Julio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

julio1. Antaŭ 1050 jaroj naskiĝis Abu Ali al-Hasan Ibn Al-Haitham (965-1039), araba matematikisto, astronomo, fizikisto kaj filozofo, konata en Eŭropo kiel Alhazen/Alhacen.

3. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jerzy Buzek (1940-), ĉefministro de Pollando (1997-2001), prezidanto de la Eŭropa Parlamento (2009-12), simpatianto de Esperanto.

Alico en Mirlando4. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis George Everest (1790-1866), kimra geografo, kies nomon la Reĝa Geografia Societo donis al la Ĉomolungmo – la plej alta monto en la mondo.

Antaŭ 150 jaroj (1865) aperis Alico en Mirlando de Lewis Carroll.

Nursultan Nazarbajev6. Antaŭ 1375 jaroj (640) la araba armeo venkis la bizancan ĉe Heliopolis kaj komencis la 60-jaran militon kontraŭ la Afrika Ekzarkejo.

Antaŭ 600 jaroj estis ŝtiparumita la ĉeĥa predikanto Jan Hus (1369-1415).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Nursultan Nazarbajev (1940-), la unua kaj sola prezidento de Kazaĥstano ekde 1991.

7. Antaŭ 125 jaroj mortis Henri Nestlé (Heinrich Nestle, 1814-90), germandevena svisa sukeraĵisto, fondinto de la kompanio Nestlé.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ringo Starr (Richard Starkey, 1940-), drumisto de The Beatles.

9. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Seva Novgorodcev (Vsevolod Levenŝtejn, 1940-), populara ruslingva radioparolisto de BBC.

Pentraĵo de John Collier

Damo Godiva (Pentraĵo de John Collier)

10. Laŭ legendo antaŭ 975 jaroj (1040) damo Godiva (ĉ. 997-1086) rajdis nuda surĉevale tra Coventry plenumante la veton, akceptitan por redukti la impostojn.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Vera Inber (fraŭline: Ŝpencer, 1890-1972), ruslingva sovetia verkistino.

Antaŭ 100 jaroj mortis Vaĵa Pŝavela (Luka Razikaŝvili, 1861-1915),
kartvela verkisto.

11. Antaŭ 325 jaroj (1690) ĉe Boyne okazis la plej granda batalo de la Glora Revolucio, en kiu la armeo de la protestanta reĝo Vilhelmo la 3a venkis la armeon de la romkatolika reĝo Jakobo la 2a.

13. Antaŭ 425 jaroj naskiĝis Emilio Bonaventura Altieri (1590-1676), papo Klemento la 10a (1670-76).

Aleksandro la Neva

15. Antaŭ 775 jaroj (1240) la armeo de la novgoroda princo Aleksandro Jaroslavido venkis la svedan armeon ĉe la rivero Nevo, pro tio li iĝis nomata Aleksandro la Neva.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Vladimir Ŝmurlo (1865-1931), ruslanda esperantisto kaj interlingvisto.

Antaŭ 75 jaroj en Usono mortis Robert Pershing Wadlow (1918-1940), la plej alta homo en la mondo (272 cm).

17. Antaŭ 225 jaroj mortis Adam Smith (1723-90), skota ekonomikisto kaj filozofo.

18. Antaŭ 725 jaroj (1290) Eduardo la 1a publikigis edikton pri forpelo de ĉiuj judoj el Anglio.

Antaŭ 25 jaroj mortis Yun Posun (1897-1990), la dua prezidanto de la Suda Koreio (1960-62).

19. Antaŭ 225 jaroj (1790) la ruslanda marameo de Fjodor Uŝakov frakasis la turkan mararmeon.

Antaŭ 75 jaroj (1940) Hitlero donis la titolon generalfeldmarŝalo al 12 generaloj.

Antaŭ 50 jaroj (1965) ekfunkciis tunelo sub la Blanka Monto.

21. Antaŭ 1650 jaroj (365) sismo grave damaĝis la Aleksandrian Lumturon, unu el la sep mirindaĵoj de la mondo.

24. Antaŭ 775 jaroj mortis Konrad von Thüringen (1206-40), la 5a grandmajstro de la Teŭtona Ordeno.

25. Komenco de la 100a Universala kongreso de Esperanto en Lillo (Franci0).

26. Antaŭ 128 jaroj (1887) en Varsovio aperis la Unua Libro de Zamenhof – la naskiĝdato de Esperanto.

Antaŭ 100 jaroj mortis James Murray (1837-1915), skota leksikografo, aŭtoro de la “Oksforda Angla Vortaro“.

27. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Jeanne Barret (1740-1807), la unua virino kiu en 1766 ĉirkaŭnavigis la mondon maskinte sin kiel viro.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis José Luis Chilavert (1965-), legenda paragvaja piedpilka golisto, kiu mem golis 62 fojojn; inkluzive de tri goloj en unu ludo – unika atingo de golisto.
José Luis Chilavert
29. Antaŭ 1400 jaroj (615) Pukalo la Granda iĝis reĝo de la maja regno Baakul; li regis dum 68 jaroj ĝis sia morto en 683.

Antaŭ 125 jaroj mortis la nederlanda pentristo Vincent Willem van Gogh (1853-90).

Pentraĵo de van Gogh

Korvoj super grenkampo (Pentraĵo de van Gogh)

31. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Joanne “Jo“ Rowling (1965-), brita verkistino, aŭtorino de la furoraj romanoj de Harry Potter.

Ĉi tiu listo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/07/julio-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi