La Krimea problemo submetita al UEA

КрымLa decidoj de la 28a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), kiu akceptis la Esperanto-Centron en Krimeo kiel regionan organizon de REU kaj decidis organizi en 2016 tutlandan Esperanto-renkontiĝon en Krimeo, kaŭzis ne nur la demarŝon de la redaktoro de REGo Georgij “Garik” Kokolija, pri kiu ni jam informis,  sed ankaŭ oficialan reagon de la Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA), kies prezidanto Eŭheno Kovtonjuk adresis sin al la Prezidanto de UEA Mark Fettes, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj al la Komitato de UEA.

La prezidanto de UkrEA atentigis, ke la decido de REU “kontraŭstaras la tutan Eŭropan kaj plejparte tutmondan rilaton al anekso de parto de Ukrainio – Krimeo” kaj “ne kongruas kun la neŭtraleco de UEA kaj provokas malpacon inter Landaj asocioj”. Li petis la gvidantojn de UEA taksi la decidon de REU kaj sciigi la starpunkton de UEA al UEA-membroj.

REU kaj UkrEA estas aliĝintaj asocioj de UEA. La Komitato de UEA nun kunsidas en Lillo, kaj ĝi ankoraŭ havos la eblon kaj tempon esprimi sian opinion pri la peto de UkrEA, sed oni metos ĉi tiun demandon eksterplane en la tagordon. La prezidanto de REU, Svetlana Smetanina, ĝis nun ne komentis publike la “Krimeajn decidojn” de la Konferenco.

Ĉe represo bonvolu nepre mencii la fonton: La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2015/07/krimeo-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

10 Responses to La Krimea problemo submetita al UEA

  1. Svetlana diras:

    Karaj, kial ekis la diskuto pri (mal)akcepto de Krimea E-Centro al REU? Chiu persono au organizo, ne gravas de kiu lando-urbo-vilagho, rajtas membrighi en REU. La petletero venis de krimeanoj. Punkto-fino. Sukcesan kaj fruktodonan agadon sub la verda standardo!

  2. Mikaelo diras:

    “Malpacon inter Landaj asocioj” provokas ne la decido de REU, kiu ja estas tute natura. Malpacon provokas nun… kiu? Ĉu vere estas tiom grava diferenco, sub kies flago agados ekde nun krimeanoj?! Gravas nur, ke ili agadu.
    Homoj, ĉu vi ne sentas, ke nia skandalemo (kvankam ne nur ĝi) iom post iom pereigas Esperanton?

  3. Giorgio Silfer diras:

    Chu ekzistas precedentoj de loka au regiona esperanto-klubo, situanta ekster la shtato al kies landa asocio ghi petus la alighon? Se jes, la decido de REU estus pli ol legitima.

    Trovu la respondon en “Heroldo de Esperanto”, n-ro 2241 (8:2015).

  4. Zatamon diras:

    > kiu akceptis la Esperanto-Centron en Krimeo kiel regionan organizon de REU

    Ne distordu la faktojn! Fakte, estis tute alia decido:
    http://www.reu.ru/informoj/eo/163
    >5. apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU;

    Do: estis neniu akuzativo.
    La kretena agado de Minin kaj alboru baldaux povos konduki al ecx pli analfabetaj decidoj.

  5. Andreo Teräväinen diras:

    Dum feŭdismo en multaj landoj estis leĝoj, laŭ kiuj servutoj ne rajtis foriri de sia feŭdestro, kaj dumvive devis servi al li. Fuĝo de servuto estis taksata kiel krimo, kiun sekvis puno.
    En nuna mondo simila stato restas rilate al aparteno de landaj regionoj kaj landaj organizaĵoj. Ĉiuj registoj kutimas tutforte kontraŭagi “malobeon de propraj servutoj”, eĉ se ili montras zorgon pri libereco de fremdaj.
    Mi ne aprobas agojn de iuj ajn politikistoj, kiuj strebas “tiri al sian flankon litkovrilon”, kaj kiuj per siaj agoj provokas popolojn al kontraŭstaro.
    Sed ĉu vere la volo de homoj devas esti neglektenda? Ĉu ili ne rajtas “ŝanĝi la feŭdestrojn”?

  6. Svetlana Smetanina nun estas en la UK, do provizore ekster interreto.
    Mi partoprenis la konferencon de REU (kaj nun mi estas REU-estrarano), do mi povas diri, ke pri la strato en Kazanj estis (unuanime) akceptita la decido sendi oficialan leteron al urbestro de Kazanj kaj prezidento de Tatarstano – kontraŭ alinomigo de la strato, kaj peton al UEA por subteni nin tiurilate.
    Jes, la akcepto de Krimea organizo estis lau ties oficiala peto, voĉlegita dum la konferenco. Ĉiuj voĉdonis por, unuanime.

  7. LV diras:

    Ĉu iu scias pri iuj ajn komentoj de Svetlana Smetanina pri aktualaj problemoj de la Unio? Mi – neniam. Eĉ pri renomigo de strato en Kazanj, plej nova temo.

  8. Aleksandro diras:

    > > Cxu la decido de REU, cetere, ne estis sekvo de iu iniciato flanke de krimeanoj mem? < <

    Vi tute pravas: la decido estis post peto de krimeanoj.

  9. Aleksandro diras:

    Estas ĝuste tio, pri kio mi jam ie skribis: landlimoj estas plej grava fetiĉo ol propra libero – eĉ en nia liberama mondo. Ankaŭ estas rimarkebla, ke homoj, nomantaj sin liberaluloj, subtenas ŝtatisman opinion.

    Interalie, REU devas agi laŭ Rusiaj leĝoj, same kiel UEA ĉiun politikan aferon kongruigas kun pozicio de UN.

  10. Bojko diras:

    La tuta mondo — kaj la kieva oficiala pozicio — ial prezentas la aferojn tiel, kvazaŭ Krimeo estus malplena tereno, ĝardeneto aŭ aro de somerdomoj.

    Kio pri la loĝantoj tie? Cxu ili estas prifajfindaj? Cxu la decido de REU, cetere, ne estis sekvo de iu iniciato flanke de krimeanoj mem?

Respondi