Veronika Poór: Nova Ĝenerala Direktoro de UEA

Veronika PoórFrue en la komitata kunsido en la centa Universala Kongreso estis publike anoncita la decido de la Estraro de UEA pri la nova Ĝenerala Direktoro. La decido favoris al Veronika Poór el Hungario. Tiu decido ja bezonis kelkajn tagojn post la intervjuoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj. La Asocio kore dankas al ĉiuj kandidatoj pro la proponoj kaj gratulas la sukcesinton.

Veronika Poór ekoficos ekde la unua de januaro, 2016. Sekvos ĉirkaŭ dumonata transira fazo en kiu la nuna kaj estonta Direktoroj kunlaboros pri la transdono de taskoj kaj post tio Veronika formale ricevos la oficon.

Veronika Poór naskiĝis en 1983. Ŝi doktoriĝis pri fiziko, en la kampo de nanoteknologio. Ŝi kunfondis la retradio¬kanalon Muzaiko kaj ŝi estas estrarano de TEJO respondeca pri Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Homaj Rimedoj kaj Scienca kaj faka agado. En tiu rolo interalie ŝi verkis kaj kunverkis kvin retajn trejnadojn de TEJO, ŝi estis elektita por la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo, ŝi superrigardis la kreadon de nova enkonduko por novaj membroj kaj ekorganizis Sciencajn Prelegsesiojn. Aldone ŝi ankaŭ grave kontribuis al la verkado de sukcesaj subvencipetoj de TEJO.

Post la anonco ŝi mesaĝis: “Mi kore dankas la fidon kaj mi antaŭĝojas kunlabori kun vi! ”

Prezentante la decidon, la prezidanto de UEA, Mark Fettes, gratulis la pliajn kandidatojn, kaj esprimis dankon pro la multjara sindediĉo de la nuna direktoro, s-ro Osmo Buller.

Fonto: Estrara Komuniko: EKO 2015-34 sendita el Lillo la 31an de julio. EKO-UKO numero 7.

Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2015/07/poor/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi