Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton

Казань

Novaj nomŝildoj jam aperis (http://www.evening-kazan.ru/)

Lastatempe en Ruslando estis du stratoj, kies nomoj estis registritaj en la listo de ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj) – strato Esperanto (улица Эсперанто) en Kazano kaj strateto de esperantistoj (переулок эсперантистов) en Bogorodsk (distrikta centro en la regiono de Niĵnij Novgorod). Sed nun la nombro da ZEO-stratoj en Ruslando duoniĝis, ĉar la urbestraro de la Tatarstana ĉefurbo Kazano la 26an de junio 2015 decidis renomi la straton Esperanto al la strato Nursultan Nazrbajev, honore al la prezidanto de Kazaĥstano. Oni jam ŝanĝas la nomŝildojn.

La urbestraro akceptis ĉi tiun decidon, laŭ la propono de Sagit Dĵaksybajev, prezidanto de la kazaĥa kultura-nacia societo de Tatarstano.

Irek Ŝaripov, direktoro de la Domo de amikeco de la popoloj de Tatarstato, jene klarigis la ŝanĝon de la stratnomo:

Ni pensas, ke la decido pri renomigo de la strato Esperanto honore al Nazarbajev estas tre bona, ĉar Esperanto estas unu el la fiaskintaj projektoj de la juna Sovetia ŝtato. Tiam oni opiniis, ke ĉiuj ekparolos en ĉi tiu nova lingvo. Ĝi estas nerealiĝinta projekto, kaj ni do pensas, ke nomŝanĝo estos sufiĉe sendamaĝa.

Tamen ne ĉiuj samopinias kun la aŭtoritatoj, kaj plejparto de reagoj en la reto kritikas la decidon, precipe, ĉar la urbestraro ne konsultis la loĝantojn de Kazano, kaj ĉar laŭ la valida regularo oni ne rajtas nomi statojn el la urbo laŭ personoj vivantaj. Estas iniciatitaj kelkaj protestkampanjoj. Tiu en la retejo change.org jam kolektis pli ol 2400 subskribojn.

Cetere, la nomo de la strato jam estis ŝanĝita. Ĝis 1927 ĝi nomiĝis la 3a Popereĉnaja Boljŝaja, dum 1927–1947 ĝi estis strato Esperanto, dum 1947–1988 la strato havis la nomon Ĵdanov, kaj en 1988 ĝi rericevis la nomon Esperanto. Ĉu ĉi tiu nomo iam revenos?..

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton: La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2015/06/kazano/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton

  1. Ĵajro diras:

    Tiu estas unu alia momento por nia monda unuiĝo! Premu ni kune aŭtoritalulojn de Kazaĥstano por obei popolan volon! Ni ne klinigos niajn kapojn antaŭ stulta mensogo! Sovetunio estis kontraŭ Eo, ne favore de ĝi!! Kaj Eo ne estas fiasktinta soveta projekto!!! Helpu ni niajn kazaĥstanajn samideanojn! Ni devas montri, ke ili ne estas solaj!

  2. Grigorij Arosev diras:

    Tre bedauxrinda estas la novajxo. Klare, ke estas pure politika decido. 🙁 Aliflanke mi sxatis la reagon de la logxantoj. Ili almenaux diris (skribis) bonajn vortojn pri Esperanto.

  3. Konstanteno diras:

    Kazanaj estraraj postaĵlekuloj neglektante leĝojn kaj historian memoron,venkis Esperanton!

  4. AlKo diras:

    Kara s-ro Wu Guojiang,
    mi ne bone komprenas vian ĝojon pro la malapero de la Esperanto-strato en Kazano, sed vi certe povas represi la tekston kun indiko de la fonto.

  5. Ilja Muravjov diras:

    Diable prenu! Rusio ruliĝas en feko. (pardonu min pro miajn vortojn)

    > mi tre volas aperigi tiun eventon en la rubriko “Esperanto kaj urbestro” de Informilo de Ghemelaj Urboj.

    Saluton, Wu. Vi kompreneble volas aperigi ĝin, nur kun indiko la fonton: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/06/kazano/

  6. Wu Guojiang diras:

    Estimata,
    Mi ghoje legis pri chi tiun artikolon. Mi ne scias chu la urbestro au iu vic-urbestro subtenas la renomighon. char mi tre volas aperigi tiun eventon en la rubriko “Esperanto kaj urbestro” de Informilo de Ghemelaj Urboj.

    Kore salutas.

    Wu Guojiang
    komisiito de la projekto Ghemelaj Urboj

Respondi