“Kongresaj paroladoj” reeldonitaj papere kaj rete

Kongresaj paroladojZamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 paĝoj; 500 ekzempleroj. – (Serio Scio, №2). – Prezo: 6 eŭroj (papere), 3 eŭroj (elektronike).

“De 1905 ĝis 1912, li elvokis antaŭ la kongresanoj ĉiujn grandajn demandojn, ĉiujn grandajn problemojn, kiujn la vivo metis al tiu senprecedenta socia-lingva movado, kaj la altajn celojn, kiujn ĝi devas aspiri. La kolekto de tiuj kongresaj Paroladoj <…> estas emocia kaj animaltiga legaĵo, unu el tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron”, – skribis Gaston Waringhien en sia biografia skizo pri Zamenhof (1887 kaj la sekvo, p. 20).

Por ke ĉi tiuj gravaj tekstoj estu je dispono de la esperantista legantaro, ni decidis reeldoni la intertempe elĉerpitan kolekton, kiun ni aperigis antaŭ pluraj jaroj kiel la duan volumon en la serio Scio. En ĉi tiu volumo estas 11 paroladoj de Zamenhof, el kiuj 8 estis faritaj je la malfermo de la ok unuaj Universalaj Kongresoj de Esperanto.

La libro Kongresaj paroladoj baldaŭ estos aĉetebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj grandaj Esperantaj libroservoj kontraŭ 6 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite ĉe la eldonejo Sezonoj kaj ties reprezentantoj en la koncernaj landoj. Petu informojn retpoŝte.

Ĝi estas aĉetebla ankaŭ kiel e-libro (“pdf” kaj “epub”) kontraŭ 3 eŭroj en nia Kiosko, kie estas senpage elŝuteblaj elektronikaj provlibroj.

Pliaj informoj pri la libro.

Sezonoj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi