Junio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Internacia Infana Tago
1. Internacia Infana Tago.

Antaŭ 800 jaroj (1215) la mongola armeo konkeris Pekinon (Zhongdu).

Larisa LazutinaAntaŭ 50 jaroj naskiĝis Larisa Lazutina (1965-), sovetunia kaj ruslanda skiistino, okfoja olimpika ĉampiono, 11-foja mondĉampiono.

Antaŭ 200 jaroj mortis marŝalo Louis Alexandre Berthier (1753-1815), militministro kaj ĉefo de la stabo de Napoleono.

2. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis markizo Alphonse François de Sade (1740-1814), verkisto kaj filozofo, de kies familinomo devenas la vorto “sadismo”.

Antaŭ 175 jaroj naskigis Thomas Hardy (1840-1928), angla verkisto.

3. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Georgo V (1865-1936), reĝo de Britio (1910-36).

4. Antaŭ 75 jaroj (1940) la germania armeo venkis la aliancanojn ĉe Dunkirk.

5. Monda Tago de Medio.

Pu SonglingAntaŭ 375 jaroj naskiĝis Liaozhai (aŭtente: Pu Songling, 1640-1715), ĉina verkisto, aŭtoro de mirrakontoj legataj ĝis nun (ankaŭ en Esperanto).

7. Antaŭ 25 jaroj (1990) Aleksio II (aŭtente: Aleksej Ridiger, 1929-2008) iĝis Patriarko Moskva kaj Tutruslanda.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Tom Jones (Thomas Jones Woodward, 1940-), brita popkantisto.

Antaŭ 175 jaroj mortis Frederiko Vilhelmo III (1770-1840), reĝo de Pruslando (1797-1840).

8. Antaŭ 200 jaroj (1815) la Viena Kongreso fiksis novajn limojn inter la eŭropaj regnoj.

Antaŭ 725 jaroj mortis Beatrice di Folco Portinari (1266-90), la “muzo” de Dante Alighieri.

10. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Saul Bellow (1915-2005), kanada judo kaj usona verkisto, Nobelpremiito pri literaturo (1976), kaj Timofej Ŝuvajev (1915-2001), pedagogo kaj regionhistoriisto, sovetunia kaj ruslanda esperantisto.

11. Antaŭ 825 jaroj mortis Frederiko Barbarossa (1122-90), imperiestro de Romio ekde 1155.
Tago de Ruslando
12. Tago de Ruslando. Antaŭ 25 jaroj (1990) la kongreso de popolaj deputitoj de Ruslanda Fereracio akceptis deklaracion pri suvereneco de Ruslando.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis David Rockefeller (1915-), usona financisto kaj “tutmondisto”.

Yeats13. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis José Antonio Páez (1790-1873), batalanto por la sendependiĝo de Venezuelo, trifoja prezidanto de Venezuelo (1830-35, 1839-43, 1861-63).

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis William Butler Yeats (1865-1939), irlanda anglalingva poeto kaj dramaturgo, Nobelpremiito pri literaturo (1923).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gojko Mitić (1940-), serba kaj jugoslavia filmaktoro, populara en la Orienta Eŭropo pro roloj de indianoj.

14. Antaŭ 75 jaroj (1940) la germania armeo okupis Parizon.

15. Antaŭ 800 jaroj (1215) la brita reĝo Johano la Sentera subskribis la Grandan Ĉarton de Libero.

Antaŭ 100 jaroj mortis la ruslanda granda princo Konstanteno Romanov (1858-1915), konata kiel verkisto kaj tradukisto K. R.

17. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Miguel Sancho Izquierdo (1890-1988), hispana filozofo kaj esperantisto, prezidanto de HEF (1963-69).

18. Antaŭ 200 jaroj (1815) la Napoleona armeo malvenkis ĉe Vaterlo.
Batalo ĉe Vaterlo
21. Solstico. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Yang Liwei (1965-), la unua ĉina kosmonaŭto, kiu flugis kosmen en 2003 per Shenzhou 5.

22. Antaŭ 200 jaroj (1815), Napoleono abdikis sian imperiestrecon.

Antaŭ 75 jaroj (1940) Francio kaj Germanio en Compiègne subskribis armisticon, laŭ kiu Francio estis dividita je okupacia zono de Germanio kaj marioneta ŝtato en la sudo.

Antaŭ 75 jaroj mortis Wladimir Köppen (1846-1940), ruslanda-germania geografo, klimatologo kaj esperantisto.

24. Antaŭ 675 jaroj (1340) ĉe Sluys mararmeo de Anglio venkis tiun de Francio.
Marbatalo ĉe Sluys
28. Antaŭ 75 jaroj (1940) Rumanio cedis Besarabion al Sovetunio.

29. Antaŭ 150 jaroj en Japanio naskiĝis Shigechiyo Izumi (1865-1986), la plej longviva viro en la historio, kiu vivis 120 jarojn kaj 237 tagojn.

Ĉi tiu listo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/06/junio-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi