Rekorda konferenco de ILEI

ILEI

La podiuloj de maldekstre: Ariadna García Gutiérrez, Stefan MacGill, Jean Vandecasteele (urbestro de Ostendo), Mirejo Grosjean, Kristin Tygat (tradukado), Marc Cuffez (prezidanto de LKK) (Foto: Mónika Molnár)

Al la 48a konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), okazinta la 17–25an de julio 2015 en Oostende (Belgio), aliĝis 170 personoj el 34 landoj, kaj partoprenis ĝin 138 personoj el 30 landoj. Pluraj partoprenantoj konstatis, ke tia grandeco estas tre pozitiva: sufiĉe da bunteco en la diversaj devenlandoj en ne tro granda homamaso. Eblis tra la semajno rekoni preskaŭ ĉiujn, certe ne paroli kun ĉiuj, certe ne amikiĝi kun ĉiuj. Tre ĝojiga travivaĵo por tiu granda grupo da esperantistoj. Junuloj vigligis la etoson, helpis en la komitatkunsidoj, harmonie miksiĝis kun la kutimaj mezaĝuloj; infanoj akompanis siajn gepatrojn, salutis la konferencon, sentis sin bone en intima etoso de junulargastejo komplete rezervita por la esperantistoj.

Mankis 10 afrikanoj, kies kandidatiĝo por akiro de vizo estis tute kontentiga laŭ la kriterioj kaj postuloj de la eŭropa zono-spaco Schengen, sed tamen pro nekomprenebla kialo ili ne ricevis enirpermesilon al Eŭropo. El tio vidiĝas plian fojon, ke ni devas iri al Afriko por konatiĝi kun ili.

ILEIKadre de la ĉiujara Konferenco deĵoras la Komitato, la ĉeforgano de la Ligo. Grava tasko staris sur la tagordo en 2015: elekto de la estraro. Tripersona Elekta Komisiono preparis la eventon. Ĉesis membri en la estraro Magdaléna Fefjičova, Bharat Ghimire, Zsófia Kóródy, Enikő Sereghy kaj Penny Voss. Novaj fortoj alvenas: Elena Nadikova, Emile Malanda Nianga kaj Ivan Colling, pro la komenca decido, ke la estraro ne superu la nombron de sep personoj. Do plu deĵoras en ĝi Xiafeng Gong “Arko”, Mireille Grosjean, William Harris, kaj Radojica Petrovic.

La partoprenantoj havis malfacilan taskon elekti inter tri paralelaj programeroj. Plej diversaj allogaj prelegoj apudis densan Instruistan Trejnadon (IT), kiu arigis pli ol 40 personojn. Tiu lertigado okazis sub la gvidado de vasta grupo de altnivelaj pedagogoj kiel Duncan Charters, Mireille Grosjean, Zsófia Kóródy, Katalin Kováts, Elisabeth Le Dru kaj Radojica Petrović.

La konferenca temo “Granda paco post grandaj militoj” rilatis al la centjariĝo de la tragikaj eventoj de la Unua Mondmilito kaj al la regiono, kiu pagis pezan prezon en tiu konflikto. Kadre de ekskursoj la partoprenantoj povis viziti diversajn lokojn, kiuj famiĝis pro diversaj eventoj ligitaj al la historio. Paralele kaj kompletige la enkonduka prelego kaj prezentoj pri pacedukado montris la vojon al transira paŝo al solvado de konfliktoj. Plie ĉiu partoprenanto ricevis donace afiŝon pri paco kun teksto en plej diversaj lingvoj.

Kun tiom da bunteco en la devenlandoj de la esperantistoj la kutima komenca “frandvespero” same kiel la “lingva festivalo” estis plej riĉaj kaj allogaj. Ĉiuj ĝuis pri lingvoj kaj per langoj, oreloj gustumis novajn sonojn kaj buŝoj malkovris novajn gustojn. Oni kutimas observi, ke gastronomio estas plej bona ilo al harmoniaj interkulturaj rilatoj.

Kion diri konklude? La estraro konstatis la bonegan laboron de la Loka Konferenca Komitato, dankis al ĝiaj membroj elkore, listigis la plibonigendajn punktojn kaj invitas vin al la 49a konferenco de ILEI en Nyíregyháza (Hungario) en aŭgusto 2016. Ni rendevuos en hungara betulejo!

Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI

Ĝi estas artikolo el la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/08/ilei-9/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Rekorda konferenco de ILEI1

  1. Kiam la redakcio alkutimigxos al la ideo, ke raportoj ne estu verkitaj de la organzantoj mem? Tio neniam donas objektivan bildon pri la arangxo kaj kutime gladigas la problemojn.

Respondi