UK-100: La Komitato de UEA eklaboris

UK-100Jam sabate kunsidis la komitato de UEA en Lillo, komforte kvoruma kun 45 komitatanoj. Post rutinaĵoj ili trastudis la resumon pri la faritaj laboroj tra la lasta jaro. Reage al interveno, promesita estis baldaŭa testa reta voĉdono de la Komitato, kies teknikaj kaj regularaj aspektoj estas en ordo.

Venis laŭdoj pri la AMO-programo, kaj deklaro, ke Brazilo volas ĉiujare okazigi tian seminarion, kune kun deziro de pli adekvata aperigo de rezultoj, i.a. per filmado. Komisiono pri Kongresa Rezolucio estis starigita: Fettes, Keller, Schwarzer, Usui, Viana. Dumkongresa komisiono pri nova Regularo de TEJO konsistas el Mandirola (gvidanto), Buller, Schaeffer, Moon, Poór, Maia Jr., Corsetti, Schroder, Maurelli kaj Demmendaal. Traktota estas petita regularo pri konflikto-solvado. Estis nomumitaj nova membro de la Honora Patrona Komitato, kaj du Honoraj Membroj, anoncotaj en la Inaŭguro, pri kio ni raportos tuj kiam eble.

Sekvis diskutoj pri la Jarraporto de la Estraro pri la jaro 2014. Pri Konsciigo Corsetti pledis kiel delonge por pli aktiva atento al informado; la rolo de CED en informaj kampanjoj fortiĝu. Maurelli resumis la konsiderindajn atingojn de TEJO. Pri Kapabligo Maurelli informas pri trejnadoj ĉe TEJO kun subvenciaj subtenoj. Keefe agnoskas la rolon de instruista trejnado, sed pledas, ke ni traktu pli bone la memlernantojn. Gobbo klarigas pri la universitata laboro en Amsterdamo. Pri Kunordigo oni raportas kreskon membran de 6% por 2015. Raola atentigis, ke la Konsilio, kvankam bona ideo, nesufiĉe aktivas.MacGill
agnoskas la estraran devon proponi al konsilianoj pli konkretajn taskojn kaj projektojn; tio lastatempe ekokazis. Wandel dankis pro la retkunsidoj.Witdoekt proponas, ke multjaraj Dumvivaj Membroj plie kontribuu al la asociaj financoj.

Fonto: Estrara Komuniko: EKO 2015-28 sendita el la centa Universala Kongreso en Lillo, la 26an de julio. EKO-UKO numero 1.

Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2015/07/uk100-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi