio kaj Tim Westover el Georgio; kaj en la supera kurso instruis Paŭlo Gubbins el Britujo konata kaj amata instruisto kiu jam instruis ĉe NASK en Vermonto kaj Kalifornio. Subtene kaj ĉionfarante laboris Hoss Firooznia el Novjorkio en la roloj de helpinstruisto kaj redaktisto de la ĉiutaga revueto La NASKa Fasko.

La ĉi-jara grupo estis aparte vigla kaj partoprenema, kaj ege laborema. Dum mi preterpasis ĉambrojn en la dormejo mi ofte vidis homojn ĉe la skribotabloj diligente studantaj. En la meznivela kurso, ekde la unua tago mi havis la senton: “Ho, tiu grupo vere ne bezonas instruiston; ili tute kapablas instrui sin mem”. Kaj eĉ en la manĝejo kaj survoje al lecionoj ĉiuj parolis Esperanton.

Pro tio ke samtempe okazis kune kun NASK la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), ne estis tiom da ekskursoj kaj prezentadoj kiel kutime. Multaj NASKanoj partoprenis en la KTF kaj ties projektoj kaj prezentadoj, kaj tiel profitis de ambaŭ programoj.

Ok-taga kurso estas sufiĉe mallonga. Homoj venas, kaj esperas “perfektiĝi” pri Esperanto dum NASK. Vere, ne eblas… mi dirus senhezite ke post pli ol 40 jaroj en Esperantujo mi ankoraŭ ne “perfektiĝis”, sed simple survojas. Sed ĉiu kiu partoprenis en NASK 2015 ne nur survojas, sed progresis. Kaj progreso, ne perfekteco, estas la signo de sukceso.

Lee Miller

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/08/nask-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi