UEA havas jam pli da membroj ol en 2014

UEAKun kresko de 124 membroj UEA haltigis pasintjare la falon en sia statistiko kaj registris entute 5027 individuajn membrojn. Ĉi-jare la nombro kreskas ankoraŭ pli forte kaj jam komence de junio superis la definitivan pasintjaran nombron. La 7an de junio estis registritaj jam 5050 membroj. Tio estas 545 pli multe ol en la sama tago pasintjare.

La ĉi-jara kresko sekvas ĉefe el la populareco de la 100a UK en Lillo, al kiu ĝis la komenco de junio jam aliĝis preskaŭ same multe da kongresanoj kiel al la tri antaŭaj UK-oj sume. Tiun t.n. kongresan efikon kaŭzas tio, ke la kongreskotizoj estas malpli altaj por tiuj, kiuj aliĝas al UEA minimume kiel Membro kun Jarlibro. Entute 775 kongresanoj de la Lilla UK ne membris en UEA pasintjare sed kotizis ĉi-jare. Tamen, UEA povis bonvenigi inter siaj membroj ankaŭ 380 esperantistojn, kiuj ne aliĝis al la UK.

Kiu ankoraŭ ne (re)membriĝis en UEA por 2015, povas daŭre fari tion. Plej facile tio eblas per la reta aliĝilo.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №577

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi