La 19an de junio 2015 la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas vizitis la urbon de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52) Birštonas. Li estis akceptita fare de la urbestrino Nijolė Dirginčienė kaj de la vicurbestro Vytas Kederys. Estis traktitaj diversaj organizaj demandoj de BET-52. Estis interkonsentite, ke flanke de la urba municipo pri ĉiuj aferoj de la organizado de BET-52 respondecos kaj ilin koordinos la vicurbestro Kederys. Krome, oni interkonsentis pri jenaj konkretaj aferoj:
1. La urba municipo kune kun la urba turisma informcentro je sia kosto eldonos libreton pri Birštonas en Esperanto por ĉiuj partoprenantoj de BET-52. La tradukadon kaj redaktadon prizorgos LEA.
2. La plej bonaj artaj kaj kulturaj kolektivoj kaj ensembloj de la urbo senpage koncertos por la partoprenantoj de BET-52. Tiamaniere la urbo prizorgos kelkajn vesperajn programojn de BET-52.
3. La urbestrino aranĝos akcepton por la plej gravaj gastoj kaj partoprenantoj de BET-52, entute por 50-60 personoj. La liston de la invitotoj kompilos LEA.
4. La urba kulturcentro senpage disponigos sian plej grandan salonon por 500 personoj por la solena inaŭguro de BET-52, por la solena fermo kaj por ĉiuvesperaj koncertaj programoj.
5. Laŭ siaj ebloj la urba municipo helpos al BET-52 finance.
6. La urba municipo informos pri BET-52 al loĝantojn de Birštonas pere de sia retejo kaj per aliaj manieroj.
7. La urbo helpos ankaŭ en aliaj okazoj kaj problemoj.
Poste la prezidanto de la Organiza Komitato de BET-52 Povilas Jegorovas renkontiĝis kun la direktoro de la urba kulturcentro de Birštonas Zigmas Vileikis kaj traktis diversajn aferojn de la kultura kaj arta programo de BET-52.
Sekvis renkontiĝo kun la direktoro de la sanatorio Versmė Antanas Danys, dum kiu estis traktitaj aferoj de ejoj por BET-52 (prelegejoj, kursejoj, ejo por libroservo, redakciejo de la ĉiutaga gazeto de BET-52, ejo por la Organiza Komitato k. s.), pri loĝado kaj manĝado de la partoprenantoj de BET-52.
Povilas Jegorovas renkontiĝis ankaŭ kun la direktorino de la urba turisma informcentro Rūta Kapačinskaitė. La informcentro disponigos diversan informan materialon pri Birštonas al la partoprenantoj de BET-52, inkluzive de la urbaj mapoj por ĉiu partoprenanto; ĝi ankaŭ helpos ĉe la ekskursa programo.
Fine Povilas Jegorovas vizitis la tri lokojn, kie loĝos la partroprenantoj de BET-52, nome: la gastejojn Birštono tulpė kaj Birštono banginiukas kaj la gastejon de la Litovia Sporta Universitato.
Legu ankaŭ:
BET-52: La organiza komitato ekfunkciis
BET-52 kun aŭspicio de UEA
BET-52
Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2015/05/litovio-11/