6a Afrika kongreso okazos en Burundo en 2016

AfrikoKonforme kun decidoj faritaj en la 5a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo.

La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de la titolo “6a AKE” por la aranĝo anoncita por la fino de 2015 ne havas aprobon de la Afrika Komisiono de UEA nek de la Estraro de UEA.

Ĉar laŭ la provizoraj informoj ĝi havos indan enhavon, ĝia preparado kompreneble rajtas pluiri kaj UEA ankaŭ povos helpi diskonigi ĝin, sed ne sub tiu nomo.

La Estraro de UEA

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №584

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to 6a Afrika kongreso okazos en Burundo en 2016

  1. SOKPO VIgnon diras:

    Karaj geamikoj,

    La preparoj por la sesa AKE en Togolando en decembro 2015 pluiras. La subtenanto de la kongreso jhus disponigis 500 000 F CFA (proks. 763 euroj) al LOKAKE (Loka Organiza Komitato de AKE) por la komencoj de la paparlaboroj. LOKAKE kunvenos lunde lla 10an de augusto 2015.

    Kio aldonindas, tio estas, ke ACE/UETA atendas la respondon de la estraranoj de UEA al kiuj la organizantoj de la kongreso promesis flugbiletojn kaj senpagan restadon en Togolando dum maksimume unu monato. La estraro bonvolu rilati kun UETA.
    Plie, la subtenanto de la kongreso pretas disponigi flugbileton kaj restadon ankau al Osmo BULLER, ke li konu Afrikon antau ol pensiighi. Tio estas la donaco de afrikaj esperantistoj al li che la fino de lia laboro en la CO de UEA.

    Sukceson al la sesa AKE en Togolando en decembro 2015 kaj bonvenon al Osmo en Afrikon.

  2. SOKPO VIgnon diras:

    ORGANIZADO DE LA AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO

    La Unesko-Konferenco de Sofio (Bulgario) de 1985 faris rezolucion por Esperanto.
    Tiam estis propono pri rezolucio favore Esperanton. Afrikanoj subtenis la proponon kun la kondicho, ke estu UKo en Afriko kaj tiam esperantistoj promesis organizi UKon en Afriko en 1990 kaj Kotivuaro estis elektita. En augusto 1987, dum la 72a UKo en Varsovio (Pollando) la tiama estraro de UEA klare diris al la afrikaj esperantistoj tiam partoprenantaj la UKon, ke en 1990 ne povos okazi en Afriko la UKo promesita en Sofio. Kun la paso de la tempo montrighis klare, ke tiu UKo certe ne okazos en Afriko, sed en Kubo. “Io tamen okazu” decidis Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi, kiuj organizigis kongreson en Afriko. Tiam la nomo AKE por la kongreso tute ne aperis. Ghi devis poste aperi en 2010 kun la fondo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko).

    La kongreso, UKo-surogato, okazis en Togolando fine de 1990 ( Notse :27/12/1990 – 02/01/1991) kaj nomighis UAK (Unua Afrika Kongreso). La postan jaron ghi okazis en Benino (Cotonou : 08-31/12/1991) kun la nomo DAK (Dua Afrika Kongreso). Sekvis TAK en Ganao ( Winneba :23/12/1994 – 02/01/1995) kaj KvAK en Tanzanio ( Moshi: 26/12/1995 – 03/01/1996. En raportoj pri la kongreso, Koffi tiam menciadis AK por Afrika Kongreso. Tial li nomis UAK-n la Unua AK, kaj tiel estas Dua AK ghis la kvara AK. Kiam naskighis UETA en 2010, ghia statuto menciis AKE por Afrika Kongreso de Esperanto. Kiel organizighis UAK, DAK, TAK kaj KvaK ?

    Jam dum la UKo de Brajtono (Britio) en 1989 ekis la preparoj por la unua AK. Hans BAKKER, GBEGLO Koffi, Gilles WALLEZ kaj ties edzino kaj du filinoj kunvenadis. La unua decido tiam estis la organizado de la UK-surogato en Togolando. Koffi revenis al Togolando, kaj la preparlaboroj pluiris. ADANOU Efoé, AFANTCHAO-BIAKOU Yao, AMOUZOUVI Ekoue Attah, FOLEY-ALOTSO Ekoué, AGBOLO Messsan, HOUNNAKE Raoul, ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, GBEGLO Koffi, HOVA Koffi kaj aliaj komencis la laborojn. Tuj sentighis la bezono starigi internacian komisionon por gvidi la tutan laboron. Kunveno devis okazi en la domo de GBEGLO Koffi en Lomé (Togolando). S-roj Privas TCHIKPE (Benino), Cameron SACKY (Ganao), Antoine KOUASSI KOUABLAN (Kotdivuaro) aldonighis al togolandanoj por la organizaj laboroj. En la perleteraj kontribuoj partoprenis ankau Prince Henriko OGUINYE (Nigherio), Alphonse DIATTA (Senegalio), Jean-Marie MBOGE-MBELE (Kamerunio), Oliver MAZODZE (Zimbabvo); Minani Justin (Gabono), Minani Matabaro (Tanzanio) ktp. Jen la 1a AK bone okazis. Sekvis la dua AK, por kiu ne formalighis tiu chi organizado, tamen okazadis chiam interrilatado inter esperantistoj afrikaj por la organizo de la kongreso. Tiel estis ankau por la 3-a AK kaj kvara. Pri la kongreso en Benino scias Mireille GROSJEAN kaj SCIOJ SEN BARILOJ. Intertempe decas mencii, ke en 2006 okazis du regionaj kongresoj en Afriko, unu en Badagry (Nigherio) kaj dua en Bujhumbura (Burundio). Pri la organizo de tiuj kongresoj decidis la afrika komisiono de UEA starigita en 2000 de GBEGLO Koffi kaj gvidata de li de 2004 ghis 2005.

    La termino AKE por Afrika Kongreso de Esperanto aperis en 2010 kiam fondighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Por chiam memorigi la jam okazintajn kongresojn UAK, DAK, TAK kaj KvAK la afrikaj esperantistoj de UETA akceptis nomi ilin AKE kaj tiam lanchis la ideon pri organizado de la kvina AKE jam en 2011. Libera Folio de Kalle KNIIVILLA povus atesti pri tio. Tiu planita kongreso ne povis okazi ghis Mireille GROSJEAN iniciatis sian renkontighon en Benino kun sia kreajho SCIOJ SEN BARILOJ fine de 2014. Afrikaj esperantistoj de UETA tute ne konstraustaris, char tio helpas la movadon en Afriko. Dum tiu kongreso oni decidis okazigi alian en Burundio en 2016. Kiam nun UETA havas la rimedon ion organizi chiam por helpi la movadon en Afriko, ghi decidis okazigi la sesan AKE en Togolando, kaj tial la sepa okazos poste, kredeble en Burundio. Char la bezono pri la sepa sentighas, jam en la kulisoj de UETA oni flustras Nigherion kiel la gastiganton de la sepa AKE. Venontaj tagoj ion certigos. Nu, chu ne decas havi ion iel strukturitan kiel organizilon de AKE ? La konsilio de UETA jhus proponis ion. Ni vidu !

    Du laborgrupoj jhus starighis por la organizado de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua estas KOKAKE (Konstanta Organiza Komitato de AKE), kaj la dua, LOKAKE (Loka Organiza Komitato de AKE).Dum la unua konsistas el esperantistoj tra Afriko, la duan konsistigas esperantistoj de la lando, kiu gastigas la kongreson. La taskoj de KOKAKE estas la gheneralaj preparoj chiamaj de AKE, dum LOKAKE zorgas pri la lokaj aranghoj. Lau la nunaj taksoj, chiu el tiuj laborgrupoj konsistas el maksimume dek membroj. Dum LOKAKE laboras por difinita AKE, KOKAKE funkcias konstante tra la jaroj ghis alia strukturo de Esperanto en Afriko naskighos. La tutan laboron kunordigas ACE (Afrika Centro Esperantista) en Togolando. En tiu chi etoso nun okazas la preparoj de la sesa AKE en Togolando en decembro 2015.

    Chiuj esperantistoj tra la mondo estas invitataj kontribui en la okazigo de AKE, kio fortigas la movadon en Afriko. Afrikanoj unuighu por la realigo de tiu chi granda laboro. Neniu krom la afrikaj esperantistoj mem organizu la afrikan esperanto-movadon per rimedoj chefe afrikaj. Feliche nun estas afrikanoj pretaj donaci monegon por realigi esperantajn projektojn en Afriko.

Respondi