La inaŭguro de la Jubilea Kongreso

UK-100Ekde la deka horo en dimanĉo la 26an de julio, la centa Universala Kongreso de Esperanto estis inaŭgurita. La salono Zamenhof estis plenega; kongresanoj pli ol 1500 devis sekvi la ceremonion sur grandaj ekranoj el du pliaj salonoj. Diplomatoj el Slovakio, Ukrainio kaj Svislando partoprenis la solenaĵon.

 Foto: Marija BeloševičPost malfermaj vortoj kaj prezento de podianoj, sekvis salutparolo de la Alta Protektanto de la Kongreso, Frédéric Cuvillier, eksministro, deputito kaj urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro (dekstre sur la foto). Li diris interalie: “Vi kiel reprezentantoj de la esperantistaro sentu vin hejme en Bulonjo-ĉe-Maro.” Plie li aludis al la granda jubilea kongreso el 2005 kaj konigis planon pri starigo de E-kulturdomo en tiu historie grava urbo. Tradukis la vortojn Brian Moon, kiu povis ripozi dum la du lastaj frazoj, kiuj ja estis en Esperanto.

La prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Xavier Dewidehem bonvenigis la kongresanojn, dirante, ke la kongreso havas tri ĉefajn celojn: memori, festi, elmontri. Pri festado, li skizis la unike abundan kulturan oferton: kun multaj teatraĵoj, koncertoj, atelieroj, k.s. Pri la elmontrado rolis laŭdinda vidigo de kongresaj afiŝoj tra la urbo, kiuj skizis la publikajn erojn: placajn koncertojn, ekspoziciojn, kurson ‘Esperanto Eksprese’, kunsidojn por la publiko kaj futbalan matĉon.

Tri membroj de la familio Zamenhof ĉeestis. La 90-jara L. C. Zaleski-Zamenhof komencis sian saluton per la samaj vortoj kiujn li uzis por saluti la kongreson en Stokholmo en 1934. Li transdonis la taskon saluti estontajn UKojn al la pranepinoj, Anna kaj Margareta. Tiu lasta ĉeestis kaj salutis: “Al ĉiuj homaranoj ĉi tie, mi salutas la kongresanojn – homoj kiuj volas loĝi en paco. Mi estas fiera kaj kortuŝita prezenti nin kiel reprezentanto de la familio Zamenhof».

Sekvis tre selektita serio de skribaj salutoj, la unua de la pola senatano Edmund Wittbrodt, kiu deklaris “Esperanto apartenas al la mondo, ne nur al Pollando”. Pliaj salutoj venis el Kroatio de Ivano Goldstein, Konsulo al Francio, kies avo gvidis Esperanto-klubon, de la nova urbesto de la Esperanta urbo Herzberg, Peter Lutz, kaj de kelkaj gravaj funkciuloj de la aŭstra registaro.

Venis la momento anonci novan membron de la Honora Patrona Komitato: temas pri Giuliano Turone, tre bone konata itala juristo kaj juĝisto en la Supera Apelacia Tribunalo de Italio. Li agis ankaŭ en la Internacia Pun-Tribunalo en Hago. Li estas aktiva esperantisto tra jardekoj kaj aŭtoro de pluraj gravaj jurotemaj libroj. Sekvis anonco pri du novaj Honoraj Membroj de la Asocio: André Cherpillod, fekunda verkisto kiu aŭtoris pli ol 130 librojn, kaj Ulrich Lins, aginto en TEJO kaj respektata verkisto (grava parto de Esperanto en Perspektivo, kompilinto de La arto labori kune kaj aŭtoro de La Danĝera Lingvo, nun reeldonata).

Je tiu punkto, la prezidanto de UEA, Mark Fettes, enfokusiĝis kaj liveris atentindan 15-minutan festparolon, kies plena teksto estis dissendita antaŭ horetoj en EKO-29 (EKO-UKO 2), kaj kiu spekteblas rete ĉe adreso, kiu aperas sube.

Sekvis salutoj de la Prezidanto de la Akademio, Christer Kiselman, de la vic-prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, la prezidanto de la instruista ligo ILEI, Mirejo Grosjean, kaj de Nicolas Raymond, nome de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

La inaŭguro kiel kutime venis al fino per landaj salutoj kaj la himno.

Por vidi video-prezento de la malfermo de la UK en Lillo, iru al la paĝo: “Chaine des enfants bilingues“.

Fonto: Estrara Komuniko: EKO 2015-30 sendita el Lillo la 27an de julio. EKO-UKO numero 3.

Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2015/07/uk100-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi