Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence la aranĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1–14an de aŭgusto 1959 en Baltezers (Latvio) kun nur 48 partoprenantoj. Ekde tiam ĈET/BET estis okazigata laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio.
BEToj ankaŭ iusence anstataŭis baltiajn Esperanto-asociojn, kiujn ne eblis fondi en Sovetio, kaj servis kiel organiza kaj kunlabora forumo por esperantistoj de la tiutempaj baltiaj respublikoj de Sovetunio.
BEToj ne okazis en 1973 kaj dum 1979-1982, ĉar tiutempaj Sovetiaj instancoj ne permesis organizi ilin. En 1992 en Litovio BET ne okazis, ĉar tiujare Litoviaj esperantistoj gastigis la 65an kongreson de SAT, tamen ĉi tiu kongreso enhavis ĉiujn ĉefajn programerojn de BEToj, kaj eblas konstati, ke la tradicio ne estis rompita. Pro la koronvirusa pandemio BET-56, planita por Latvio, ne povis okazi en 2020 kaj 2021, kaj ĝi okazis en julio 2022 en la Litovia havenurbo Klaipėda.
Necesas mencii, ke el BEToj evoluis ankaŭ la famaj SEJToj (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj). SEJToj komencis sian vivon en Litovio – en 1967 BET-9 okazis en Vilno, kaj samtempe junuloj okazigis en la Litovia urbeto Kaltanėnai la unuan junularan tendaron, kiu ricevis la titolon SEJT-9. BET tre rapide kreskis al tutsovetia aranĝo, kaj post la sendependiĝo de la tri Baltiaj landoj ĝi iĝis internacia kongreso, kiun partoprenas esperantistoj el pluraj Eŭropaj landoj.
Ĉi-sube estas la tabelo de BEToj, preparita de Petras Čeliauskas. Ĝi antaŭ kelkaj jaroj aperis en Litova stelo, kiun Čeliauskas redaktis, kaj nun ĝi reaperas en ĝisdatigita formo.
La tabelo kaj la diagramo, pretigita de Antanas Grincevičius, vidigas du ĉefajn tendencojn.
Unue, la BEToj estis la plej amasaj dum la lastaj jaroj de Sovetunio, kiam ekde 1985 ĝis 1991 BET ĉiujare allogis pli ol 300 (de 350 ĝis 608) personojn. Al la unua BET, okazinta post la sendependiĝo de la tri baltaj ŝtatoj (BET-29 en 1993 en Latvio) venis nur 50 partoprenantoj, kaj dum la postaj pli ol 20 jaroj la partoprenantaro neniam proksimiĝis al 350. Tio estas facile komprenebla, ĉar post la disfalo de Sovetunio al BEToj ne plu venas multaj esperantistoj el Ruslando kaj Ukrainio — esperantistoj el ĉi tiuj landoj preferas veni al UKoj kaj IJKoj, ne al BEToj.
Due, en la postsovetia periodo la plej amasaj estis tiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio (flave markitaj en la supra diagramo). Nur unu fojon (BET-46 en 2010) BET en Litovio havis malpli ol 200 partoprenantojn. Ankaŭ ĉi tiu tendenco estas klarigebla — la Esperanto-movado en Litovio estas pli amasa kaj pli vigla ol en Latvio kaj Estonio, kie dum la lastaj du jardekoj preskaŭ ne okazis instruado de Esperanto.
Espereble, pli detalan historion de BET-oj rakontos organizantoj de la unuaj BEToj, kaj en La Balta Ondo aperis ciklo de artikoloj pri la Litoviaj BEToj ekde ĈET-3 en Molėtai ĝis BET-55 en Panevėžys.
