La verda vivo de Papazov

Papazov, Dimitar. El mia verda vivo. Rememoroj de esperantista kaj socia aganto / Antaŭparolo de Detlev Blanke. – Berlino-Sofio: Dafna, 2013, 218 p., il.

PapazovKun atento kaj krajono mi komencis esplori la recenzatan verkon. Ĝuste esplori, ĉar la aŭtoro estas ne nur travivinto de la bulgariaj kaj alilandaj eventoj, sed li estas partoprenanto de la historio.

La verkon de Dimitar Papazov iom ordigis kaj redaktis Detlev Blanke, ankaŭ li verkis la antaŭparolon, enmetis la enhavtabelon kaj “inventis” pli ol 200 subtitolojn. Temas pri eldonado, Esperanto-movado en Bulgario ekde la unuaj pioniroj Miloslav Bogdanov kaj Dimitar Blagojev, politikaj procezoj, financa agado, kunlaboro en la internacia Esperanto-movado, partopreno en naciaj kaj internacia kongresoj kaj konsultiĝoj.

Sian biografion Papazov pliriĉigis per historia informo pri la deveno de la familio “Papazov” kaj ĝiaj ligoj al la revolucia komitato por liberigo, kiuj estas tre gravaj por la aŭtoro.

Dum sia poresperanta agado Papazov laboris ĉefe kiel sekretario. Unue oni komisiis al li prezidantan postenon por la Organiza Komitato de la 34a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Veliko Tarnovo (1978). Post la IJK Papazov estis invitita labori en la ĉefoficejo de la Bulgara Esperanto-Asocio (BEA). Tie li dum 15 jaroj laboris kiel organiza sekretario kaj ĝenerala sekretario de BEA. Fine de la 1970aj kaj dum la 1980aj jaroj prioritatoj de BEA troviĝis en kelkaj direktoj.

La unua celo estis krei materian fundamenton de la asocio, kiu en 1978 konsistis el du presbazoj por la Urba Estraro de BEA kun 15 laborantoj. BEA, siatempe ricevanta ŝtatan subvencion 1000 dolaroj, sukcesis danke al kreitaj entreprenoj, en kiuj laboris 3000 personoj, grave firmigi la financan fundamenton kaj rifuzi la ŝtatan subvencion. Ekzemple dum 1987 BEA perlaboris 1 milionon da dolaroj laŭ la tiama valutkurzo. Dum la 42a kongreso de BEA Papazov transdonis al la sekvonta estraro la asocion kun kapitalo de preskaŭ 8 milionoj da dolaroj ricevitaj de la mastrumagado kaj per nemoveblaĵoj ne malpli valoraj.

La dua direkto de la laboro de Papazov en BEA estis plijunigo de la asocio kaj profesiigo de la laboro en la Centra Estraro kaj en la distriktaj estraroj.

Plia celo de Papazov estis kolektado de materialo pri la historio de BEA. Danke al la subteno de la estraro de BEA Papazov sukcesis establi Bulgaran Esperanto-Muzeon kaj gajnis profesian oficiston de la Nacia Biblioteko en Sofio por prilaboro de la dokumentoj.

Krom la suprecititaj direktoj Papazov laboris por la Balkana Esperanto-movado. Li iniciatis kaj organizis la unuan Balkanan Esperanto-Renkontiĝon en Bankja (apud Sofio) kaj estis elektita kiel sekretario de la Balkana Esperanto-komitato.

Papazov aktivis ankaŭ ekster la Esperanto-movado. Li laboris en Nacia Muzeo de la Revolucia Movado en Bulgario. Poste li laboris kiel profesia organizanto en la Sofia distrikta junulara organizaĵo por establigo de junularaj domoj kaj kluboj.

Kiel prezidanto de la neregistara organizo Espero Papazov estis logita al diversaj neesperantaj organizaĵoj. Li iniciatis kreadon de popola legejo (kulturdomo) kaj fariĝis ties vicprezidanto, krome membro de la Gvida Konsilio de la Organizaĵo de la Unuigitaj Bulgaroj kaj de ĝia socia parlamento kun reprezentantoj el pli ol 40 landoj. Papazov membras en la Nacia Konsilantaro de la Nacia Movado de Rusofiloj, kiu organizas ĉiujarajn renkontiĝojn kun pli ol 10 mil personoj. Li estas membro de la Asocio de la Sciencistoj en Bulgario kaj de la Asocio de la Sendependaj Bulgaraj Verkistoj. En 2008 Papazov estis elektita eksterlanda profesoro de la Internacia Cirila-Metodia Akademio por Slava Klerigado, registrita en Moskvo.

Papazov preskaŭ monotone priskribas siajn prepar-, dum- kaj la postkongresajn laborojn por Internacia Junulara Kongreso (1978) kiujn oni taksis kiel altnivelaj.

Sendube la laboroj por Komsomolo kaj en la junulara Esperanto-movado donis al Papazov bezonatajn spertojn por iom ordigi materialojn por iam verkota historio de Bulgara Esperanto-movado. La recenzata verko estas nur kiel fundamento por la planata konstruaĵo. Ekzemple grandan parton de sia verko Papazov dediĉas ĝuste al la bulgara Esperanto-movado kaj al socialisma movado en Bulgario kiuj estis nedisigeblaj almenaŭ ĝis la ŝanĝoj en politika sistemo de socialisma bloko mem.

Apartan atenton la aŭtoro dediĉis al la Balkana Esperanto-Movado kaj al la ideo de Stalin pri la unuigo de Bulgario kaj Jugoslavio. Pri ĉi tiu ideo mankas informoj, sed Papazov esperas je tago kiam oni malfermos la arkivojn kun sekretaj dosieroj.

Papazov kelkfoje aludas pri sia lama memoro. Tamen li tre detale priskribis diversajn epizodojn en lia fruktodona poresperanta agado, ekzemple: batalo de du esperantistoj kontraŭ policistoj; alveno de 500 polaj esperantistoj anstataŭ la atenditaj 50; pri la “perditaj” 5000 dolaroj, en situacio kiam en Bulgario oni povus aresti eĉ pro 5 dolaroj.

En la 1980aj jaroj danke al mono ricevita pro la sukcesa mastrumagado BEA povis vivteni mem kaj realigi siajn projektojn, eldonagadon, Bulgaran Esperanto-Teatron ktp. Sed la ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj post la falo de la socialisma sociordo, neniigis la tre perspektivan projekton pri la Bulgara Enciklopedio “Esperanto”. Laŭ la plano, diskonigita en 1995, ĝi devus havi ĉ. 1200 paĝojn kun pli ol 3800 artikoloj. Estis planite transdoni la libron al presejo en septembre 1996. Sed en 2004 aperis informo, ke la bulgara teamo, kompilinta la Enciklopedion, kapitulacis kaj la verko ne estos eldonita pro la financaj problemoj.

Ni do restis sen tiu grandega trezorejo da scioj pri Esperantaj historio, kulturo, movado ktp. La nuna verko de Dimitar Papazov iom ŝtopas la breĉon. Oni povus nur bedaŭri, ke la eldonkvanto estas nur 60 ekzempleroj. Ni povas esperi ke ĉi tiu verko instigos aliajn veteranojn de Esperanto-movado verki similajn rememorojn. Papazov modeste mencias pri sia serioza esploro kiel pajlero por la estontaj historiistoj. Sed la recenzata verko jam estas preta kiel fundamento de Bulgara Esperanto-historio.

Anatolij Sidorov

Ĉi tiu recenzo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/07/recenzo-57/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi