La redaktoro de REGo ĉesis kunlabori kun REU pro ties decidoj pri Krimeo

REGoLa 23an de julio Georgij “Garik” Kokolija, konata aktivulo de la Ruslanda Esperanto-movado kaj redaktoro de la gazeto REGo, publikigis en la Yahoo-grupoj REU-AGADO kaj esperanto-rus-informoj jenan deklaron:

«Ekde la aŭgusta numero la subtitolo de Rusia Esperanto-Gazeto (REGo) “movada revuo en kunlaboro kun REU” ŝanĝiĝos al “movada revuo”. Per tio estos fiksita la fakta foresto de tiu kunlaboro flanke de REU dum sufiĉe longa periodo. Tamen la “Bulteno de REU” daŭre estos bonvena sur paĝoj de la revuo kaj aperados en REGo kaze de ĝia preparo fare de REU-Estraro aŭ komisiito».

Ĉi tiun ĉesigon de la formala kunlaboro, laŭ la klarigo de Kokolija, kaŭzis la 5a kaj la 6a decidoj de la ĵusa konferenco de REU (Ruslanda asocio aliĝinta al UEA), kiuj koncernas Krimeon (citataj senŝanĝe el la retejo de REU):

5. apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU;

6. organizi tutrusian Esperanto-aranĝon en Krimeo sekvan jaron.

Ĉi tiujn decidojn akceptis la konferenco kun 23 voĉdonrajtaj personoj; la nombroj de la voĉoj “por” kaj “kontraŭ” ne estas konataj.

En 2015 REU havas 23 individuajn membrojn, 3 mecenatojn kaj 58 dumvivajn membrojn. Krome al ĉi tiu asocio aliĝis 11 Esperanto-grupoj kun sume 79 membroj.

REGo ekaperis en oktobro 2000 kun la subtitolo Komuna eldono de REU kaj REJM. La eldonkvanto estis en 2004 300 ekzempleroj, en 2010 ĝi reduktiĝis al 260 ekzempleroj.

Dume oni ne scias la reagon de la Ukraina Esperanto-Asocio kaj de UEA al la menciitaj decidoj de REU.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiko la fonton: La Balta Ondo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

13 Responses to La redaktoro de REGo ĉesis kunlabori kun REU pro ties decidoj pri Krimeo

  1. Valentin, vi, same kiel multegaj rusianoj, estas kompatinda viktimo de la ŝtata informa politiko… Kie vi vidas naziismon en Ukrainio? Ĉi tie jam forestas eĉ komunista partio… Vi prefere kalkulu kvanton da naziism-faŝismaj partioj oficiale registritajn en Rusio…

  2. Valentin, vi, same kiel multegaj rusianoj, estas kompatinda viktimo de la ŝtata informa politiko… Kie vi vidas naziismon en Ukrainio? Ĉi tie jam forestas eĉ komunista partio… Vi prefere kalkulu kvanton da naziism-faŝismajn partiojn oficiale registritajn en Rusio…

  3. Andrej Peĉenkin diras:

    Valentin [Melnikov], dankon por via komento 😉 – ĝi nur aldonis eretojn al la kompleta bildo pri vi. Mi lasu vian ‘eraran’ opinion pri mia honesteco, ja estas via rajto pensi kiel vi pensas.

    Pri ‘naziismo’ mi menciis ne kuntekste kun Ukrainio, sed ke viaj komentoj direktitaj al li persone estas naziismaj, se vi ne komprenis. Tio por vere honesta kaj adekvata homo estus absolute ne akceptebla. Ve, ne por vi.

    Apenaŭ mi havas ‘usonajn mastrojn’ kaj iliajn ‘ostojn’. Pri kiu ‘klubo’ temas, kie mi ‘ne aperas’? Mi jam dum du jaroj loĝas en mia naskiĝurbo Jekaterinburg :-). Antaŭ ol diri, zorgu pri necesaj detaloj, ‘samlingvano’ – ankaŭ pri tio ĉu iu ‘interesiĝas’ pri Esperanto malpli ol ‘bizneso’.

  4. Grigorij Arosev diras:

    Garik, mi plene subtenas vin. Vi faris tute honestan kaj pravan agon.
    Meljnikov kiel cxiam montras sin absolute neadekvatulo kaj klasika viktimo de propagando.

  5. Georgij Kokolija diras:

    Mi dankas la amikojn pro la subteno kaj petas ne diskuti kun VM. Tio estas nur vana perdo de la tempo.

  6. Andrej Pecxonkin, mi iam (erare) kredis vin honesta persono.
    Vi – kiel ĉiam – faligas de la malsana kapo sur la sanan.

    Naziismo estas en Ukrainio nun. Krimeo, kontraŭleĝe forprenita de Rusio, fine revenis – por feliĉo de du milionoj de tieaj loĝantoj. Vi certe preferus, ke tiuj homoj suferus kaj pereus, kiel iliaj malfeliĉaj kamaradoj en Doneck kaj Lugansk.
    Por vi gravas nur obei “demokration”, t.e. servili al viaj usonaj mastroj. Aliaj mizeru kaj mortu – nur ke usonanoj vivu lukse, kaj viu esperas, ke ili ne forgesos vin kaj ĵetos oston al fidelaj hundoj…

    Ke lia fuŝbulteno estas lia privata entrepreno – estas fakto. Bedaŭrinde li siatempe trudis ĝin al REU kaj ricevadis el tio grandajn sumojn – nun, feliĉe, ne plu.
    Ke li dum jaro ne aperis en E-klubo – same fakto. Sed ja ankaŭ vi ne aperas… Ne interesas vin ambaŭ tiu bagatelo kiel Esperanto, “bizneso” pli gravas, ĉu ne?…

  7. Kirill Novichenko diras:

    Kvankam mi ne ŝatas vidi maltrankvilan situacion en esperantujo, mi opinias, ke sinjoro Kokolija tute rajtas esprimi sian proteston tiumaniere. Kaj mi konsentas, ke malkonsento kun registaro de la lando ne signifas malamon al la lando.

  8. Andrej Peĉenkin diras:

    Valentin Melnikov, viaj komentoj pri Garik estas senbaze ofendaj (pri ‘eks-aktivuleco’ kaj la negraveco de lia ‘privata’ eldonaĵo, do simple malsaĝaj. Kaj pri lia ‘malamo’ al Ruslando – ekster racio kaj deco – simple naziismaj.

  9. Mikaelo Povorin diras:

    Tia reago de Garik estis antaŭvidebla, ĉar li jam pasintjare diris sian opinion pri la eventoj en Krimeo, tuj post kiam ili okazis. Tamen ankaŭ mi ne vidas en tio malamon al tuta Rusio.

  10. Ziko, mi ja persone konas lin dum ĉ. 30 jaroj, el tiuj dum pli ol 20 jaroj li loĝas samurbe kiel mi. Pli ol sufiĉe por observi kaj konkludi…

  11. Ziko van Dijk diras:

    Kiel vi deduktas, Valentin, ke li “malamas Rusion”? Se iu havas alian opinion, cxu li tuj “malamas Rusion”?

  12. LV diras:

    Milito de musoj kaj ranoj

  13. “konata aktivulo de la Ruslanda Esperanto-movado” – jam pasintjare oni povus certe skribi “eks-aktivulo”. Li delonge ne aperas en E-medio, kaj lia revueto estas nur lia privata entrepreno, kiun tamen REU grave subvenciis, per senpaga abono por iuj dumvivaj membroj kaj aliĝintaj kluboj.
    Dankon, ke REU ne plu bezonas elspezi por tio.
    Se rezulte de lia nuna decido baldaŭ la “Rusia Universala Bulteno” (kiel mi nomis ĝin en iama felietono) bankrotiĝos – mi neniom bedaŭros…

    Se li tiom malamas Rusion – kial li siatempe transloĝiĝis ĉi tien, sed ne al sia proksima (etne kaj geografie) Kartvelio? Mi scias la respondon, sed estus interese vidi lian “oficialan” version…

Respondi