Povilas Jegorovas
Numero | Jaro | Loko | Lando | Partoprenantoj |
ĈET-1 | 1959 | Baltezers | Latvio | 48 |
ĈET-2 | 1960 | Kääriku | Estonio | 107 |
ĈET-3 | 1961 | Molėtai | Litovio | 204 |
ĈET-4 | 1962 | Drabeši | Latvio | 238 |
BET-5 | 1963 | Värska | Estonio | 288 |
BET-6 | 1964 | Veisiejai | Litovio | 153 |
BET-7 | 1965 | Saulaine | Latvio | 171 |
BET-8 | 1966 | Pärnu | Estonio | 117 |
BET-9 | 1967 | Vilnius | Litovio | 337 |
BET-10 | 1968 | Ruba | Latvio | 194 |
BET-11 | 1969 | Viljandi | Estonio | 400 |
BET-12 | 1970 | Kretinga | Litovio | 316 |
BET-13 | 1971 | Smiltene | Latvio | 189 |
BET-14 | 1972 | Häädemeeste | Estonio | 170 |
BET-15 | 1974 | Rīga | Latvio | 102 |
BET-16 | 1975 | Helme | Estonio | 222 |
BET-17 | 1976 | Viekšniai | Litovio | 241 |
BET-18 | 1977 | Rēzekne | Latvio | 223 |
BET-19 | 1978 | Kehra | Estonio | 174 |
BET-20 | 1983 | Noreikiškės | Litovio | 358 |
BET-21 | 1984 | Kuldīga | Latvio | 299 |
BET-22 | 1985 | Kose | Estonio | 450 |
BET-23 | 1986 | Smalininkai | Litovio | 472 |
BET-24 | 1987 | Saulaine | Latvio | 406 |
BET-25 | 1988 | Tallinn | Estonio | 350 |
BET-26 | 1989 | Noreikiškės | Litovio | 608 |
BEK-27 | 1990 | Jelgava | Latvio | 435 |
BET-28 | 1991 | Tartu | Estonio | 422 |
SAT-65 | 1992 | Noreikiškės | Litovio | 452 |
BET-29 | 1993 | Priekuli | Latvio | 50 |
BET-30 | 1994 | Pärnu | Estonio | 100 |
BET-31 | 1995 | Girionys | Litovio | 203 |
BET-32 | 1996 | Jūrmala | Latvio | 208 |
BET-33 | 1997 | Haapsalu | Estonio | 162 |
BET-34 | 1998 | Veisiejai | Litovio | 253 |
BET-35 | 1999 | Liepāja | Latvio | 163 |
BET-36 | 2000 | Tallinn | Estonio | 201 |
BET-37 | 2001 | Noreikiškės | Litovio | 303 |
BET-38 | 2002 | Rīga | Latvio | 182 |
BET-39 | 2003 | Tartu | Estonio | 76 |
BET-40 | 2004 | Birštonas | Litovio | 257 |
BET-41 | 2005 | Rīga | Latvio | 150 |
BET-42 | 2006 | Kuresaare | Estonio | 137 |
BET-43 | 2007 | Šiauliai | Litovio | 322 |
BET-44 | 2008 | Ventspils | Latvio | 151 |
BET-45 | 2009 | Paikuse | Estonio | 121 |
BET-46 | 2010 | Visaginas | Litovio | 185 |
BET-47 | 2011 | Malpils | Latvio | 115 |
BET-48 | 2012 | Pala | Estonio | 44 |
BET-49 | 2013 | Utena | Litovio | 216 |
BET-50 | 2014 | Jūrmala | Latvio | 172 |
BET-51 | 2015 | Tallinn | Estonio | 74 |
BET-52 | 2016 | Birštonas | Litovio | 334 |
BET-53 | 2017 | Liepāja | Latvio | 203 |
BET-54 | 2018 | Pärnu | Estonio | 70 |
BET-55 | 2019 | Panevėžys | Litovio | 450 |
BET-56 | 2022 | Klaipėda | Litovio | 263 |
BET-57 | 2023 | Ventspils | Latvio | 117 |
Legu ankaŭ
Vytautas Šilas: Aspiranto kaj Esperanto
Pliaj informoj pri BET-56 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en la speciala rubriko de nia retejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/bet-11